MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

AŬSTRALIO

Militkrimoj en Afganio

Ĵus aperis forte „redaktita” versio de raporto de komisiono, kiu – pro premo de persistaj ĵurnalistoj – esploris akuzojn pri militkrimoj de elitaj aŭstraliaj soldatoj en Afganio. Eĉ la versio havebla por normalaj homoj (kun sennombraj nigre kaŝitaj nomoj) estas ŝoka legaĵo. La komisiono, kiu malkaŝe volis minimumigi la akuzojn, tamen raportis, ke aŭstraliaj soldatoj murdis almenaŭ 39 senarmilajn afganajn kaptitojn, inter kiuj simplajn kamparanojn, neniel „teroristajn”. La raporto eĉ rekomendas, ke 19 soldatoj alfrontu tribunalon civilan, ne armean.

Rito

Ofte la murdo estis parto de groteska „ludo”: junaj soldatoj devis pruvi sian indecon aparteni al elita taĉmento per tia sangofridiga ago, iaspeca debuto. Poste oni dissternis pafilojn kaj telefonojn ĉirkaŭ la kadavrojn, fotis la „teroristojn” kaj skribis falsajn raportojn pri la incidentoj.

Ĉu senefikaj aŭ komplicaj?

Kiam la raporto aperis, ĉiuflanke politikistoj esprimis sian naŭzon pri tiaj agoj, kiuj „tute ne akordas kun la honoro de nia profesia armeo” kaj estas „neaŭstraliaj”. Sed multaj certigis, ke temas pri subnivela grupeto da malbonuloj, kelkaj putraj pomoj en granda barelo da bonaj. Kaj ĝis nun neniu proponis, ke la altrangaj oficiroj, kiuj bedaŭrinde nenion sciis pri la krimoj, devas respondi al malfacilaj demandoj. Ĉu ili vere ne sciis – kaj do estis senefikaj komandantoj – aŭ ĉu ilia rolo estis eĉ pli malbona?

Jurisdikcia defio

Aperis eĉ asertoj, ke la publikigo de tiaj informoj montras la forton de la aŭstralia demokratio – oni ja esploris kaj venis al tiaj konkludoj, kontraste, ekzemple, al la rifuzo de usonaj registaroj eĉ permesi, ke iliajn soldatojn akuzu neusonaj tribunaloj. Kvankam oni scias pri murdoj faritaj de britaj soldatoj, ĝis nun neniu estis akuzita. Tamen la aŭstralia ĉefministro Scott Morrison [skot mórison] tuj decidis, ke la akuzitoj devos esti juĝataj en Aŭstralio – ankaŭ la aŭstralia registaro ne respektas la aŭtoritaton de internaciaj tribunaloj.

Dubinda pravigo

Aŭdiĝas provoj defendi aŭ malpligravigi la murdagojn: niaj specialaj taĉmentoj daŭre devas patroli en la plej danĝeraj partoj de Afganio, jaron post jaro ili dediĉas sin al neplenumebla tasko, kaj tio kaŭzas fortan frustriĝon. Sendube, sed ĉu tio pravigas murdadon de sendefendaj kaptitoj?

Kial ili estas en Afganio?

Pli profunde, oni povas demandi, kial entute tiuj soldatoj estas en Afganio. Kiel la evoluo en tiu konfliktŝirata lando koncernas la naciajn interesojn de Aŭstralio? La respondo estas simpla: kiam George W. Bush estis usona prezidento, la aŭstralia registaro juĝis, ke necesas sin montri lojala aliancano de Usono.

Postnoto: Kelkaj el la kuraĝaj ĵurnalistoj, kies „fosado” devigis la starigon de la komisiono, ankoraŭ mem atendas proceson – kaj eventuale longan punperiodon en malliberejo. Ĉu la publika hontosento pri la krimoj devigos la instancojn retiri la asertojn pri „danĝero al la nacia sekureco”? (aŭtoro)
trst
Trevor STEELE
korespondanto de MONATO en Aŭstralio

Trevor Steele estas aŭtoro. Profesie li instruis la germanan kaj historion.


Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 02, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Trevor Steele el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-01-06