PolitikoBALTIOLitovio dekstriĝisLa lastaj elektoj por la litovia parlamento (Seimas) okazis en vere eksterordinaraj kondiĉoj de la kovima pandemio, kio estis grandega defio por ĉiuj elektantoj kaj por ĉiuj elektaj komisionoj. Malgraŭ tio, ke la elektoj estis planitaj por la 11a de oktobro (la unua fazo) kaj la 25a de oktobro (la dua fazo), multaj elektantoj penis voĉdoni anticipe por eviti nedezirindan troan akumuliĝon en balotejoj kaj riskon de infektiĝo. Gajnis konservativulojEn la elektoj entute partoprenis 1 175 026 civitanoj (aŭ 47,81 %). Ili elektis 141 parlamentanojn por kvarjara periodo – ĝis la jaro 2024. La rezultoj montris, ke ĉi-foje la elektojn gajnis la konservativa Patria Unio – Kristandemokratoj de Litovio, kiu ricevis 50 lokojn en la parlamento, dum la ĝis tiam reganta partio Litova Unio de Kamparanoj kaj Verduloj regresis de antaŭaj 54 seĝoj: ĉi-foje ili ricevis nur 32. Liberala Movado kaj socialdemokratoj okupas po 13 seĝojn, Partio de Libereco (partio de plejparte junaj homoj, kiu kreiĝis nur en 2019) gajnis 11 kaj Laborista Partio ricevis 10. Parlamenta demografioAl la 13a konsisto de litovia parlamento estis (re)elektitaj 81 jamaj parlamentanoj kaj 60 novaj. En la nova parlamento estas 38 virinoj kaj 103 viroj. Ilia averaĝa aĝo estas 49 jaroj, 99 procentoj de la parlamentanoj havas superan kleron. La plej maljuna parlamentano estas 77-jaraĝa kaj la plej juna estas 28-jara. Koalicia interkonsentoTuj post la elektoj la tri centraj-dekstraj partioj – konservativuloj, liberaluloj kaj Partio de Libereco, kiuj gajnis 74 seĝojn en la parlamento – anoncis pri siaj planoj formi novan regantan koalicion. Estroj de tiuj tri partioj oficiale konfirmis, ke ili delegas la postenon de ĉefministro al la 46-jara Ingrida Šimonytė, kiu gvidis la liston de kandidatoj-konservativuloj por la elektoj. Interalie, Šimonytė kandidatis ankaŭ en la antaŭaj prezidentaj elektoj en 2019 sed malgajnis kontraŭ Gitanas Nausėda. Ambiciaj intencojEn la subskribita dokumento de la koalicia interkonsento, la dekstraj partioj indikis, ke ili intencas eviti politikon de malpermesoj; ne grandigi malzorgeme la financan ŝuldon; egaligi moralajn kaj etikajn kriteriojn por siaj agadoj al la juraj; postuli nulan toleremon pri koruptado; ne rapidi pri leĝofarado, sekvante la principon „malpli estas pli multe”; protekti kaj fortigi la konstituciajn rajtojn de la amaskomunikiloj pri ricevado kaj disvastigado de informoj. Inter la plej proksimaj taskoj de la koalicio estas prizorgi la situacion pri kovimo, revizii planitajn investojn, „absolute bloki la nesekuran belorusan nuklean centralon en Astravets” kaj prepari refojan referendumon pri konstitucia amendo por legitimi pluroblan civitanecon, kiu povus koincidi kun la prezidentaj elektoj en 2024. Parlamenton estros grandmajstroEn la unua kunsido de la nova konsisto de la parlamento, kiu okazis la 13an de novembro, estis elektita parlamenta estraro, kiun ekgvidis la 37-jaraĝa eksa ŝakludanto-grandmajstro kaj nun estrino de la liberaluloj Viktorija Čmilytė-Nielsen. LAST
korespondanto de MONATO en Litovio
Laimius Stražnickas estas litova ĵurnalisto jam dum 35 jaroj. Li esperantistiĝis en 1974 kaj estas kunlaboranto de Monato ekde 1991. La aŭtoro de tiu ĉi teksto voĉlegas sian kontribuon
|