LiteraturoIRLANDOLa unua eŭropa literaturaĵo en vulgara lingvoEn okcidenta Eŭropo, dum preskaŭ la tuta mezepoko, kiam la plimulto de la popolo, inkluzive de la nobeloj kaj regantoj, estis analfabeta, skribado estis efektive la monopolo de kleruloj, kiuj verkis en la latina lingvo. Eĉ dum la sekvintaj jarcentoj, longe post tiam, seriozaj verkoj aperis nur en la latina, ne en la lingvoj de la popolo. Escepto estis la frua literaturo de Irlando. La monaĥejoj en tiu lando ne estis nuraj centroj de religia kontemplado kaj celoj de pilgrimado, sed ankaŭ universitatsimilaj komunumoj de klerigado kaj lernado, el kiuj kulturo kaj civilizo kristanaj estis disvastigataj tra la eŭropa kontinento, eĉ al Italio, Svislando ktp, kiam multaj eŭropaj regionoj estis ankoraŭ paganaj aŭ duonpaganaj. Glora literaturoAnkaŭ en la aliaj keltaj regionoj de nord-okcidenta Eŭropo, nome Skotlando kaj precipe Kimrio, estis kreata en la frua mezepoko glora manuskripta literaturo, el kiu la plimulto estis religia. Inter la plej antikvaj specimenoj estas tamen la irlandaj. Kompreneble la plimulto de la skribaĵoj farataj en la irlandaj monaĥejoj estis en la latina (kiu ĝis hodiaŭ restas la oficiala kaj liturgia lingvo de Vatikano kaj de la romkatolika eklezio). Sed samtempe, kiam la irlandaj monaĥoj kreis siajn belegajn manuskriptojn en la latina, ili komencis verki gravan literaturon en la vulgara (do gaela) lingvo de la popolo. La gaela (irlanda) iĝis la lingvo, ne nur de Irlando, sed ankaŭ de Skotlando, de kie devenas ankaŭ kelkaj valoraj manuskriptoj. Libro de invadojLa unua vulgarlingva verko aperinta en la tuta nord-okcidenta Eŭropo estis la irlandlingva manuskripto Lebor nda Gabála Érenn (en moderna irlanda ortografio: Leabhar Gabhála Érinn), ankaŭ konata sub la angla titolo Book of Invasions (Libro de invadoj). Ĝi datiĝas verŝajne de la dek-unua jarcento, sed enhavas diversajn buŝe transdonitajn tradiciaĵojn kaj legendojn de multe pli frua antaŭkristana (pagana) origino. Ĝi enhavas kaj prozajn kaj versajn tekstojn. Al tiu pagana materialo la pia monaĥa skribisto aldonis la biblian rakonton pri la kreado kaj la historio de la mondo, sed la verko konservas la tekston de la mitologia originalo. La plej antikva sekcio de la verko pretendas esti la historio de la invado de la irlanda insulo fare de kvin malsamaj popoloj, nomataj Cessair, Partholón, Nemed, Fir Bolg kaj Tuatha Dé Dannan. Tiu lasta nomo de popolo, kiu laŭlegende posedis supernaturajn potencojn, estis verŝajne aludo al la paganaj gedioj de Irlando. Lebor GabálaLaŭ la verko Lebor Gabála, la lasta popolo, kiu invadis Irlandon kaj iĝis la antaŭuloj de la irlanda (gaela, kelta) popolo, estis la milesianoj, nomataj laŭ iu mita heroo Mil, kiu ne persone partoprenis la invadon de Irlando, sed kies filo kaj parencoj ĉeestis. 1 Ilian unuan provon invadi vanigis sorĉaĵoj de druidoj, sed la dua sukcesis. La filo de Mil, kiu nomiĝis Éireamhóin, aŭ, en angligita formo, Amergin, estis poeto kaj leĝisto de la milesianoj. La legendo rakontas, ke kiam li surteriĝis ĉe loko hodiaŭ nomata An Coireán (angle: Waterville) en sud-okcidenta Irlando, li deklamis poemon aŭ manifeston, kies unuaj ofte citataj versoj tekstas: „Mi estas la vento sur la maro, la hulo de la ondoj, la voĉo de la oceano ...” La irlandanoj rigardas Amerginon kiel la komencinton de ilia poezia tradicio, kaj la angla poeto Robert Graves skribis: „La poezia edukado en Anglio vere devus eki, ne per Rakontoj de Canterbury 2 nek per Odiseo, sed per Kanto de Amergin”. Kompreneble la literatura heredaĵo de Irlando en la vulgara irland-gaela inkludas ne nur la verkon Lebor Gabála Érenn, sed ankaŭ la gravan kolekton de heroaj tradicioj konatan kiel Runaíocht aŭ La ulstera ciklo, kies skribita teksto estis verŝajne verkita ankaŭ iam dum la dek-unua jarcento, sed enhavas multe pli antikvajn buŝajn tradiciojn. La plej konata kaj legata sekcio de tiu ampleksa verko estas la rakontaro La bestara rabekskurso de Cuailinge, kutime nomata Táin. Satira kaj malprudaSekvis abundo da manuskriptoj kaj aliaj skribaĵoj en la irlanda kaj la latina lingvoj, inkluzive de traktaĵoj pri medicino, filozofio kaj vojaĝado. Preskaŭ laste en tiu tradicio de malnova literaturo en vulgara lingvo – post almenaŭ sep jarcentoj! – estas la satira kaj malpruda poezia verko La noktmeza kortumo, de kiu ekzistas esperanta traduko farita de Albert Goodheir. Ankoraŭ hodiaŭ Irlando estas fonto de abunda literaturo. La plimulto de la irlandaj aŭtoroj verkas en la pli profitdona angla lingvo, sed ne mankas skribaĵoj en la gaela (irlanda). Ankaŭ en Skotlando aperas ĉiujare iom multaj libroj en la moderna skota variaĵo de la gaela. Resume, Lebor Gabála na Érenn estas nekontesteble la unua florado de la abunda trezoro de literaturo en naciaj lingvoj, kiu plezurigas la legantojn kaj riĉigas la kulturon de la mondo. 1. La milesianoj tradicie devenis de Galicio en nord-okcidenta Hispanio, kies loĝantoj ankoraŭ fieras pri sia kelta origino.2. Poemego de la angla poeto Chaucer.Garbhan MAC AOIDH
Garbhan MacAoidh estas plurlingva tradukisto kaj verkisto, kiu kontribuas al MONATO ekde 1988.
|