PolitikoNOV-ZELANDOTri katastrofoj influis la voĉdonantojnLaborista Partio kaj ĝia estro Jacinda Ardern ricevis pli grandan aprobon en la novzelandaj parlamentaj elektoj okazintaj la 17an de oktobro 2020 ol en 2017. Kial? Nov-Zelando spertis tri eksterordinarajn eventojn en la lastaj tri jaroj. Tiuj eventoj estis vere defiaj, kaj Ardern respondis per rimarkinda kompatemo rilate al la viktimoj kaj aliaj trafitoj. Ŝi alvokis al unueco kaj simpatio, kaj la civitanoj plejparte respondis laŭe. Parlamentaj partiojLa balota venko estas la plej granda de post la adopto de proporcia balotosistemo en 1996. Laborista Partio gajnis 65 mandatojn el 120 en la parlamento. Por Nacia Partio, la malvenko estas ĝia plej granda post tiu de 2002. Nacia Partio ŝanĝis sian estron dufoje en la lasta jaro; ĝiaj frakcioj interbatalis interne kaj ĝiaj kandidatoj fuŝis siajn anoncojn pri programproponoj. Verda Partio gajnis du pliajn seĝojn kaj Asocio de Konsumantoj kaj Impostpagantoj (AKI) gajnis naŭ pliajn mandatojn, verŝajne pro malkontento kaj malfido pri Nacia Partio. Maoria Partio, kiu ne havis reprezentantojn en la antaŭa parlamento, gajnis du. Ĉiuj parlamentanoj de la partio Nov-Zelando Unue malvenkis; do, tiu partio ne plu havas reprezentanton en la parlamento. Ankaŭ 11 aliaj partioj malsukcesis gajni mandaton. PromesojArdern diris, ke ŝi celos ekonomion, kiu estos pli bona por ĉiuj, kreos postenojn, trejnos homojn, protektos la medion, kaj traktos klimatŝanĝiĝon kaj socian neegalecon. Ŝi diris, ke kvankam oni loĝas en pli kaj pli dividita mondo, kie multaj homoj perdis la kapablon kompreni la vidpunktojn de aliaj homoj, novzelandanoj montris, ke ili ne estas tiaj.
ReferendumojNovzelandanoj voĉdonis ankaŭ en referendumoj por igi laŭleĝaj eŭtanazion kaj kanabokonsumadon. Ili aprobis la novan leĝon pri eŭtanazio: 65 % favoris. Ili malakceptis la proponon permesi la uzadon de kanabo: 51 % kontraŭis. Laborista Partio iĝas pli popularaEn la lastaj tri jaroj okazis tri katastrofoj en Nov-Zelando. Marte 2019 ekstremdekstrula teroristo mortpafis 51 homojn en du moskeoj en la urbo Christchurch – la teroristo estis kondamnita aŭguste 2020 al dumviva enkarcerigo sen la eblo iam liberiĝi. Oni laŭdis ĉefministron Ardern pro tio, kiel ŝi traktis la atakon, kiel ŝi kompatis la atakitajn islamanojn. Ŝi ricevis internacian atenton, kiam ŝi aranĝis, kun la prezidento de Francio, kunsidojn por diskuti kiel sociretaj kompanioj povas kontribui al streboj kontraŭstari la hororajn agojn de teroristaj grupoj per Interreto. Maje 2019 grupo el 17 landoj, la Eŭropa Komisiono kaj ok grandaj teknologiaj kompanioj subskribis en Parizo interekonsenton, celante elimini terorisman kaj perfortan ekstremisman enhavon en Interreto. La novzelanda registaro ŝanĝis la leĝojn pri posedo de pafiloj por malpermesi iajn militstilajn armilojn. Tragedia erupcioDecembre 2019 okazis vulkana erupcio ĉe Whakaari/White Island, kiu mortigis 19 turistojn (el Aŭstralio kaj Usono) kaj du gvidistojn. Ĉirkaŭ la mondo aperis fotoj de Ardern brakumanta savistojn, similaj al fotoj de ŝi brakumanta viktimojn de la masakro en Christchurch. Ŝi diris, ke la savistoj plenumis nekredeblan taskon en tre danĝera situacio, preter ilia devo. Diversaj homoj ĉirkaŭ la mondo laŭdis ŝian respondon. Kronviruso atingis Nov-ZelandonFrue en 2020 la kronvirusa pandemio atingis Nov-Zelandon. La registaro fermis la landlimojn