PolitikoALBANIOLando sen antisemitismoJuniofine 2020 en Tirano, la ĉefurbo de Albanio, estis starigita monumento memore pri Holokaŭsto, omaĝe al la ses milionoj da pereintaj hebreoj 1 kaj al la albanoj savintaj hebreojn antaŭ kaj dum la dua mondmilito. Escepta landoEstas jam konate, ke en Albanio neniu hebreo estis mortigita fare de nazioj aŭ sendita al la pereigaj koncentrejoj, kaj la nombro da hebreoj je la fino de la mondmilito tie estis pli ol dekobla kompare kun ilia nombro antaŭ la milito. Tio kontrastas al la okazintaĵoj en la ceteraj eŭropaj landoj. Tiel en Pollando estis ekstermitaj 90 % de la tieaj hebreoj, en Germanio 88 %, en Grekio 77 %, en Jugoslavio 87 %, en Italio 17 %. Mirinda solidarecoMenciindas, ke la hebreojn en Albanio kaj en Kosovo savis lokanoj kaj eĉ ŝtataj aŭtoritatoj, kvankam ĉi tiuj kunlaboris kun italaj faŝistoj kaj germanaj nazioj. Oni provizis hebreojn per albanaj pasportoj kun islamanaj nomoj kaj kaŝis ilin en la hejmoj de albanoj, eĉ en la domoj de altrangaj aŭtoritatuloj. Doktorino Anna Cohen diras, ke ŝia familio devenis el Joanino (Grekio), kie nur 10 % de la hebreoj saviĝis. Kune kun siaj gefratoj ŝi iris al la montoj apud la havenurbo Vloro (Albanio) kaj miksiĝis tie kun la lokanoj. Tiutempe 50 000 hebreoj de Tesaloniko (Grekio) estis ekstermitaj. Tradicio de honoroTian konduton eksplikas la tradicia moro de albanoj pri protektado de gastoj, eĉ je la kosto de propra vivo, laŭ la principo, kiun albanoj nomas besa (sankta promeso aŭ vorto de honoro). KontrastoEn Serbio dum la jaroj 1939-1940 la faŝista organizaĵo ZBOR (Združena Borbena Organizacija Rada), kiun gvidis Dimitrije Ljotić, kompilis la nomliston de ĉiuj 92 hebreaj familioj en Kosovo kaj en 1941 enmanigis la liston al la germanoj. La serba registaro de Milan Nedić faris plejeblon por trovi hebreojn ne nur en Serbio mem, sed ankaŭ en la partoj de Kosovo regataj de ĝi. Pri la konduto de albanoj rilate al la hebreoj rifuĝintaj el Jugoslavio skribis fotografisto Gavra Mandil en la libro Život u crno-belim slikama (Vivo en nigro-blanko), kie li priskribas la albanajn gastamon kaj bonkorecon al la hebreoj. DeportadoLa politika buroo de la ministrejo pri internaj aferoj de Albanio per telegramo de la 30a de marto 1942 ordonis la prefektejojn de Priŝtino, Peja, Prizren kaj Dibra, ke ĉiujn hebreojn oni veturigu al Berat (Albanio). La unua grupo el 100 personoj alvenis al Berat la 5an de aprilo 1942. La 9an de aprilo alvenis al Fushë-Prezë dua grupo el 79 personoj el Peja. La 5an de julio 69 hebreoj el la prizono de Priŝtino ekveturis al Kavaje, Burrel, Kruje kaj Shijak (same en Albanio). Aliaj grupoj alvenis komence de 1943 el Prizren, Priŝtino, Ferizaj k.a. PriŝtinoRiza Drini, la prefekto de Priŝtino dum 1941-1942, kaj Hysen Prishtina, kiu estis prefekto de Priŝtino dum 1943-1944, diversmaniere helpis savi multajn hebreojn de Priŝtino kaj aliaj urboj de Kosovo. Riza Çitaku, tiama loĝanto de Priŝtino, aŭtune de 1943 savis la edzinon de Josef Bahar, kaŝante ŝin en sia hejmo. Menciindas, ke la serbaj komunistoj, enirinte Priŝtinon novembre 1944 mortpafis, kune kun centoj da riĉaj albanoj, ankaŭ la riĉajn hebreojn Salamon Bahari kaj ties filon Moshe Bahari. Kosovo„Kiam la nazioj okupis Albanion oktobre de 1943, Rafael Jakoel kaj lia bofilo loĝis en la urbo Vloro. Ili vojaĝis al Tirano por renkonti la ministron pri internaj aferoj Xhaferr Deva”, – rakontas Felicita, nepino de Rafael. La ministro certigis ilin, ke nenio malbona okazos al ili kaj ordonis, ke oni tuj sendu ilin kaj la aliajn en sekurajn lokojn de la lando. Tiel oni agis rilate al almenaŭ 400 hebreoj el Kosovo. SavitojMunicipa sekretario Arif Aliçkaj el Deçan (Kosovo) helpis dekojn da