Moderna vivoUSONOFarmacio en pandemio?Ne ĉiuj firmaoj havas ekonomiajn problemojn dum kaj post pandemio. Kelkaj estas tre optimismaj pri sia futuro, kiel ĉefe farmaciaj kompanioj. Ilia prospero ŝajnas esti garantiata de la vakcinoj kontraŭ la nova kronviruso. Eĉ sen pandemio multaj homoj kredas je komuna agado de la plej grandaj farmaciaj kompanioj – Big Pharma –, kiuj unuiĝas por havigi al si altegajn profitojn vendante kuracajn medikamentojn. Kosto de sanoLa nuna usona loĝantaro dependas de la prezpolitiko de tiu grupo Big Pharma. Usonanoj vidas, ke la prezoj de kelkaj medikamentoj lastatempe kreskis kaj superas la prezojn de similaj kuraciloj en aliaj bonfartaj landoj. Kiel ekzemplo eblas rimarki la prezon de insulino, necesa por kuraci diabeton. Loĝantoj de Minesoto vojaĝis kvin horojn en grupo organizita por aĉeti insulinon en Kanado kontraŭ 30 dolaroj, dum en Usono ĝi kostis 300 dolarojn. Novaj leĝojLa kialo de tiuj grandaj diferencoj koncerne prezon troviĝas en la relative malgranda registara subvenciado al kompanioj produktantaj medikamentojn. Feliĉe por multaj usonanoj, prezidanto Trump pasintjare subskribis kelkajn ordonojn, kiuj stimulis la malaltiĝon de prezoj de gravaj kuraciloj, inkluzive de insulino kaj adrenalino. Nun, farmaciaj kompanioj laŭleĝe devas vendi rabate siajn kuracilojn al Medicare kaj Medicaid, kiuj asekuras malsanulojn pli ol 65-jarajn kaj homojn kun modesta enspezo. Sendube, tiu paŝo de la prezidanto ne plaĉis al Big Pharma, sed li pensis, ke tio estas prava ago por gajni la prezidentajn elektojn. Krome, la farmacia prezpolitiko nun rezultigas en Usono plian uzadon de ekspatentaj kuraciloj, kiuj konsistigas 90 % de la merkato. Rezulte, gajnas simpla civitano, kaj eblas pagi por kuraciloj nun pli malmulte ol antaŭ 10 jaroj. Ĉu tro „rapida” vakcino?La reguloj de la Administracio pri Nutraĵoj kaj Drogoj (Food and Drug Administration, FDA) – federacia agentejo pri sano kaj humanaj servoj – garantias la altan kvaliton de kuraciloj (ĉu produktitaj de famaj kompanioj, ĉu de ordinaraj firmaoj). Sed la aprobo fare de FDA estas procedo kutime longdaŭra, kaj la aprobtempoj ne bone kongruas kun la tempo necesa por havi vakcinon kontraŭ kovimo. 78 % de la usonanoj timas, ke la aprobo de tiu vakcino havos kialon pli politikan ol sciencan. Interese estas, ke la rezulto similas kaj ĉe respublikanoj (72 %) kaj ĉe demokratoj (82 %). Malgraŭ tio, ke pluraj usonanoj pensas pri ebla influo de la politiko al pli rapida ellaboro de la vakcino, 72 % fidas je la FDA-politiko, kaj 88 % je la informoj venantaj de hospitaloj, sciencistoj, apotekistoj kaj medicinaj revuoj. 83 % de la usonanoj timas pri la kvalito de vakcino akceptota tiel rapide. Alexander MIKISHEV
korespondanto de MONATO en Usono
Alexander Mikishev estas lektoro, instruas kaj esploras en Hjustono, Teksaso. Esperanton li eklernis en 1979. La aŭtoro de tiu ĉi teksto voĉlegas sian kontribuon
|