MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

KOVIMO

Demandoj, hipotezoj kaj kutimoj

La pandemio kaŭzita de la nova kronviruso disvastiĝis tutmonde, kaj leviĝis multaj demandoj, kiujn fakuloj en diversaj kampoj esploras: El kio originis la viruso? Ĉu la viruso fariĝis pli forta dum disvastiĝo? Kiom longe la viruso vivas ekster homa korpo? Ĉu peraera infekto okazas?

Demando verŝajne grava estas, kial la nombroj de infektitoj kaj mortintoj pro kovimo en orienta Azio estas pli malgrandaj ol tiuj en Usono kaj Eŭropo. Fine de oktobro 2020 la nombroj de mortintoj el ĉiu miliono da loĝantoj en kelkaj landoj estis la jenaj: Usono 697, Barato 100, Brazilo 760, Rusio 188, Francio 546, Hispanio 765, Britio 693, Ĉinio 3, Koreio 9, Japanio 13.

Sciencistoj agadas

Fakuloj pri epidemiologio, virusologio kaj higieno prezentas hipotezojn pri tio, ke diferenco de genoj inter popoloj probable rezultigas diversajn reagojn de la imuna sistemo kontraŭ la kronviruso. Aliaj atentigas pri la tendenco, ke landoj, kie oni vakcinas la popolon kontraŭ tuberkulozo (BCG 1) havas malmultajn mortintojn kompare kun landoj, kiuj ne vakcinas la popolon. Hodiaŭ en multaj aziaj landoj – inkluzive de Japanio – oni ankoraŭ devige vakcinas, sed en la plejparto de la eŭropaj landoj tio ne estas devo. Fakuloj tamen rimarkigas, ke tiu tendenco montras nur grandan korelacion, sed ne la rilaton inter BCG kaj kovimo.

Nebrakumema Japanio

Oni devas teni en konsidero ankaŭ sociajn kaj kulturajn faktorojn, kiel politikoj, tradicioj kaj vivmanieroj, kiam oni konsideras malsamajn statojn de infektiĝo kaj rezultojn de kovimo inter multaj landoj. Verŝajne, kutimaj kondutoj de homoj – kiel brakumado kaj surmetado de maskoj – havas grandan signifon okaze de homaj kontaktoj kaj infektiĝo. Laŭ Monica Gandhi, epidemiologo en Universitato de Kalifornio, la plej granda eraro de Usono estis la neglektado de deva uzado de maskoj en la frua stadio de la epidemio.

Japanoj kutime salutas sen brakumado sed kun socia distanco, kaj jam delonge ili kutimas surmeti al si maskojn.

Ĉu maski la koron kaj la okulojn?

La foto ene de metroo en Tokio ne montras ĉiutagan scenon dum la epidemio, sed uzadon de maskoj fare de tokianoj por protekti sin kontraŭ polenoj de japanaj cedroj. La aŭtoro faris la foton en marto de 2019, kiam neniu en la mondo sciis pri kovimo. En Tokio preskaŭ duono de la loĝantaro suferis polenozon, kaj tiam en la vagono ĉ. 40 % de la pasaĝeroj portis maskojn.

Estas fakto, ke multaj eŭropanoj kaj usonanoj havas malagrablan senton kaj psikan reziston al maskoj. Laŭ psikologoj estas tendenco, ke eŭropanoj legas la koron kaj afekcion de aliuloj ĉefe per iliaj buŝoj. Tial, ili havas fremdan kaj eĉ maltrankviligan senton pri maskitaj vizaĝoj. Aliflanke, japanoj – kiuj emas deteni sin de vizaĝesprimado – konsideras esprimon en la okuloj grava kaj per ĝi legas eĉ delikatan baton de la koro. Japana proverbo diras, ke okuloj bone parolas samkiel buŝoj. Krome, buŝoj ofte mensogas, sed okuloj tute ne!

1. Bacilo de Calmette kaj Guérin.
tiis
ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Isikawa Takasi estas pensiulo, naskita en 1942, kiu laboris por sveda kaj japana kompanioj ĉefe en la fakoj justico kaj revizorado.


Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 01, p. 11.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-12-05