kaj insistis, ke oni restu hejme dum la viruso troviĝas en la komunumo. Tio grandparte sukcesis – krom kelkaj esceptoj: ekzemple, kiam homoj en deviga izoliĝo portempe eskapis. Ekonomikistoj antaŭvidis grandan recesion, sed ĝi estis malpli intensa ol oni atendis – pro la subvencioj, kiujn la registaro pagis por subteni komercajn entreprenojn kaj teni laboristojn en ilia posteno. Internacia turismo ĉesis. Tamen tiuj, kiuj ne perdis siajn postenojn, apenaŭ sentis la krizon. Iuj emis rigardi la danĝeron bagatela, kaj do okazis ekaperoj de kovimo, kvankam ne tro vastaj. Entute 25 homoj mortis en Nov-Zelando pro la kronviruso ĝis la fino de oktobro. Sen severa punadoArdern instigis novzelandanojn esti reciproke afablaj, kaj la registaro provis trakti homojn sen severaj punoj pro malobea konduto. Dum la plej malfacila periodo Ardern mem aŭ membro de ŝia kabineto ĉiutage informis la nacion pri la nombro de infektiĝoj kaj mortoj kaj pri paŝoj farataj por haltigi la malsanon. Bonfara flankefikoFlankefiko de la izoliĝo estis, ke la nombro de kutimaj malsanoj (malvarmumo ktp) estis signife malpli granda ol kutime. La registaro planas pliigi la nombron da pagataj tagoj, dum kiuj oni rajtas foresti de la laborejo pro malsano, de 5 al 10. Manko de kohera opozicioNacia Partio, la ĉefa opozicia partio, spertis sian propran krizon. Ĝia estro Simon Bridges ne sukcesis gajni signifan subtenon de la publiko; do la partio elektis novan estron, Todd Muller, sed li ne povis toleri la premojn de la tasko; tial oni elektis Judith Collins, kaj ŝi estris la partion tra la elektokampanjo. La publiko havis la impreson, ke frakcioj en Nacia Partio interbatalis kaj ne kapablas formi registaron. La rezulto estis pliaj voĉoj por Laborista Partio, kaj ankaŭ por Asocio de Konsumantoj kaj Impostpagantoj. La vojo antaŭenLa nova registaro havas klaran majoritaton en la parlamento; do la kabineton konsistigas ministroj el nur Laborista Partio. Tamen la registaro donis al tri parlamentanoj de Verda Partio postenojn de ministroj ekster la kabineto. La ĉefministro anoncis la ministrajn kaj aliajn gravajn postenojn la 3an de novembro. Diverseco inter ministrojJennifer Curtin, profesoro pri politiko en Universitato de Auckland, komentis: „La dudek homoj en la nova kabineto estas tre diversaj: ok estas virinoj, kvin estas maorioj, tri estas polinezianoj, kaj tri estas GLAT-komunumanoj.” La nova vic-ĉefministro estas Grant Robertson. Nanaia Mahuta estas la nova ministro pri eksterlandaj aferoj. Ŝi estas la unua virino, kiu havas tiun rolon en Nov-Zelando. Nova parlamentano iĝas ministroAyesha Verrall estas nova parlamentano. La ĉefministro nomumis ŝin ministro, ĉar tiu havas sperton kiel kuracisto pri infektaj malsanoj kaj faris esploradon pri tuberkulozo kaj pri internacia sanprotektado. Ŝi estas vic-ministro pri sano kaj pri esplorado, scienco kaj novigado, ministro pri maljunuloj kaj pri nutraĵa sekureco. Plej urĝaj prioritatojLa registaro havas grandajn taskojn en fakoj nesufiĉe prizorgitaj dum jardekoj. Tamen ĝiaj plej urĝaj prioritatoj estas limigi kovimon kaj renormaligi la ekonomion. D. E. ROGERS
korespondanto de MONATO en Nov-Zelando
Donald Rogers daŭrigas la esperantan fasadon de LibreOffice, verkas por Vikipedio kaj diversaj esperantaj revuoj, prizorgas retpaĝojn pri tio, kiel tajpi en Esperanto, kaj redaktas la esperantan tezaŭron ĉe puzzlefoundry.com.
|