MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

VIENO

Rekorde alta ligna domo

Seestadt [zeŝtat] (Lago-urbo) estas nova kvartalo de Vieno. Ĝi troviĝas oriente de Danubo en Aspern, kiu estas parto de la 22a distrikto. Jam antaŭ la komenco de la konstruado oni plilongigis la metrolinion U2 en la kamparon, en kiu poste kreskis Seestadt. Per U2 oni bezonas nur 20 minutojn ĝis la urbocentro de Vieno. Krom U2 multaj buslinioj ebligas veturadon sen propra aŭto.

En 2020 Seestadt estas duone finkonstruita. Oni vidas novajn domojn, junajn arbojn, sed apenaŭ veturilojn. Post kelkaj jaroj loĝos kaj laboros tie 20 000 homoj.

HoHo Wien

HoHo Wien 1 estas la plej alta ligna domo en la mondo laŭ la nombro de la etaĝoj. Ĝia alteco estas 84 metroj kaj ĝi havas 24 etaĝojn. Unu metron pli alta estas ligna domo 18-etaĝa norde de la norvega ĉefurbo Oslo, sed nur danke al ligna skulptaĵo kaj anteno supre.

Ĉu domo el ligno povas bruli? Brulprotekta testo montris, ke post 90-minuta fajro-efiko estiĝis karbigita tavolo nur 8,4 centimetrojn dika.

Por eviti brulkatastrofon HoHo Wien havas brulavertan instalaĵon, akvoŝprucilon en ĉiu ĉambro, du akvorezervujojn en la kelo kaj sufiĉe da brulrezistaj muroj. La fasado, ŝtuparejo kaj ŝaktoj estas el nebrulemaj materialoj.

La arkitekto

Inĝeniero Rüdiger Lainer naskiĝis en Kaprun (Salzburg, Aŭstrio) kaj estas memstara arkitekto ekde 1985. En la jaro 1995 li iĝis universitata profesoro en la Akademio pri Figuraj Artoj en Vieno, kie li prelegis ĝis 2006. De 1991 ĝis 2009 li estis vicprezidanto de la Centra Asocio de Arkitektoj de Aŭstrio kaj estrarano de Europan Österreich (Europan Aŭstrio) de 2001 ĝis 2017. De 2006 ĝis 2017 li estis prezidanto de faka konsilantaro por urboplanado en Vieno. Ekde 2019 li estas membro de Sounding Board Welterbe Wien.

La buroo

„RLP Rüdiger Lainer + Partner” fondiĝis en 1985 kaj trovas solvojn por diversspecaj taskoj de arkitekturo: de renovigado de malnovaj domoj ĝis oficejaj konstruaĵoj kaj altaj domoj. La tridek en Vieno realigitaj objektoj iĝis rapide partoj de la urba vivo danke al la malfermita strukturo kaj okulfrapaj formoj. Multaj premioj pruvas la internacian aprobon. RLP evoluigas arkitekturon kun „aldona valoro”, tio signifas pli da lumo, pli da panoramo, pli da sentebla libera spaco atentante efikecon kaj daŭripovecon en ekonomia kaj estetika senco. „Aldona valoro” signifas ankaŭ kunordigadon de kompetentoj. La 25-kapa teamo de RLP pruvas daŭre siajn kompetentojn en siaj ĉefaj fakoj urbokonstruado kaj arkitekturo, ĝenerala planado kaj mastrumado de projektoj.

1 Mallongigo de Holzhochhaus Wien (ligna alta domo Vieno).
klag
Walter KLAG
korespondanto de MONATO en Vieno

Walter Klag naskiĝis en Vieno, studis tie fizikon kaj laboras nun kiel eldonisto, numismato kaj ĵurnalisto en Aŭstrio.


Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 01, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-12-05