SciencoAKTUALEKatastrofa malpliiĝo de bestonombroLaŭ la freŝa Raporto pri vivanta planedo 2020 fare de Monda Natur-Fonduso (WWF), publikigita la 10an de septembro 2020, la populacioj de fiŝoj, birdoj, amfibioj, reptilioj kaj mamuloj malmultiĝis je proksimume 68 % inter 1970 kaj 2016. WWF raportis pri 4392 specioj el 20 811 kontrolataj populacioj en diversaj partoj de la mondo. La plej grandaj malpliiĝoj registriĝis en Latin-Ameriko kaj Karibio (84 %) kaj Afriko (65 %). KialojLa raporto klarigas, ke ĉi tiun katastrofan malpliiĝon kaŭzas precipe granda detruiĝo de medio (senarbarigo, nedaŭrigebla agrikulturo, tutmonda plivarmiĝo kaj diversaj klimat-ŝanĝiĝoj, neleĝa ĉasado kaj neregebla komerco pri sovaĝaj bestoj). Homoj malkonvene plivastigas sian ĉeeston en la naturo, ĉiam pli kontaktiĝante kun sovaĝaj bestoj. Tio cetere kontribuas ankaŭ al la plivastiĝo de diversaj danĝeraj virusoj kiel tiu, kiu kaŭzas kovimon. BiodiversecoWWF admonas, ke la perdo de biodiverseco jam estas ne nur media problemo. Ĝi estas nun etika kaj morala problemo rilata al tutmonda sekureco kaj eĉ ekonomio. Nia planedo jam iom post iom elsendas ruĝajn avertajn signalojn kaj atentigas pri malsufiĉaĵoj kaj fiaskado de bazaj naturaj sistemoj. La detruiĝo de naturo havas rektan influon al nutrado, nutraĵsekureco, kaj la vivo kaj sano de homoj. Dolĉakvaj ekosistemojEn la raporto estas menciite ankaŭ, ke plej rapide malpliiĝas la biodiverseco de dolĉakvaj sistemoj (84 %). La ĉefa kaŭzo troviĝas ne nur en ega fiŝkaptado kaj poluado de riveroj kaj riveretoj, sed denove precipe en la perdo de natura medio. Ekde 1970 estis perditaj 35 % de malsek-regionoj kaj marĉaj terenoj, kiuj malaperas pli rapide ol naturaj arbaroj. Ankaŭ riveroj kaj riveraj pejzaĝoj grave ŝanĝiĝis. Laŭ la raporto, nur triono de la 242 plej longaj riveroj de la mondo kun longeco plia ol 1000 kilometroj restas netrafata de homoj kaj povas libere flui tra la regionoj. SlovakioAnkaŭ la situacio en Slovakio ne estas en la lastaj jaroj favora. Laŭ oficiala raporto de la ministrejo pri medio, estas endanĝerigitaj proksimume 70 % el la specioj de fiŝoj, ĉiuj specioj de amfibioj, preskaŭ 92 % el la reptilioj, 46 % el nestantaj birdoj kaj 69 % el la specioj de mamuloj. Al la plej endanĝerigitaj birdoj apartenas la tima granda otido (science Otis tarda), kiu loĝas nur en la suda parto de Slovakio, kaj urogalo (Tetrao urogallus), kiu estas la plej granda kaj malhela birdo inter la tiel nomataj kokoformaj. Eksterordinare endanĝerigitaj estas ankaŭ la ĉamo montara tatra (Rupicapra rupicapra tatrica), kiu estas subspecio de la ĉamo montara kaj vivas nur en nordaj areoj de Slovakio, eŭrazia linko (Lynx lynx), marmotoj kaj multaj specioj de fiŝoj. La dokumentoj de WWF estas eldonataj ĉiun duan jaron ekde 1998. La ĉi-jara eldono aperis antaŭ la 75a sesio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, kie gvidantoj kaj respondeculoj el multaj landoj diskutis ankaŭ pri biodiverseco. Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Lia tuta profesia vivo estas ligita kun diplomatio.
|