EseojENTOMOLOGIOKaŝita trezoroIom hazarde falis en miajn okulojn ne fortepiano, kiel ĉe Zamenhof (vidu PIV, okulo 3), sed malnova libro, eldonita de Ĉina Esperanto-Eldonejo: Atlaso de insekta morfologio. Ĉar mi malkovris, ĉe listigo de birdoblekoj, ke eĉ iuj papilioj blekas, faras bruon do, mi havas iujn entomologiajn sentojn kaj enmanigis al mi la libron. La en miajn okulojn falinta libro ne vundis min, sed ĝi tamen tre tuŝis min. Perloj por porkoj?Oni konas min kiel homon, kiu vere sekvas ĉion, kio okazas en la esperanta libromerkato, sed pri tiu ĉi libro mi tutsimple ne sciis, mi neniam aŭdis aŭ legis. Kaj ĝi estas perlo, sed mi timas, ke oni tro malmulte anoncis ĝin, ke oni tute ne trumpetis pri ĝi. Kvankam MONATO estas ne poresperanta, sed peresperanta, mi tamen pensas, ke ĝi rajtas atentigi pri gravaj aferoj. Ĉiu devus scii, ke tia libro ekzistas, ke nia lingvo disponas eĉ pri tiaj gravaj aferoj. Mi priskribu la libron! Bildlibro pri insektopartojPost ĝenerala enkonduko kun du simplaj desegnaĵoj de insekto (vidu akompanan bildon, kiu montras unu el ili) sekvas tri ĉapitroj pri la ĉefaj partoj: kapo, torako kaj abdomeno. Post tio sekvas ankoraŭ apendico pri tre diversaj organoj kaj organetoj, inter kiuj – ĉu por plezurigi min? – kelkaj paĝoj pri son-produktaj organoj! Sekvas grava parto por uzantoj, en formo de indeksoj kun ĉiuj terminoj esperante, latine kaj ĉine. Aparte numerita, do verŝajne lastmomente aldonita, estas indekso ĉina, latina kaj angla. Altkvalite bindita kaj durkovrila. Platoj estas 757. Paĝoj: 456 + 42. La platoj estas desegnaĵoj! Pripensu la (mal)grandecon de insektoj, iuj insektoj estas ja nur milimetraj! Flugilhava insekto Ĉirpu, kriĉu, fajlu!Ĉe tiuj son-produktaj organoj ni sciiĝas, ke iuj insektoj disponas pri plektro (plectrum), fajlilo (lima), dentet-vico (series denticulorum), ĉirpa areo (area stridens) aŭ ĉirpa kombilo (pecten stridens). Mi aldonis la sciencajn terminojn por montri, kiel fidele la vortoj tradukiĝis kaj ke ne estis necese enkonduki malfacilajn neologismojn. En la libro tre klaraj desegnaĵoj donas ideon, danke al serioza grandigo, pri la aspekto de la organoj kaj iliaj partoj. La skalo de grandigo ne estas menciita, verŝajne ĉar ĝi estus nekredinde alta. Laŭ vizaĝo oni rekonas amikon Vizaĝo al vizaĝoLa libro estas traduko de latina originalo, kaj ĝi aperis jam en 1987. Tamen ĝi ŝajnas ankoraŭ havebla, ĉar mi vidis ĝin nun, finfine, en kelkaj katalogoj kaj librolistoj. Ĉar tre grava por rekoni iun estas la vizaĝo, tial mi ŝatis ankaŭ montri insektovizaĝojn. Sed tiuj vizaĝoj nepre ne estas la plej malgrandaj insekteroj, multaj multe pli etaj eroj estas detale desegnitaj kaj, plej grave, nomitaj! Tiel ekzemple montriĝas kaj nomiĝas dudek partoj de la virseksa generilo de la noktpapilio. La nomoj plej ofte estas treege klaraj kaj logikaj. Ĉe la ĝenerala bildo de flugilhava insekto aperas dek du nomoj, kaj sendube ĉiu leganto tuj povos imagi pri kio temas. La sola iom nekutima vorto aŭ vortoparto eble estas „ptero”, sed ĝi ankaŭ aperas en iuj esperantaj vortoj, kaj tie en sia kunteksto ĝi certe estas klara. El la esperantaj vortoj en PIV kun „ptero-” aŭ „-ptero” vi facile komprenos, ke temas pri flugilo aŭ plumoj. Mi citu la dek du nomojn, kiuj rilatas al la bildo: 1 okulo, 2 ŝildo, 3 antaŭa flugilo, 4 malantaŭa flugilo, 5 pterotorako, 6 abdomeno, 7 metakokso, 8 mesokokso, 9 prekokso, 10 buŝpartoj, 11 kapo kaj 12 frunto. Bildoj aperas tiel pri partoj konataj de laikoj, kiel pri jam pli intimecaj (la vizaĝoj!), sed ankaŭ pri la plej etaj partoj. La vera grandeco de la organo el la tria bildo estas malpli ol duona centimetro en ĝia pleja vasteco, kaj la bildo donas la nomojn de dudek partoj de ĝi! Generiloj de vira noktpapilio MerkatesploroOni povas demandi sin, ĉu tia libro estas vendebla, libro por tiaj specialistoj! Nu, oni tamen devas supozi, mi pensas, ke en ĉiu lando en la mondo troviĝas minimume po unu entomologo! En la tre granda, sed tro maldense loĝata Esperantujo troviĝas, se oni kredu la jarlibron de UEA, eĉ tri entomologoj ... jam inter la delegitoj! La celo de la libro, kun enkonduko de profesoro C. Støp-Bowitz, estas liveri taŭgajn esperantajn nomojn por ĉiuj insektopartoj, kiuj povus anstataŭi la ofte nekomprenatajn kaj ĉiam misprononcatajn malnovajn latinajn aŭ pseŭdolatinsciencajn. La esperantaj terminoj estas ofte treege proksimaj al la latinaj, sed pli simplaj kaj pli facile prononceblaj. Efiko al laikojSe post ioma uzado de la libro iu insekteto, kies nomon vi eĉ ne scias, rampetas sur via mandorso, vi verŝajne traktos ĝin kun iom pli da konsidero. Kaj nepre vi meditos pri kiom da vivoj ni fakte bezonus por lerni observi la nin ĉirkaŭantan mondon. KialoMi verkis la malfruegan recenzeton ne precipe por instigi la vendadon de la libro, kvankam mi certe ne estus kontraŭ tio, sed ĉar mi trovas, ke ĉiu esperantisto devas scii, ke tia verko ekzistas en nia lingvo. Ĝi nepre montras, mi pensas, ke Esperanto estas pli ol hobio, ke oni povas uzi ĝin por tre seriozaj laboroj kaj esploroj. Kune kun la verkoj de Claude Roux pri likenoj, la libro certe estas prestiĝa kaj valora en la kampo de natursciencoj. Petro DESMET'
korespondanto de MONATO en Belgio
Li Kexi: Atlaso de insekta morfologio. Trad. laŭ latina originalo de H. Steinmann kaj L. Zombori. Eld. Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1987. 456 + 42 paĝoj, durkovrila, bindita, 21 x 15 cm. ISBN 7-5052-0000-3.Petro Desmet' estas filologo, komputila lingvisto, vortaristo, muzikisto (kariljonisto) kaj matematikisto, kunaŭtoro de la 800-paĝa Bildvortaro en Esperanto kaj aŭtoro de la dudirekta vortaro nederlanda-esperanta kaj de Esprimaro, Promenoj en Edeno. Por mendi, iru al la Retbutiko.
|