MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

EPILEPSIO

Purpura Dalaso

En novembro 2020 la estraro de la teksasa urbo memorigis al siaj loĝantoj, ke en tempo de kovimo ekzistas homoj, kiuj suferas aliajn malsanojn. Pro tio la urbocentro estis purpure lumigata. Tiel la loĝantoj de Dalaso memoris pri la nacia monato de konscio pri epilepsio, kaj ili subtenis kuracistojn, esploristojn kaj sciencistojn, kiuj helpas lukti kontraŭ tiu malsano.

En la lando 3,4 milionoj da homoj suferas epilepsion, kaj entute en la mondo la malsanuloj nombras ĉ. 65 milionojn. Ĝi estas la kvara neŭrona malsano en la mondo laŭ sia ofteco. Homoj kun tiu malsano estas pli multaj ol vivantoj kun aŭtismo, parkinsona malsano, platsklerozo kaj cerba paralizo, ĉio kune. Oni konsideras ĝin samgrada kiel diabeto de la unua tipo.

Epilepsion karakterizas subitaj elektraj malŝargoj en cerbaj ĉeloj. La ofteco kaj forteco de tiuj eventoj povas varii, kaj ilia naturo ne klaras je 100 elcentoj. Bedaŭrinde, ankoraŭ multas homoj, kiuj timas tiun malsanon kaj ne scias, kiel konduti, se apudulo havas problemon. Rezulte, triono de la malsanuloj daŭre vivantaj kun konvulsioj estas ne-regule kontrolataj.

Medicinaj atingoj

Lasttempe en la moderna medicino okazas revoluciaj esploroj kaj venkoj, ne nur en virusologio. Antaŭ nelonge en la pediatria centro Cook Children's en Fort Worth (apud Dalaso) sukcese finiĝis klinikaj esploroj pri fenfluramine, drogo, kiun Federacia Administracio pri Nutraĵoj kaj Drogoj akceptis por kuracado de diversaj formoj de infan-epilepsio. Tiu drogo helpis multajn infanojn liberiĝi de la malsano dum almenaŭ tri jaroj.

La monato de konscio pri epilepsio celis instrui 2020 homojn pri priepilepsia unua helpo kaj doni atestilojn al ili. Senpagaj virtualaj renkontiĝoj okazis dum la tuta monato.

mksv
Alexander MIKISHEV
korespondanto de MONATO en Usono

Alexander Mikishev estas lektoro, instruas kaj esploras en Hjustono, Teksaso. Esperanton li eklernis en 1979.


La aŭtoro de tiu ĉi teksto voĉlegas sian kontribuon

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 02, p. 15.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alexander Mikishev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-02-17