Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Eseoj

Ĉina monumento - Tutmonda monumento

Same kiel ĉiu eŭropano konas minimume la Biblion (vorton kaj libron kaj signifon), tiel absolute ĉiu ĉino konas 道德经 de 老子, kaj ankaŭ ĉiu ĉinologo kaj ĉiu filozofo aŭ filozofistudinto konas ĝin sub ĝia transskribita formo Dàodéjīng de Lǎozi, fojfoje sub la nomo Laozi por la libro mem. Kaj estus bona afero, se ĉiu esperantisto konus la libron La Klasikaĵo de Taŭo kaj Virto de Laocio. Ĉu mi sufiĉe klare atentigis, ke temas pri eksterordinare grava libro? Plie, ĝi estas la baza libro de taŭismo.

Ortografia baraktado

Mi priskribu la frontpaĝon, por samtempe raporti pri ortografiaj problemoj! La titolo, la unua linio, estas la pinjina transskribo de la ĉina titolo de la verko ... krom ke normala pinjina transskribo (vidu supre en ĉi teksto) montras la tonojn kaj estas unuvorta. La dua linio estas tute en Esperanto, krom ke la nomo de la aŭtoro estas laŭ la oficiala, deva, pinjina transskribo (kun aldona signo sur „u”). PIV uzas la nomon Laocio. Poste sekvas linio pri la tradukinto, kun lia nomo ĉine (la lasta signo signifas „tradukis”). Dekstre, vertikale, estas la ĉina titolo de la verko kaj pli malgrande Lǎozi. Tion vi povos kompari kun la ĉi-supre notitaj ĉinaj vortoj. La tradukinto, prave, preferas Laŭzi, ĉar „aŭ” pli proksimas la ĉinan prononcon ol „ao”.

En la teksto s-ro Wang uzas „Taŭ” kaj ne „Dao” pro la sama kialo. Fakte la prononco de la titolo estu: Taŭ4 tə2 ĝiŋ1. Min iom ĝenas la kurtensimila bildo dekstre supre, kiu transiras al la dorskovrilo, sed s-ro Wang klarigis al mi, ke tio aludas la antikvecon de la verko. Kaj tiel povas esti, ĉar sur la dorso troviĝas iu bild(et)o, bedaŭrinde tro malgranda, kaj pro tio tro malklara, por liveri „aldonan valoron”. Mi petis klarigon de s-ro Wang, kaj jes, la bildo montras la antikvan formon de la verko, kiu konsistas el kunligitaj bambuaj tabuletoj, sur kiuj estis gravuritaj la ideografiaĵoj. Bela 420-paĝa libro, taŭga bindo: ne la moderna aĉa paĝaro kungluita, sed konsistanta el binditaj kajeroj.

Titolo

El mia enkonduko verŝajne jam estas klare, ke mi trovas la ideon konservi la ĉinan titolon bona! Tradukita titolo certe ne tiel facile lumigus la rekonlampeton en la cerbo de simpatiantoj kaj interesatoj. Tamen estas utile aldoni, en tiu ĉi priskribo, klarigon pri ĝi. „Jing” estas, en tiu ĉi kunteksto (ĉar la granda ĉina vortaro de la tradukinto, s-ro Wang, donas eĉ 11 grupojn da signifoj!) „sankta skribo”, „sutro”, „kanono”, „klasikaĵo”. Oni, ekzemple, uzas „jing” por traduki la esprimon „la Sankta Biblio”. El la klarigaj tekstoj mi komprenas, ke Wang preferas „klasikaĵo”. Se mi mem devus elekti titolon por la verko, mi metus: „Instruo pri Taŭo kaj pri Virto” (dufoje „pri” por eviti, ke oni komprenu, ke temas pri la rilato inter ambaŭ). Kion oni komprenu sub „taŭo” kaj sub „virto” estas vaste klarigite en la akompanaj enkondukaj tekstoj.

La enkondukaj tekstoj

En la antaŭparolo la tradukinto klarigas, ke la verko estis, kaj estas, studobjekto de filozofoj, registoj, militistoj, praktikantoj de sanokonservado, ĉinmedicinaj kuracistoj, beletristoj kaj, kompreneble, de taŭistoj, ĉar la libro estas la baza libro de taŭismo (mi sekvas la preferon de la tradukinto por „taŭo” anstataŭ „tao”), kaj li aldonas, ke ordinaruloj vidas kun granda admiro en la libro misterojn super misteroj. En pliaj dek du mallongaj artikoloj, ĉiam en la ĉina kaj en Esperanto, oni povas instruiĝi pri la verko. Eĉ homoj, kiuj iam studis pri ĝi, certe trovos tie valorajn aldonojn! La libro ne fiksiĝas al antikveco, ĉar vi eĉ minimume du fojojn renkontos „Ejnstejnon” (laŭ PIV: Ejnŝtejno).

La kerno

Fakte estas du partoj en la ĉefverko: Tao (ĉapitroj 1a ĝis 37a) kaj De (38a ĝis 81a ĉapitroj). Tio ne estas klare indikita en la enhavtabelo, kaj ankaŭ ne en la teksto mem. Oni ekscias tion el unu el la akompanaj tekstoj.

