Moderna vivoMUŜOJUnikaj fotojPor multaj homoj muŝoj estas malgrandaj kaj malagrablaj insektoj, kiuj molestas homojn kaj bestojn tra la tuta mondo. Krome, ili transdonas diversajn infektajn malsanojn, portatajn surface de siaj korpoj aŭ en siaj fekaĵoj. Pro ĉi tiuj kialoj oni diras, ke muŝoj estas malutilaj kaj damaĝaj insektoj, kiuj devas esti mortigitaj kaj detruitaj. La slovaka doktoro Gabriel Gabriš [gabriŝ], diplomita biologo, amatora fotisto, mediaktivisto kaj naturgardisto, jam longtempe fotas faŭnon kaj flaŭron en la nacia parko Slovenský raj (Slovaka paradizo) en la nord-orienta parto de la slovaka ercmontaro, kiu estas konsiderata kiel unu el la plej belaj naturaj anguloj de Slovakio. Antaŭ nelonge li sukcesis foti, kiel la unua, du rarajn muŝojn, pri kiuj zoologoj ne sciis, ke ili vivas ankaŭ en Slovakio. La foto de rabmuŝo (Chiastochaeta lophota) estas speciala kaj originala pro tio, ke ĝis nun neniu en la mondo fotis ĝin, kaj en la faka literaturo estas menciita nur plumdesegnaĵo de ĝia korpo. La dua unikaĵo estas la foto de Xyphosia laticauda. Ĉi tiu muŝo vivas sur cejano (Centaurea montana) kaj ĝis nun estis registrita nur en Francio. Ankaŭ ĉi tiu muŝspecio ne estis fotita en sovaĝa naturo, sed nur priskribita en la faka literaturo kiel sekcita insekto. La muŝojn ekzakte determinis kaj klasis la slovaka doktoro Vladimír Straka, longjara faka laboristo de Muzeo Andrej Kmet en la urbo Martin. Plurflanka utilecoMuŝoj estas ne nur flug-ĉampionoj: ili povas ankaŭ ŝvebi, alteriĝi vertikale, flugi antaŭen kaj malantaŭen, kaj iuj specioj povas eĉ utili al homoj. La larvoj de iuj muŝoj estas uzataj en medicino por purigi malfacile resanigeblajn vundojn, ĉar ili ja manĝegas putrantan homan karnon. Muŝoj estas uzataj ankaŭ en kriminalaj esploroj, ĉar okaze de apero de mortinto, fakuloj povas determini la proksimuman mortodaton surbaze de muŝoj kaj larvoj troviĝantaj sur la korpo. Iuj specioj de muŝoj formanĝegas afidajn raŭpojn, kiuj endanĝerigas diversajn plantojn kaj arbojn. Muŝoj helpas ankaŭ forigi bestkadavrojn kaj aliajn biologiajn rubojn tiel, ke preskaŭ nenio restas. Aliflanke, muŝoj estas bona nutraĵo por iuj birdoj. Laŭ zoologoj kaj precipe dipterologoj muŝoj estas interesaj kaj ne-bone konataj insektoj, kiuj povas esti utilaj ankaŭ por homoj. Pli ol cent mil specioj vivas libere en la naturo. Ne mirinde do, ke la vivo de iuj estas ankoraŭ ne-sufiĉe dokumentita kaj priskribita en la faka literaturo. Mankas precipe iliaj fotoj kaj pli detalaj informoj pri ilia vivo en la naturo. Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Lia tuta profesia vivo estas ligita kun diplomatio. Li laboris en diversaj altrangaj postenoj en la ministrejo pri eksterlandaj aferoj kaj eksterlande.
|