TurismoJAPANIOTokio: miksaĵo el tradicio kaj modernecoLa kronvirusa pandemio furiozas tutmonde. Industrioj malprosperas, el kiuj turismo probable plej multe suferas. En Japanio ekde aprilo 2020 la nombro de eksterlandaj vizitantoj malpliiĝis je 99,9 %. Antaŭe la nombro de turistoj en la lando rapide kreskis. La japana registaro antaŭvidis, ke la nombro de eksterlandaj gastoj superos 40 milionojn dum la jaro 2020. Tiu celo evidentiĝis nerealigebla. Multaj fakuloj opinias, ke necesos almenaŭ tri jaroj, por ke la turisma industrio atingu la nivelon de la antaŭkovima tempo. Ni faru vojaĝon al la kultura centro de Tokio, kiun vi povos viziti post la pandemio. Preskaŭ ĉiuj eksterlandaj turistoj komencas sian vojaĝon per kuglotrajno Ŝinkansen de Tokio al Kioto kaj Osaka, aŭ inverse. Tokio, la ĉefurbo de Japanio, estas centro de politiko, komerco kaj kulturo, miksaĵo el tradicio kaj moderneco, bonordo kaj kaoso. Aktuale la loĝantaro de la gubernio Tokio nombras 13 951 000. Komence de la 19a jarcento la loĝantaro de Edo (antaŭa nomo de Tokio) estis pli ol miliono. StacidomoEkirpunkto de nia vojaĝo estas la stacidomo de Tokio, kies trietaĝa brika konstruaĵo estis kreita en 1914. Nun ĝi estas ŝtata historia trezoro. En la stacidomo estas butikoj, restoracioj, trinkejoj, hotelo kaj eĉ artgalerio. La stacidomo kunligas 12 fervojliniojn, inkluzive de du kun kuglotrajnoj Ŝinkansen, kaj subteran fervojon. Ĉiutage alvenas kaj foriras proksimume 3000 trajnoj kaj 460 000 pasaĝeroj. Se oni eliras el la stacidomo orienten kaj piediras dekkelkajn minutojn, oni atingas la plej luksan komercan kvartalon Ginza, kie eblas promenadi kaj aĉetadi. Se oni eliras okcidenten direkte al la palaco, tie estas granda strato, pasanta de nordo al sudo. Ambaŭflanke de ĝi staras multaj imponaj konstruaĵoj de grandaj industriaj grupoj, kiel Mitsubishi kaj Hitachi – la koro de japanaj industrio kaj komerco. Imperiestra palacoNi iru okcidenten. Post 15 minutoj piede ni atingas la malnovan kastelon Edo. Ĝi estis la sidejo de ŝogunoj Tokugawa de 1603 ĝis 1868. Poste la imperiestroj transloĝiĝis al Kioto kaj tie regis. La palaco, kiu ampleksas 2 300 000 m2, okupas la centron de Tokio. Sur la areo, krom privata loĝejo de la imperiestro, estas arbaro, kampo kaj rizejo. Sur ĉi-lasta la imperiestro prikligis rizon. Estas konstruaĵo, en kiu la imperiestra edzino kultivigis silkraŭpojn. Kvankam la tereno estas ĉirkaŭita de duoblaj fosaĵoj kaj disigita de komercaj kaj industriaj kvartaloj, sur ĝi abundas faŭno (ĉ. 3600 specioj) kaj flaŭro (1366 specioj). Proksimume duono de la palaca areo estas malfermita al la publiko. Bedaŭrinde grandaj partoj de la kastelo estas perditaj, tamen oni povas vidi kelkajn restaĵojn: pordegojn, gvatoturojn kaj gardejon. Kvankam malgrandaj kaj izolitaj, la gvatoturoj kun blankaj muroj sur la ŝtonbaraĵoj kaj fosaĵoj estas simplaj, sed fajne belaj. En 1992 oni konstruis novan muzeon, en kiu oni povas rigardi pentraĵojn, kaligrafiaĵojn kaj aliajn artaĵojn, kiujn la imperiestra familio heredis kaj konservis. La kvartalo KandaKilometron norde de la palaco situas Kanda, kvartalo de