El mia foteloMemoraĵoj el fora pasintecoDum la jaroj post la unua mondmilito, multaj junaj viroj elmigris al Sud-Ameriko, serĉante aventuron. Inter ili estis mia patro, skoto el la industria urbego Glasgovo. Tie li edziĝis, en Bolivio, kun mia patrino, kiu ankaŭ devenis de Skotlando, kaj tie mi naskiĝis en 1929. Pro la fakto, ke mia patrino malsaniĝis en Bolivio, kaj ĉar mia patro jam parolis la hispanan, nia familio (kiu nun inkludis etan fratinon mian), translokiĝis al Galegujo en nord-okcidenta Hispanio. Tie mia patro instruis la anglan lingvon en la urbo Orense (Ourense en la galega lingvo). Forlasi HispanionMiaj gepatroj loĝis tre kontentaj en Orense, kie mia patro amikiĝis kun la galegaj najbaroj, kaj precipe kun hispana familio el Filipinoj, lando, kiu ĝis la 19a jarcento estis kolonio de Hispanio. Tiu kontentiga vivo estis subite interrompita en 1936, kiam eksplodis la kruela enlanda milito sub Francisco Franco. Mia patro tuj decidis, ke ni devas forlasi Hispanion. Do ni vojaĝis nokte per fervojo al Oporto (Porto) en Portugalio, kaj tie ni restis ĝis konstatiĝis la minaco de eĉ pli timiga milito, ne nur enlanda, sed monda. En tiuj jaroj antaŭ la dua mondmilito nia vivo ŝajnis idilia. Portugalion ni trovis ĉarme malmoderna kaj pitoreska, precipe en la kvartalo, kie ni loĝis. La grandaj modernigoj, kiuj hodiaŭ tie troviĝas (altaj malbelaj turkonstruaĵoj, amasa urbigado, intensa trafiko ktp), ankoraŭ ne okazis. Sur la stratoj en la urboj oni ĉiutage vidis ĉarojn tiratajn de bovoj, kaj nudpiedajn kamparanojn. Sur la belega rivero Douro tradiciaj velboatoj portis grandajn barelojn de nova vino al la vinkeloj en Vila Nova de Gaia. Sed baldaŭ nia trankvilo estis interrompita de la timo, ke nova milito ŝajnas neevitebla. Refoje miaj gepatroj decidis translokiĝi. Ni vojaĝis ŝipe al Glasgovo, la naskiĝloko de mia patro, kaj mallonge poste estis deklarita milito kontraŭ Hitlero. Mi memoras, ke iun dimanĉon en septembro 1939, aŭskultante la radion, ni aŭdis la anoncon pri la deklaro. Estus enuige kaj malagrable multon rakonti pri la milito. Nia domo suferis bombadon. Kelkaj najbaroj estis mortigitaj, sed ni ne estis vunditaj. Dum la aeratakoj, la britaj insuloj estis defendataj de kuraĝaj flugsoldatoj naciaj kaj aliancaj, el kiuj multaj estis poloj apartenantaj al la Libera Pola Armeo. Apud nia domo estis loĝejo de polaj oficiroj, kaj, kvankam ni estis nur junaj lernejanoj, ili ofte haltis sur la strato por konversacii kun ni. Tio igis nin senti nin plenkreskuloj. Reen al PortugalioMia patro devis labori dumtage en fabriko de militaj ekipaĵoj (periskopoj kaj telemetroj) kaj nokte, kiel helppolicisto dum la bombatakoj. Lia salajro estis malalta, sed miaj gepatroj havis iom da ŝparmono, kiu sufiĉis por decidigi ilin post la fino de la milito forlasi la grizajn postmilitajn kondiĉojn kaj reiri al Portugalio. Tion ni fakte faris. En Portugalio mi studis la lingvon kaj literaturon portugalajn, kaj poste trovis postenojn en diversaj entreprenoj, unue en la portovina industrio, kaj laste kiel sekretario de la direktoro de minejo en la montara regiono Beira Baixa, nemalproksime de