MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Lingvo

ESPLORADO

Palimpsestoj rivelas siajn sekretojn

Kio restas el malaperinta lingvo? Kelkfoje unuopaj radikoj en la vorttrezoro de aliaj lingvoj, aŭ iuj loknomoj. Alifoje iu nekomprenebla skribaĵo en kaverno aŭ sur ŝtono. Fojfoje absolute nenio. Pli ĝuste: io eble restas, sed ni ne serĉas en la ĝusta loko. Skipo de esploristoj komprenis, kien pli bone iri.

Refoje skrapitaj

En la regiono Sinajo (Egiptio) troviĝas la monaĥejo de Sankta Katerino, fondita en 328 p.K. kaj havanta unu el la plej malnovaj seninterrompe uzataj bibliotekoj de la mondo. Tie kuŝas miloj da manuskriptoj kaj libroj. Kiel diras la vulpo de La eta princo: „Jen mia sekreto. Ĝi estas tre simpla: oni bone vidas nur per sia koro. La esenco estas nevidebla per okuloj.” Tieaj pergamenoj kaŝas trezoron, kaj la esploristoj, por ĝin trovi, devis uzi novan teknologion por malkovri antikvajn tekstojn.

Ofte en la homa historio oni reuzis papirusojn, pergamenojn kaj paperon plian fojon por skribi ion novan. Tio estis kutimo ankaŭ en la monaĥejo de Sankta Katerino, kiu troviĝis izolita, kiam islamo disvastiĝis tra la regiono en la 7a jarcento. La monaĥoj do forigis tekstojn kaj skribis denove sur tiel nomataj palimpsestoj (helendevena vorto, kies signifo estas „refoje skrapitaj”).

Algoritmo

Por reakiri forviŝitajn tekstojn, esploristoj fotas la paĝojn plurfoje el diversaj flankoj, uzante ankaŭ diverskolorajn lumojn por evidentigi ĉiujn eblajn reliefojn de la paĝo. Komputila algoritmo, per kiu eblas distingi la pli freŝajn tekstojn de la originalaj, analizas kaj montras tion, kio ŝajnas kaŝita.

Ekde 2011 oni fotis 74 palimpsestojn, kiuj enhavas entute 6800 paĝojn, kun mirindaj rezultoj. Inter la nove rivelitaj tekstoj, kiuj datiĝas de la 4a ĝis la 12a jarcento, estas 108 paĝoj de antaŭe nekonataj grekaj poemoj, tri medicinaj eseoj kaj la plej malnova recepto al ni konata, atribuebla al la greka kuracisto Hipokrato.

Malaperintaj lingvoj

Multaj el la originalaj tekstoj estis verkitaj en lingvoj bone konataj al esploristoj: la latina, la pragreka, la araba. Aliaj estis skribitaj en delonge perdiĝintaj lingvoj, pri kiuj ni scias preskaŭ nenion. Aliaj kaŝitaj tekstoj estis kompilitaj en la kristana palestina aramea dialekto, tio estas miksaĵo de siria kaj pragreka lingvoj, kiu malaperis en la 13a jarcento p.K. Danke al la palimpsestoj reaperis ankaŭ paĝoj en la kaŭkaza albana lingvo, kiu estis uzata en la teritorio de la nuna Azerbajĝano ĝis la jaro 1000 p.K. Kiel klarigas Jost Gippert, lingvisto el la Frankfurta Universitato, kiu studas la kaŭkazan albanan lingvon dum pli ol jardeko, la malkovro de la forviŝitaj tekstoj estis granda ŝanco por fakuloj pri la koncerna lingvo, ĉar ĝi ebligas 25-procentan pliboniĝon en la legeblo kaj donas bazajn vortojn, kiel „reto” kaj „fiŝo”, al la jam havebla vortprovizo de tiu lingvo.

ripm
Massimo RIPANI
korespondanto de MONATO en Rusio

Massimo Ripani estas ĵurnalisto en Rusio kaj fakulo pri lingvaj minoritatoj.


Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 03, p. 17.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Massimo Ripani el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-02-07