Moderna vivoUSONOKinejoj kaj pandemioFine de aŭgusto oni malfermis en Dalaso subĉielan kinejon, la trian lastatempe malfermitan en Teksaso, fare de Rooftop Cinema Club. En tia kinejo eblas spekti filmojn ekde la propra aŭtomobilo. Ili estas jam sufiĉe popularaj kaj troviĝas ankaŭ en Losanĝeleso, Nov-Jorko, San-Diego, Hjustono kaj aliaj urboj. Homoj ŝatas spekti popularajn filmojn sur granda ekrano lumigata per modernaj projekciiloj, kun individuaj aŭskultiloj, komfortaj seĝoj kaj, laŭdezire, varmaj kovriloj. Ĉi tiu kinejo proponas ne nur kutiman pufmaizon, sed varian menuon. Historio subĉielaLa tradicio subĉiele spekti filmojn el aŭtomobilo aperis en la 30aj jaroj de la pasinta jarcento. La unuan subĉielan kinejon patentigis Richard Hollingshead, kiu en 1932 malfermis kinejon tian sur apuda hejma korto. En la unua kinejo bileto estis vendata kontraŭ 25 cendoj por unu aŭtomobilo, sed ĝi povis kosti unu dolaron, se en la veturilo estis tri pasaĝeroj aŭ pli. Novstilaj kinejojLa kovima pandemio profunde ŝanĝis la merkaton de kinejoj kaj kreis tute novan tipon: flosantajn kinejojn. Septembre en pluraj usonaj urboj (Losanĝeleso, Hjustono, Ĉikago k.a.) eblis spekti filmojn de sur flosantaj boatoj. Temis pri portempaj kinejoj, kiuj havis semajnan programon kaj rolis kiel testo-projektoj. En la flosanta kinejo estis 24 boatoj kun maksimume po 8 sidlokoj. Estas interese, ke la populareco de tiuj novtipaj kinejoj kreskas, kiam la tradiciaj kinejaj retoj tutmonde fiaskas pro la pandemio. La usona reto AMC anoncis pasintjunie, ke ĝi eble ne supervivos la pandemion, kaj ĝi rekomendis al filmstudioj esplori la eblojn rekte vendi siajn produktojn al spektantoj per Interreto. Tiel eblas klarigi la nunan popularecon kaj promesplenan estontecon de diversaj senperaj elsendserviloj, ekzemple Netflix. Alexander MIKISHEV
korespondanto de MONATO en Usono
La aŭtoro de tiu ĉi teksto voĉlegas sian kontribuon
|