MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Scienco

AŬSTRIO

Tio okazis antaŭ pli ol 150 000 jaroj

Surdiga tondro ektimigis homojn kaj bestojn, kiuj vivis en la regiono, kiu nun estas Svisio. Kvin metrojn granda meteoroido el fero, kies maso estis pli ol 1000 tunoj, trafis la atmosferon de la tero kaj disfalis en milojn da fragmentoj. Tiujn fer-pecojn la homoj kolektis, kaj ili produktis artefaktojn el tiu fero. Tio okazis en la ŝtonepoko, kiam fero estis ankoraŭ tre malofte uzata. Iam oni forgesis la teruran eventon. Multajn jarmilojn poste, tamen, en la jaro 1984, unu fragmenton de la meteoroido kun maso 15-kilograma oni trovis en Twann proksime de la svisa urbo Biel kaj de la loka lago. Pliajn fragmentojn oni kolektis en la jaroj 2000, 2005 kaj 2007.

Fosforo

Oni konstatis, ke la fragmentoj de la meteoroido sterniĝis sur kampon longan je kvin kilometroj. Tia „stern-kampo” estas la unua malkovrita en Svisio. Dum serĉ-kampanjo, en kiu partoprenis 50 amatoraj meteorit-emuloj, kolektiĝis centoj da fragmentoj, kies maso estas sume 140 kilogramoj. En oktobro 2020 oficiale transdoniĝis la tiel nomata meteorito Twannberg al la naturhistoria muzeo NHM en Vieno. Laŭ valoro, ĝi vaste pliriĉigas la kolekton de meteoritoj en NHM. Tiu kolekto estas la plej granda kaj malnova en la mondo kaj ampleksas 1100 objektojn. Legantoj, kiuj volas admiri la novan akiraĵon, iru en la salonegon 5, al la vitrino 109. Ĝia maso estas 370,1 gramoj. La dimensioj estas 8,5 x 5,0 x 4,0 centimetroj. La koncerna meteorito estas maloftaĵo, ĉar ĝi apartenas al la kemia grupo IIG (t.e. 2G). Meteoritoj el tiu grupo enhavas multe pli da fosforo ol aliaj ŝtonaj meteoritoj.

Meteoroj kaj meteoritoj

La vorto meteoro venas de la pragreka vorto μετέωρος [metéoros] kaj signifas „en la aero”. Oni opiniis en la 15a jarcento, ke la ĉielo estas loko dia kaj senŝanĝa, kaj ne eblis imagi, ke ŝtono povas fali de granda alteco sur la teron.

Meteoro estis tiam vorto uzata ankaŭ por veteraj fenomenoj kiel pluvgutoj, nuboj kaj neĝflokoj: pro tio ni parolas, ĉi-rilate, pri meteologio. Hodiaŭ oni scias, ke meteorŝtonoj venas el la kosmo, kaj ke veterfenomenoj apartenas al la atmosfero (precipe al la troposfero).

Meteoroido estas ĉiela korpo, kiu moviĝas tra la kosmo.

Meteoro estas luma fenomeno, kaŭzata de la interfrotiĝo de meteoroido kun la atmosfero de la tero. Tre hela meteoro nomiĝas bolido.

Meteorito (nomata ankaŭ aerŝtono, aerolito, meteorŝtono) estas natura minerala fragmento, postrestaĵo de meteoroido, falinta el la kosmo sur la teron.

Kometo estas malgranda kosma korpo, ofte kun du „vostoj”, unu el gaso, la alia el polvo.

Dum la lastaj jardekoj oni observis averaĝe kvin meteorit-falojn en ĉiu jaro. Kvin elcentoj de la trovitaj meteoritoj konsistas el metaloj (ĉefe fero kaj nikelo), la ceteraj el ŝtono. Jam en la bronzepoko (2200 ĝis 800 jarojn antaŭ nia erao), antaŭ la ferepoko (de la 8a jarcento antaŭ nia erao ĝis la 5a jarcento de nia erao), oni uzis feron el meteoritoj.

klag
Walter KLAG
korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Walter Klag naskiĝis en Vieno, studis tie fizikon kaj laboras nun kiel eldonisto, numismato kaj ĵurnalisto en Vieno.

Detalajn informojn oni trovas en la paĝaro de naturhistoria muzeo NHM en Vieno: https://www.nhm-wien.ac.at, https://www.nhm-wien.ac.at/forschung/mineralogie__petrographie/sammlungen/ meteoritensammlung.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 02, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-01-07