TurismoAŬSTRIORava kasteloSchloss Hof [ŝlos hof] estas baroka kastelo kun septerasa ĝardeno. Ĝi situas je 50 km oriente de Vieno. En la jaroj 1726-1732 princo Eŭgeno de Savojo konstruigis ĝin laŭ projekto de arkitekto Johann Lukas von Hildebrandt. Imperiestrino Maria Theresia de Aŭstrio aĉetis la palacon en 1755 kaj alkonstruigis plian etaĝon. La kastelo estas renovigita kaj tutjare malfermita por vizitantoj. Oni povas rondiri kaj ekscii, kiel oni vivis en la 18a jarcento. Videblas originalaj mebloj el tiu epoko, lustroj, tapiŝoj kaj gobelinoj. Ankaŭ personoj en rulseĝo povas viziti la ejojn. Multajn objektojn, kiuj nun videblas en la kastelo, oni rericevis de diversaj muzeoj kaj deponejoj en Aŭstrio kaj eksterlande. Tamen unu ĉambro restas en la stato antaŭ la renovigo – en ĝi okulfrapas grizaj muroj kaj damaĝitaj mebloj. Ĉe la kastelo troviĝas idilia bieno kun dombestoj kaj ĝardeno, en kiu oni kultivas legomojn kaj fruktojn por la tiea restoracio „Ĉe la Blanka Pavo” kaj por vizitantoj, kiuj emas aĉeti. Somere eblas mendi piknikon sur unu el la herbejoj kaj ĝui diversajn en la bieno aŭ proksime al ĝi kuiritajn manĝaĵojn, disponigatajn en korbego. Por infanoj la kastelo havas diversajn programojn. En ili oni povas pruntepreni barokajn kostumojn, danci, baki panon, produkti argilaĵojn, surscenigi teatraĵojn aŭ esplori la vivon de nobeloj kaj servutuloj. Demandoj en enigma ludo por etuloj estas: Kial princo Eŭgeno bezonis tiun kastelon? Kial la imperiestrino Maria Theresia havis ĉambron por aŭdienco? Kial la germana imperiestro Jozefo la Dua 1 dormis sur tre alta lito? Kial en Schloss Hof ne ekzistas banĉambro? Kiel odoras en stalo, kie ĉevaloj loĝas? ĜardenoSchloss Hof havas barokan ĝardenon, kiu konsistas el sep terasoj. La kastelo staras okcidente sur la dua teraso. Ŝtupare sekvas la tria ĝis la sepa terasoj en orienta direkto pli kaj pli suben al la valo de la rivero March. La granda kaskado situas inter la kvina kaj sesa terasoj. La akvo venas el la vilaĝo Groissenbrunn, kiu situas tri kilometrojn okcidente de la kastelo. La akvodukto nun liveras 15 m 3 da akvo hore, sed por daŭra funkciado de la granda kaskado antaŭe oni bezonis 200 m 3 da akvo hore. Eble tiam la kaskado ne funkciis, kiel oni vidas sur pentraĵo de la itala pentristo Canaletto. Post la morto de Maria Theresia en 1780 ĉio kadukiĝis. La konstruaĵoj estis uzataj de la armeo. La ĝardeno dezertiĝis. RenovigoFine de la 19a jarcento la granda kaskado estis ruino. Tial oni anstataŭigis ĝin per ŝtona muro, uzante restantajn blokojn. La renovigo komenciĝis en 2002 kaj daŭris 18 jarojn. Unue oni forigis la ŝtonan muron kaj ordigis la blokojn. El la reliefoj, kiuj troviĝis ambaŭflanke de la granda kaskado, multo estis perdita. Tamen eblis rearanĝi kelkajn fragmentojn, kaj oni povis ekhavi ideon, kiel aspektis la baroka originalo. Evidentiĝis, ke la figuroj, kiuj aperas sur la pentraĵo de Canaletto, ne montras la realaĵon. Fakte temas pri kvar grandaj reliefoj kun scenoj el la Metamorfozoj de Ovidio. 2 1. Jozefo la Dua estis imperiestro de la Sankta Romia Imperio en la periodo 1780-1790. (red.)2. Pliaj informoj ĉe: Schloss Hof 1, 2294 Schlosshof, Aŭstrio. Telefono: +43 2285 20 000. Rete: office@schlosshof.at www.schlosshof.atWalter KLAG
korespondanto de MONATO en Aŭstrio
Walter Klag naskiĝis en Vieno, studis tie fizikon kaj laboras nun kiel eldonisto, numismato kaj ĵurnalisto en Vieno.
|