studentoj kaj librovendejoj. Tie troviĝas ĉ. 130 librobrokantejoj kaj 30 vendejoj de novaj libroj. En la 1880aj jaroj en Kanda oni fondis kelkajn akademiojn kaj kolegiojn, apud kiuj oni malfermis librovendejojn. Plejparto de la kvartalo ne suferis la grandan aeratakon en marto 1945, sekve de kiu pereis pli ol 100 000 tokianoj. Post la dua mondmilito prosperis la librobrokantejoj. Multaj el ili havas fakojn: literaturo, filozofio, teatro, arto, sociaj sciencoj, naturaj sciencoj, orientaj klasikaĵoj, okcidentaj literaturoj ktp. Estas ankaŭ librovendejeto, en kiu speciale aĉeteblas libroj pri katoj. Estas vera plezuro por libroŝatantoj kaj legantoj aĉetadi librojn en Kanda. Tamen lastatempe, ĉar oni ne emas legi precipe paperajn librojn, suferas eldonejoj kaj librovendejoj. Krome hodiaŭ multaj homoj ne plu vizitas librejojn, sed rete mendas librojn. Sekve de tio oni fermis multajn librovendejojn tutlande. Dum la kronvirusa pandemio la tokia registaro, deklarante krizan staton, petis (ne devige) brokantistojn portempe fermi siajn librovendejojn (tio ne koncernis la vendejojn de novaj libroj kaj gazetoj). La fermo estis nova bato por la brokantistoj en Kanda. La kvartalo lastatempe famiĝis pro kareaĵ-restoracioj. Onidire nun estas pli ol 400 manĝejoj de kareaĵo. Origine kareo devenas de Barato, sed delonge ĝi estas nacia kuiraĵo de japanoj, precipe populara inter gejunuloj. Kanda verŝajne povus fariĝi kvartalo de kareaĵo anstataŭ de malnovaj libroj. La parko UenoJe 2,5 km nord-oriente de la kvartalo Kanda troviĝas la parko Ueno. Oni povas nomi ĝin lulilo de moderna kulturo en Tokio. En la Edo-epoko tie estis granda budhista templo Kan'ei-ĵi. Dum la enlanda milito inter nova registaro kaj ŝoguno en 1868 Ueno fariĝis batalejo. Post la milito la registaro igis ĝin publika parko, en kiu oni sinsekve konstruis nacian muzeon, zoologian ĝardenon, koncertejon, sciencan muzeon kaj muzeon de okcidenta arto, kaj metropolan muzeon. Tie troviĝas malnovaj jaŝiroj de budhismo kaj ŝintoismo. Sur la pordo de Kan'ei-ĵi ankoraŭ estas kuglospuroj de la milito en 1868. En la parko troviĝas multaj sakuro-arboj, kiuj bele floras kaj allogas multajn homojn. Tie la plejmulto de promenantaj gejunuloj en kimono ne estas japanoj, sed eksterlandanoj. Nepre vizitinda estas konstanta ekspozicio de la nacia muzeo, en kiu oni povas sekvi la historian evoluon de japana arto kaj ĝui artaĵojn. La japana popolo, malgraŭ granda influo de Ĉinio, disvolvis sian propran kaj unikan estetikan senton en diversaj kampoj. Ekzemple, japanoj ellaboris belajn glavojn, kaskojn kaj kirasojn el krudaj armiloj. Oni ŝanĝis banalan, ĉiutagan tetrinkadon en estetikan ceremonion. Petolskribaĵoj transformiĝis en bildrulaĵojn kaj evoluis al modernaj animeoj. Simpla kunmeto de floroj aliiĝis en arton de floraranĝado. Japanaj pentristoj en la Edo-epoko eĉ kreis erotikan bildon de seksumado kiel ĝenron de ukijoj (plurkoloraj desegnaĵoj). ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio
Isikawa Takasi estas pensiulo, naskita en 1942, kiu laboris por sveda kaj japana kompanioj ĉefe en la fakoj justico kaj revizorado.
|