MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Hobio

NUMISMATIKO

Moneroj fascinas

Monero estas ne nur pagilo, sed ankaŭ emociaĵo. Oni povas admiri ties belecon, preni ĝin per la mano, montri al amiko. Falinta monero agrable tintas. Ĝi brilas en la sunlumo. Monero povas esti novpregita aŭ kovrita de patino, historia monumento, aŭ doni informon pri pasinta evento. Monerojn oni povas ordigi laŭ eldonjaro, lando, reganto kaj nominala valoro.

Eble jam antaŭ du mil jaroj monero cirkulis, aŭ kuŝis jarcentojn neuzata en numismatika kolekto, aŭ perdita sur la tero. Forĵetitan latunan kopekon mi trovis en 2007 en la nord-litova urbo Mažeikiai, kiam mi iris tra parko. Malfacile legebla sur ĝi estas la pregojaro: 1985. Tiam Litovio estis parto de Sovetio.

Napoleono

Jen arĝenta monero, kiu devenas el Francio. Sur la averso videblas la profilo de Napoleono. Ni legas supre République Française (Respubliko franca), meze aperas la nominala valoro 5 frankoj – hodiaŭ proksimume 50 eŭroj – ĉirkaŭita de du branĉoj de olivarbo, kaj sube AN 12 (la jaro 12 de la franca revolucia kalendaro)1. Do tiun moneron oni pregis en la jaro 1803 aŭ 1804. La indiko A (sube, dekstre) montras, ke la monero aperis en Parizo.

Sur la reverso aperas Bonaparte Premier Consul (Unua konsulo). Sub la busto de Napoleono legeblas Tiolier. La gravuristo Pierre-Joseph Tiolier naskiĝis en 1763 en Londono kaj mortis en 1819 en Francio. En 1803 li iĝis ĉefgravuristo de medaloj, moneroj kaj sigeloj en la pariza monerpregejo.

En 1804 Napoleono fariĝis Empereur (imperiestro). Tial ekde 1804 sur la monero aperas surskriboj Empire Français (imperio franca) kaj Napoléon Empereur.

Centtaga regado

En 1813 Napoleono malvenkis kaj devis loĝi en ekzilo sur la mediteranea insulo Elbo. La 26an de februaro 1815 li veturis ŝipe kun 1000 soldatoj de Elbo al la sud-franca urbo Antibes, kie li alvenis la 1an de marto. Sekvis 100-taga regado, marŝo al Parizo, la batalo ĉe Waterloo kaj denove malvenko.

En tiu periodo oni pregis en Francio pli ol unu milionon da moneroj. La nominala valoro de la dua monero estas 5 frankoj. Ankaŭ sur ĝi videblas la profilo de Napoleono. La jarindiko estas 1815. La plimulton de tiuj moneroj oni pregis en Limoges (tial sur ili aperis la litero I). La nomo de la gravuristo Tiolier estas mallongigita al Tr. Aktuale la prezo de tiu monero varias de 70 eŭroj (malbona kvalito) ĝis 3000 eŭroj (preskaŭ origina stato).

1. La franca revolucia kalendaro havis la jenan jarkalkulon: Jaro 1: de la 22a de septembro 1792 ĝis la 21a de septembro 1793; Jaro 2: de la 22a de septembro 1793 ĝis la 21a de septembro 1794, ktp. Post la jaro 1805 Francio denove uzis la gregorian kalendaron.
klag
Walter KLAG
korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Walter Klag naskiĝis en Vieno, studis tie fizikon kaj laboras nun kiel eldonisto, numismato kaj ĵurnalisto en Vieno.


Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 03, p. 30.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-02-07