hebreoj saviĝi el Makedonio kaj Serbio, kaŝante ĉiujn en albanaj familioj kaj poste veturigante ilin en Albanion. Ĥaim Adzhes, Jacques Rubinoviĉ 2 kaj Sarina Samuiel-Bahar estis savitaj fare de albanoj en Gjakova (Kosovo). Josif Levi, eksa rabeno de Priŝtino atestas, ke Prenk Uli, albano, savis 52 hebreojn. Fruktovendisto Arsllan Rezniqi venigis el Skopje (Makedonio) al Kosovo centojn da hebreoj kaj poste helpis al ili iri al Albanio. Pro tio la Memorejo pri la Martiroj kaj Herooj de Holokaŭsto Jad Vaŝem (Jerusalemo) honoris lian familion per la titolo justulo inter la popoloj. MisinterpretoLa serba esploristo Milorad Vavić estis la unua, kiu (en sia verko Kosovski jevreji za vreme okupacije 1941-1944, La hebreoj de Kosovo dum la okupacio 1941-1944, publikigita en 1983) menciis la nombron de 519 hebreoj en Kosovo, el kiuj, laŭ li, 200 estis pereintaj. Al tio referencas en „La arkivaj fontoj serbo-hebreaj” P.D. Ivanov, en sia libro Jevreji Kosova i Metohije (Hebreoj de Kosovo kaj Metohio), Beograd, 1988, p. 70. Profesoro Shaban Sinani el Tirano trovis originalan dokumenton el la jaro 1947 pri korespondado en 1943-1944 en la germana, laŭ kiu la albana divizio de SS „Skanderbeg” (formita en aŭgusto 1944) arestis 510 personojn kaj eskortis ilin al la koncentrejo Sajmište apud Beogrado kaj ne al Bergen-Belsen. Temas pri transporto de hebreoj, komunistoj, partizan-simpatiantoj kaj politike suspektindaj personoj – albanoj, montenegranoj kaj serboj, inter kiuj estis nur 32 hebreoj. Laŭ alia studo, inter tiuj hebreoj estis nur unu persono el Priŝtino. Bedaŭrinde la misinterpretitajn nombrojn utiligis seriozaj historiistoj kiel Berndt Fischer kaj Noel Malcolm. En Albanio Holokaŭsto ne okazisLaŭ la enciklopedio Pinkas ha-Kehilot (Yad Vashem, 1998), en Albanio ne okazis Holokaŭsto. La Internacia Forumo pri Holokaŭsto, okazinta en Stokholmo en la jaro 2000, same konfirmis, ke ne nur en Albanio malekzistis Holokaŭsto, sed albanoj savis milojn da hebreoj el aliaj landoj. Esploristoj kaj konantoj de la albana historio kaj historio de Holokaŭsto kiel Berndt Fischer, Noel Malcolm, H. Sarner, J. Goldfarb kaj P. Stambul diverstempe esprimis la opinion, ke 100 % de la hebreoj de Albanio transvivis la militon. Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio
Bardhyl Selimi (1945) finstudis pri matematiko en la universitato de Tirano. Li estas kunlaborinto de PIV. 1. La aŭtoro ĉie uzas la vorton „hebreo(j)” en la senco, en kiu en modernaj tekstoj plejparte aperas la vorto „judo(j)”. La vero estas, ke dum longa tempo la vorto „judo” en tiu senco simple ne ekzistis en Esperanto: ĉiuj aŭtoroj uzis nur la vorton „hebreo”. „Hebreo” estas tradicia oficiala (eĉ Fundamenta) komunuza zamenhofa vorto. La vorto „judo” grandparte anstataŭis la vorton „hebreo” en la epoko de ekstrema antisemitismo, kiu kulminis per Holokaŭsto, la plej terura katastrofo en la historio de la hebrea popolo, en kiu milionoj da hebreoj estis ekstermitaj. Estas do simbole, ke konfirmo de daŭra valideco de la tradicia senco de la vorto „hebreo” venas en artikolo, kies aŭtoro skribas kun fiero, ke en lia lando sen antisemitismo Holokaŭsto ne okazis. Tio emfazas historian kontinuecon de la hebrea popolo. (red.)2. Elekti plej taŭgan skriban formon por nomoj de kelkaj el la menciitaj personoj estas malfacile: pro la situacio, en kiu estas enplektitaj pluraj gentoj, landoj, lingvoj kaj alfabetoj, ne estas klare, kiu formo de la nomo estis origina aŭ preferinda. Ĉu, ekzemple, la koncerna persono origine nomiĝis (kaj preferus nomiĝi) Jacques, Žak, Жак, Zhak aŭ iel alie? La uzado de nur esperantigitaj formoj malfaciligus rekoneblon de la nomoj kaj interretan trovadon de pliaj informoj. (red.)
|