Moderna vivoLITOVIOTropika planto en norda landoLitovio, situanta sur sud-orienta bordo de Balta Maro, ne estas lando taŭga por tropikaj plantoj. La averaĝa vintra temperaturo – de decembro ĝis februaro – tie estas inter 2 kaj 5 celsiaj gradoj sub nulo, dum la somera temperaturo – de junio ĝis aŭgusto – estas inter 10 kaj 17,5 super nulo. Tamen, klimatŝanĝiĝoj sur nia planedo altigas temperaturojn kaj ŝanĝas la sintenojn de homoj rilate plantadon. PalmojPor litovoj, la palmo estas unu el la plej ekzotikaj plantoj, kiujn ili povas vidi nur dum vojaĝoj aŭ feriadoj en sudaj landoj. Pri tio samopinias ankaŭ sinjorino Sandra Nakčiūnienė, el Vilnius. „Por mi kaj mia familio, palmo unuavice rilatas al feriado, ripozo kaj bona humoro. Ni jam sufiĉe multe vojaĝadis en sudaj landoj kaj ĉiam admiris tiun ĉi belan planton, kiu pensigas min pri la suno”, ŝi asertas. Kiam la familio decidis kelkajn vintrojn pasigi en varma Hispanio, tie ili trovis multajn palmojn. Evidentiĝis, ke la specio Trachycarpus fortunei (ĉinia traĥikarpo) toleras sufiĉe severan klimaton. Tiu specio jam de multaj jaroj bonfartas en Skandinavio, Britio, Kanado kaj Usono. La radikoj de „ĉinia traĥikarpo” devenas de Barato, Tajlando, Nepalo, suda kaj centra Ĉinio kaj Japanio. Ĝi kreskas nature en Himalajo en alteco de 2000 metroj, kie la vetero estas malvarma kaj ventema. Esploroj pri adaptiĝoSandra konfesis, ke ŝi jam delonge revis havi palmon en la korto de sia domo en Vilnius. Trovinte la taŭgan planton en Hispanio, la familio aĉetis kaj sendis ĝin al sia patrolando por certiĝi, ĉu palmo povas vere kreski en malfavora klimato. La familio kontentiĝis, ĉar la planto bonege pasigis la unuan vintron. Tiam, la familio transportis du pliajn kaj plantis ilin apud la domo. La nekutimajn plantojn tuj rimarkis multaj homoj, kaj la vasta interesiĝo pri tio, ĉu tropika arbo povas kreski en Litovio, instigis la familion okupiĝi pri enlandigo de hispanaj palmoj. Tiucele ili serĉis bienojn en norda Hispanio, ankaŭ en Portugalio kaj suda Francio, kiuj okupiĝas pri plantado de tiuspecaj palmoj. Litovoj ekŝatis tropikajn arbojn, tamen kelkaj ankoraŭ dubas, ĉu la plantoj povas toleri litovajn vintrojn. Sed Sandra al ĉiuj klarigas, ke la arbo eltenas frostojn ĝis 18 gradoj sub nulo. Se frosto estus pli forta, necesus vesti la planton per speciala sako. Sandra kredas, ke ŝia ideo ornami Litovion per tropikaj arboj estos sukcesa, ĉar pro klimatŝanĝiĝoj dum la lastaj jaroj litovaj vintroj fariĝis mildaj, kaj la lasta estis tute senneĝa. Litovaj temperaturoj ne permesos al la planto kreski tiel rapide kiel en suda lando, sed kreskado po 5-6 centimetroj jare sufiĉos. Dum kelkaj monatoj la litovino vendis jam ĉirkaŭ 400 palmojn, kaj nun en sia ĝardeno ŝi eksperimentas pri aliaj tropikaj plantoj por certiĝi, ĉu ankaŭ ili povas adaptiĝi al litova tero. LAST
korespondanto de MONATO en Litovio
Laimius Stražnickas estas litova ĵurnalisto jam dum 35 jaroj. Li esperantistiĝis en 1974 kaj estas kunlaboranto de MONATO ekde 1991. La aŭtoro de tiu ĉi teksto voĉlegas sian kontribuon
|