Entute do dufoje 81 ĉapitroj mallongaj (neniu ĉapitro superas du paĝojn). Unue aperas la esperanta versio kaj poste la ĉina. Ĉiun ĉapitron enkondukas Resumo, kaj sekvas Komentoj. En la ĉina teksto alia tiparo estas uzata por tiuj tradukistaj tekstoj. Plie aperas piednotoj (malmultaj). Ĉiu ĉapitro en Esperanto tiel konsistas el tri partoj kaj en la ĉina el kvar. Fakte la libro estas trilingva. La teksto de Laŭzi aperas, ĉapitron post ĉapitro, unue en esperanta traduko, poste en klasika ĉina (mandarena) kaj fine – kio estas ankaŭ traduko! – en moderna ĉina. La klasika ĉina estas transskribita per modernaj (eĉ en la t.n. simpligita formo) ideografiaĵoj. La diferenco inter la klasika ĉina kaj moderna ĉina estas multe pli granda, ol inter la mezepoka nederlanda kaj la nuna. Ne multaj ĉinoj kapablas legi kaj kompreni ĝin.

La enkondukaj resumoj kaj la komentoj estas originale verkitaj de la tradukinto, kaj ili estas tre valoraj, fakte eĉ necesaj por la kompreno. Ili estas rezultoj de multe da studado kaj esplorado.

Esperanta lingvo

La lingvo estas modela: pruvo, ke ĉino ne bezonas „ĉinan Esperanton”. Sen kroma scio neniu leganto povos iam iel ial imagi, ke la tradukon faris ĉino. Eĉ la uzo de la artikolo „la”, granda problemo por ĉinoj, estas plene normala. Eĉ se la enhavo estas filozofia ... ĝi ne estas nebula, kaj vere la instruoj de taŭismo ne estas strangaj aŭ ekzotikaj!

Nur unu frazo iom ĝenis min. Ĉapitro 30a, linio minus 3: La estaĵoj, atinginte sian plejfortecon, devas kreski maljunaj ... la fino de la frazo igis min senti bezonon konsulti la ĉinan originalan tekston, kaj el tiu mi pensis kompreni la sencon. Mi, sed mi ne estas ĉino, nur povra lama ĉinologo, pensis kompreni el la originalo: nepre evoluas al kadukiĝo (seniliĝo). Pro mia ĉinologa lameco mi kontaktis s-ron Wang, kaj li konsentis kun mia propono. Aliflanke la subjekto „estaĵoj” estas tre bona traduko, ĉar en la originalo estas „aĵo” ... sed fakte temas pri simileco inter konkretaĵoj kaj vivaĵoj.

Plusvaloro

Laŭzi, kiel ĝi ofte nomiĝas, estas en la reto trovebla en multaj lingvoj. Estas treege interese kompari ilin. Mi mem faris tion por mallonga parto en diversaj lingvoj, kaj plej ofte mi miris kaj demandis min, ĉu vere ili tradukis la saman libron. Nu, ni havas nun la avantaĝon, ke ni disponas pri multe pli fidinda traduko. Se vi konas iun, kiu studas la ĉinan (aŭ taŭismon), atentigu lin (aŭ ŝin) pri la verko!

Rimarkindeco

Tiu ĉi libro estas modelo de tio, kion Esperanto povas liveri, modelo de tiu kampo, en kiu neniu alia lingvo povas konkurenci kun ĝi. Homoj, kiuj majstras du lingvojn kaj du kulturojn samnivele, estas treege raraj, kaj fakte tia duflankeco eblas nur ĉe homo, kiu transloĝiĝis en alian kulturon kaj post multaj jaroj tute ensorbiĝis en ĝi. Plie necesas faka kompetenteco, se oni volas pritrakti iun iom eksterĉiutagan temon, ĉar nepre ankaŭ tiu kapablo estas limigita. La verŝajneco, ke iu ĉino perfekte komprenas Laozi kaj povas redoni lin en tute bona Esperanto tute klare estas logika supozo. Tiu ĉi eldono de Laŭzi verŝajne multe superas ĉiujn ĝisnunajn ajnlingvajn tradukojn, sed mi timas, ke tion oni malkovros nur post pliaj cent jaroj, bedaŭrinde.

Utilo

Ne estas stulta ideo uzi la libron por ĉiutaga meditado; vi povos plenigi okdek unu tagojn. Sed ne forĵetu la enkondukajn tekstojn! Legu kaj relegu ilin, ili multe helpos ĉe digestado de la filozofiaj tekstoj. Ne timu diojn kaj diinojn, ĉar taŭismo ne havas ilin!

pdsm
Petro DESMET'
korespondanto de MONATO en Belgio
Wang Chongfang: Dao de jing Trad. el la ĉina originalo de Laŭzi; Eld. Ĉina Fremdlingva Eldonejo, 2012; bindita; 21 x 14 cm (2,2 cm), 420 p.; ISBN 978-7-119-07425-2.

Petro Desmet' estas ĉinologo kaj japanologo, komputila lingvisto, vortaristo, muzikisto (kariljonisto) kaj matematikisto, kunaŭtoro de la 800-paĝa Bildvortaro en Esperanto kaj aŭtoro de la dudirekta vortaro nederlanda-esperanta kaj de Esprimaro: Promenoj en Edeno.


Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 06, p. 21.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Petro Desmet' el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-05-04