TurismoLITOVIO-RUSIOKurona duoninsulo: Unika dezerta pejzaĝoKurona duoninsulo estas vizitinda terlango inter Balta Maro kaj Kurona Laguno. Ĝi longas 98 km, el kiuj hodiaŭ 52 kuŝas en Litovio kaj 46 en la kaliningrada regiono de Rusio. La plej larĝa loko de la terlango ampleksas 3,8 km kaj la plej mallarĝa – nur 380 m (en la rusia parto). Tie preskaŭ mankas terkultivado. Sur 25 % de la terlanga areo etendiĝas sablejoj, en kiuj dunoj superas 60 m. Nun la duoninsulo estas alloga banloko en Litovio. En la terlango homoj setlis dum la epoko neolitika, do en la 3a jarmilo antaŭ Kristo. Ekde la 13a ĝis la fino de la 16a jarcento en ĝia norda parto loĝis kuronoj (balta gento) kaj litovoj. Spuroj de ilia kulturo videblas ankoraŭ nuntempe. En la tombejo de la urbeto Nida rimarkindas surtombaj monumentoj (krikštas), kies tradicio de tajlado kaj ellaborado devenas de la pagana tempo. Alloga banlokoEn 1809 la germana sciencisto kaj politikisto Wilhelm von Humboldt skribis: „La kurona duoninsulo estas tiel unika, ke ĝi nepre devas esti vizitata kiel Italio aŭ Hispanio, por ke en la animo ne manku bildoj de mirinda beleco”. Fine de la 19a jarcento tiama fiŝkaptista vilaĝo Nida famiĝis danke al germanaj pentristoj ekspresionismaj (Max Pechstein, Lovis Corinth, Karl Schmidt-Rottluff, Ernst Mollenhauer ktp), kiuj tie kutimis pasigi siajn somerferiojn kaj formis kolonion de artistoj. Ties „rezidejo” fariĝis unu el la plej malnovaj hoteloj, kiun konstruigis Hermann Blode en 1867. Dum duonjarcento, kiam prosperis la kolonio de artistoj, en la hotelo gastis ankaŭ multaj eminentuloj. Inter la hotelgastoj estis la germana Nobel-premiita verkisto Thomas Mann, kiu unuafoje venis al Nida en 1929. Fascinite de la pejzaĝo de la duoninsulo kaj la etoso de Nida, li decidis konstruigi someran domon (nun muzeo). Tie li feriis en la jaroj 1930-1932. Aktuale oni aranĝas en Nida tradiciajn festivalojn omaĝe al Thomas Mann. Kadre de ili okazas renkontiĝoj kun fakuloj pri lia verkaro, literaturaj vesperoj, koncertoj de klasika muziko, artaj ekspozicioj, filmaj revuoj. Nun la duoninsulo, kiu formas la municipon Neringa, havas allogajn banlokojn. En la kvar urbetoj de la duoninsulo (Juodkrante, Pervalka, Preila kaj Nida) ferias precipe urbanoj, kiuj sopiras pri trankvilo. En Neringa por la plezuro de la feriantoj estas konstruitaj biciklaj vojetoj. En la terlango eblas elprovi antikvan fiŝkaptistan boaton (kurėnas) kaj admiri la lokan navigad-sistemon de ventomontriloj. Fascinas kaptado de bramoj dum sunleviĝo en la Kurona laguno, ilia sentripigo, fumaĵado kaj poste regalo de geamikoj. Varia naturoEn la pasinteco la vento ne malofte surŝutis per sablo la vilaĝojn de fiŝkaptistoj. Pro tio pli granda parto de la terlango estas kovrita per arbaroj, kiuj nun okupas ĉirkaŭ 70 % de ĝia areo. La terlango estas famekonata pro kolonioj de grizaj ardeoj kaj grandaj kormoranoj, kiuj estas inter la plej grandaj en Eŭropo. Onidire, kormoranoj tie aperis en 1803 apud ardeoj kaj okupis iliajn nestojn. Pro la invado de kormoranoj la ardeoj devis retiriĝi iom flanken. Nun ambaŭ kolonioj nestas aparte. Tamen lokaj fiŝkaptistoj kaj forstistoj malkontentas pri damaĝoj kaŭzataj de tiuj birdoj. En la herbejoj kaj arbaroj de la duoninsulo multas etaj ronĝuloj, leporoj, vulpoj, kastoroj, kaj ankaŭ grandaj mamuloj – alkoj, kapreoloj, aproj. DunojSur la pinto de la duno Parnidis en Nida oni konstruis sunhorloĝon, kiu situas en unika loko. Okcidente ondas la Balta maro kaj oriente la Kurona laguno formas glatan akvosurfacon. De sur la pinto videblas la Valo de la Morto. En la jaroj 1870-1872 tie estis tendaro de francaj militkaptitoj. Multaj malliberuloj mortis pro malbonaj vivkondiĉoj, elĉerpiĝo kaj malsanoj. Tie oni enterigis ilin en tombejo. Tial la valo portas tiun nomon. La Monteto de Sorĉistinoj estas unu el la plej belaj malnovaj dunoj kaj situas apud Juodkrante. Ties deklivojn kovras jarcentaj pinoj. De pratempoj sur ĝi amuziĝis lokaj loĝantoj, kiuj per velŝipoj venigis gastojn el najbaraj regionoj. Ne nur homoj ŝatis la Monteton de Sorĉistinoj, sed onidire ankaŭ diabloj kaj sorĉistinoj. En 1979 tie oni organizis unuan tendaron de mastroj ĉarpentistoj kaj forĝistoj. Artistoj el la tuta Litovio kreis 25 skulptaĵojn. Nun preskaŭ ĉiujare oni kunvenas en tiu loko kaj kreas novajn skulptaĵojn. Fine de la jaro 2000 oni aldonis la kuronan duoninsulon kiel objekton de kultura valoro al la Listo de Mondaj Kulturheredaĵoj de Unesko. LAST
korespondanto de MONATO en Litovio
Laimius Stražnickas estas litova ĵurnalisto jam dum 35 jaroj. Li esperantistiĝis en 1974 kaj estas kunlaboranto de MONATO ekde 1991. La aŭtoro de tiu ĉi teksto voĉlegas sian kontribuon
|