Moderna vivoUSONOMalŝaltu lumilojn, Teksaso!Laŭ datumoj de la Teksasa Departemento pri Parkoj kaj Faŭno, en la ŝtato eblas trovi pli ol 600 diversajn specojn de birdoj, pli multe ol en aliaj usonaj ŝtatoj. Ĉiu tria migranta birdo, kiu havas sian vintran hejmon en meza aŭ suda Ameriko, faras sian vojaĝon tra Teksaso. La centra usona migradvojo de birdoj pasas super dense loĝataj lokoj kiel Ĉikago, Hjustono kaj Dalaso. Ĉiujare miliardoj da birdoj iras tiun vojon. Bedaŭrinde ne ĉiuj birdoj atingas la celon. Tre multaj el ili pereas, kiam ili flugas super grandaj urboj. Birdoj konfuziĝasKial tio okazas? La birdoj migras ĉefe nokte, kaj la urba lumo ofte allogas kaj entute misgvidas ilin. La konfuzitaj birdoj mortas koliziante kun altkonstruitaj domoj. Tutlanda statistiko montras, ke ĉiujare pro kolizio kun fenestroj mortas inter 365 kaj 988 milionoj da birdoj. Mallumigi la noktonPro tio, ke el tiuj tri urboj du estas en Teksaso, la naturprotekta teksasa organizaĵo Texas Conservation Alliance (TCA) lanĉis la kampanjon Lights out, Texas! (Malŝaltu lumilojn, Teksaso). La kampanjo celas lukti kontraŭ luma poluado, precipe en Hjustono kaj Dalaso. Oni rekomendas malŝalti surstratajn kaj endomajn lumilojn videblajn de supre kaj uzi specialajn fenestrajn ŝirmilojn. Se iu pensas, ke lumo en la nokto povas protekti la loĝantaron kontraŭ krimo, verŝajne tiu malpravas. Laŭ Internacia Asocio pri Malhela Ĉielo (International Dark-Sky Association, IDA), tiu influo estas multe malpli granda, ol multaj supozas. Anoj de TCA kredas, ke simple malŝalti aŭ minimumigi la urban lumon povas grave favori la protektadon de migrantaj birdoj. Alexander MIKISHEV
korespondanto de MONATO en Usono
Alexander Mikishev estas lektoro, instruas kaj esploras en Hjustono, Teksaso. Esperanton li eklernis en 1979.
|