PolitikoUSONOPrezidentaj elektojAperis oficiala1 rezulto de la prezidentaj2 elektoj en Usono – inter Joe Biden (Demokrata Partio) kaj la nuna prezidento Donald Trump (Respublikana Partio)3. Tiuj elektoj oficiale okazis la 3an de novembro 2020. Por eviti grandajn homamasojn dum tiu tago – danĝerajn pro la risko de kronvirusa infektiĝo – oni rajtis voĉdoni de unu ĝis plurajn semajnojn antaŭ la elektotago aŭ sendi siajn balotilojn per poŝto. En kelkaj ŝtatoj validis voĉdoniloj ricevitaj ĝis la 12a de novembro, se la poŝta stampo indikis, ke ili estas senditaj je la elektotago aŭ antaŭe. Nerektaj elektojEn la sistemo de la usona voĉdonado por la prezidento, la elekto dependas nur nerekte de la voĉoj de la voĉdonorajtaj civitanoj. Tiuj voĉdonoj servas por elekti voĉdonontajn reprezentantojn de la diversaj ŝtatoj. Tiel, Kalifornio, la ŝtato kun la plej granda loĝantaro, elektas 55 voĉdonontojn. Kelkaj ŝtatoj kun plej malgranda loĝantaro ricevas nur 3 voĉojn, kaj ĉiuj aliaj ricevas kvanton inter tiuj du nombroj. Politiko de persona kondutoEl la voĉoj esprimitaj frue kaj perpoŝte, la klara plimulto estis pordemokrata. Inter la voĉoj, kiuj estis donitaj dum la tago mem, la klara plimulto estis porrespublikana. Tiu fakto baziĝas sur la sinteno de la voĉdonantoj de la du partioj rilate al la pandemio. La demokratoj ĝenerale sekvas la konsilojn kaj avertojn de la fakuloj pri sano, sed la respublikanoj plej ofte opinias, ke ne indas pro la pandemio ŝanĝi la kutiman agmanieron4. Dramecaj peripetiojJam je la fino de la elektotago, la rezultoj en plej multaj ŝtatoj estis klaraj, kaj la sumoj de la elektitaj reprezentantoj iom favoris al Biden. Tamen lia totalo restis sub la bezonata totalo de 270 (el entute 538). Restis proksimume ok ŝtatoj, en kiuj la rezulto ne estis klara. En la plimulto de tiuj Trump ŝajne havis avantaĝon. Sed tiu avantaĝo baziĝis sur la fakto, ke nur la voĉdonoj ricevitaj dum la elektotago (plej ofte de respublikanoj) jam estis nombritaj. Dum la postaj tagoj okazis la nombrado de la antaŭe ricevitaj kaj ankoraŭ ricevataj voĉdonoj per poŝto, kaj la avantaĝo de Trump kaj la respublikanoj, iom post iom ŝrumpis. Fine iĝis klare, ke Biden kaj la demokratoj havas avantaĝon. Fine, la 6an de novembro la nombrado en Pensilvanio finiĝis favore al Biden. Etapo decidaInter la ŝtatoj, kie la voĉnombrado ankoraŭ daŭris, Pensilvanio estis inter la plej riĉaj je voĉdonaj reprezentantoj. Ĝiaj voĉoj sufiĉis por kreskigi la totalon de la voĉoj de reprezentantoj por Biden al 279. Tio estis naŭ pli ol li bezonis por esti konsiderata prezidento-elektita, kvankam eĉ tiam restis tri ŝtatoj, en kiuj la voĉnombrado ankoraŭ ne finiĝis. Surbaze de tiuj lastaj rezultoj, Biden kune kun Kamala Harris, lia vic-prezidenta kandidato, faris venko-paroladon la 7an de novembro5. ... sed ne fina!Ni tamen notu, ke Trump ĝis nun ne koncedis la elekton kaj kontestas rezultojn en kelkaj ŝtatoj per la jursistemo. Li asertas fraŭdon aŭ erarojn en tiuj ŝtatoj6. Dan MAXWELL
korespondanto de MONATO en Usono
1. Fakte, la rezultoj ankoraŭ ne estas striktasence oficialaj, kvankam tre probablaj (vidu ĉi-sube). (red.)2. Samtempe kaj kune oni elektas ankaŭ vic-prezidenton de Usono. (red.)3. Notindas, ke eĉ en la lasta fazo de la elekta procedo partoprenis ankaŭ kandidatoj de pluraj aliaj partioj, tamen por ili voĉdonas relative malgranda nombro da elektantoj. Ili do nur nerekte influas la elekto-rezultojn (fortirante frakcion da voĉoj de la kandidatoj de la „ĉefaj” partioj), kaj tial ofte oni eĉ ne mencias tiujn „malgravajn” partiojn, analizante elekto-ŝancojn kaj rezultojn de la elektoj. (red.)4. Tio memkompreneble estas trosimpligo: la menciita diferenco en la starpunktoj reflektas malsaman percepton de tio, kia estas la prudenta ekvilibro inter la ekstrema singardemo kaj la riskoj, kiujn kaŭzas la koncernaj drastaj ŝanĝoj en ĉiutaga persona vivo de homoj kaj en ekonomia kaj komerca vivo de la nacio kiel tuto. La legantoj certe konas tutan spektron de varioj de tia ĉi ekvilibro el sia sperto en siaj (kaj ekonomie ligitaj) landoj. (red.)5. Necesas mencii, ke – dum la verkado kaj redaktado de tiu ĉi teksto – ankoraŭ ne temas pri oficialaj rezultoj. La finan decidon faros la Kongreso (parlamento) komence de januaro 2021. Fine, la inaŭguro de la tiel pene elektita prezidento okazos la 20an de januaro 2021. (red.)6. La elekta kampanjo de Donald Trump anoncis pri nekutime multaj plendoj kaj atestoj koncerne elektajn „malregulaĵojn” (misnombrado, malobservo de leĝoj pri elektoj, kontraŭleĝaj voĉdonoj ktp). Tion motivas la nekutimaj cirkonstancoj de la elektoj (pro kovima pandemio), dum preskaŭ egala divido de la voĉoj inter la du ĉefaj kandidatoj en multaj ŝtatoj pravigas tian taktikon kiel sufiĉe realisman: kvankam ne estas tre probable, ke reviziado kaj rekalkulado ŝanĝos la nun supozatan venkinton, tamen tio ne estas malebla. (red.)
|