la hispana landlimo. Minejoj estas ĉiam malbelaj, sed la tuta ĉirkaŭa regiono ekster la minejaj instalaĵoj estas ege bela. Tie dum la somero oni ĝuas splendan sunan veteron, kaj mi povis promeni sur la montoj. Dum vintro estis tre malvarme, sed ne malagrable, kun profunda neĝo kaj glacio sur la riveroj – vere rava pejzaĝo. Dumnokte la ĉielo estis kiel nigra veluro aspergita per milionoj da steloj. Kanado, Germanio, Anglio, Argentino ...Tamen, vivante en tiu izolita regiono, mi ne plu povis longe toleri la solecon. Do mi forlasis Portugalion kaj vojaĝis al Kanado per la vatikana kargoŝipo Capo Miseno, sur kies pobo flirtis la blanka kaj flava flago kun la ŝlosiloj de Sankta Petro. Mi ne longe restis en Kanado (Montrealo), ĉar mi ne sukcesis trovi postenon. Pro tio mi revenis al Eŭropo kaj laboris en Germanio kiel instruisto. De tie mi translokiĝis al Anglio, kie mi renkontis Mojan, la virinon, kiu iĝis mia edzino. Ŝi volis loĝi en Skotlando, kie ŝi vivis kiel eta infano dum la milito. Ŝi ricevis la postenon de ĉefinstruistino en bazlernejo sur eta insulo de la Ŝetlanda Insularo. Post kelkaj jaroj sur la insuleto, mi decidis plistudi en universitato sur la skota ĉeftero. Mi baze diplomitiĝis, kaj ni refoje translokiĝis, sed ĉi-foje al Bonaero, Argentino. En Bonaero mi esploris la historion de la skotaj koloniantoj en Argentino kaj Urugvajo dum la dek-naŭa jarcento. Post mia magistra diplomitiĝo ni revenis al Skotlando, kie ni pasigis kelkajn jarojn sur alia kaj pli granda insulo. Mi rememoras la iom sovaĝan belecon de norda kaj okcidenta Skotlando. De la marbordo videblas magia perspektivo de insulo post insulo, etendiĝanta ĝis la fora nebula horizonto. Tiam ni jam havis tri filojn. Hodiaŭ, la du plej maljunaj estas edziĝintaj kaj havas siajn proprajn familiojn, unu en Bavario; alia en Skotlando. Mia edzino kaj mi finfine trovis konstantan hejmon en Irlando, kie ni nun loĝas. Dum nia sufiĉe longa vivo, ni do havis okazon loĝi en diversaj partoj de la mondo, kaj viziti multajn landojn. Mi konservas aparte dolĉajn memoraĵojn pri kelkaj el ili, precipe: la montara provinco Beira Baixa en Portugalio; la preskaŭ alpa urbeto Bariloche en la suda regiono de Andoj; la skota Altejo, de kie devenis miaj prapatroj; malgranda urbo, Cathair na Mart (angle: Westport) en Irlando; ĉarma urbeto Soria, laŭ reputacio unu el la plej malvarmaj kaj plej alte situantaj lokoj en Hispanio, kie loĝis, instruis, kaj trovis inspiron unu el la plej elstaraj hispanaj poetoj de la 20a jarcento, Antonio Machado; kaj finfine, mi rememoras bonvenigan Akurejri, la sorĉan plej nordan urbon en Islando. Sed kiom nekredeble ŝanĝiĝis la mondo dum mia vivo! Kiam mi estis knabo, ne ekzistis televido, personaj komputiloj, Interreto, poŝtelefonoj, dizel-trajnoj (nur vaporaj en nia regiono), jetaviadiloj, supervendejoj, radaro, lasero, spacveturiloj kaj cento kaj cento da inventaĵoj, kiuj nun ŝajnas preskaŭ banalaĵoj. Al mi ŝajnas, ke mense mi ankoraŭ vivas en la dudeka jarcento, ne en la dudek-unua! Garbhan MAC AOIDH
Garbhan Mac Aoidh estas plurlingva tradukisto kaj verkisto, kiu kontribuas al MONATO ekde 1988.
|