LeterojFonetikaj elementoj en la skriboPri la informplena artikolo Interesaj paralelismoj inter alfabetoj (MONATO 2020/08-09, p. 28-29) la jenon: Ankaŭ en la egiptaj hieroglifa kaj hieratika skribsistemoj estis fonetikaj elementoj. La rozeta ŝtono ja tute ebligis al Champollion deĉifri la glifaron laŭ la du nomoj Kleopatra kaj Ptolemeo. La fenica sistemo simpligis ĝin uzante unusolan signon por pluraj silaboj kiel „ba”, „bu”, „bi” ekzemple. Par – „domo” en la egipta – fariĝis „b”, ĉar „domo” estas la signifo de bet en semidaj lingvoj. Iom konfuze aspektas, ke „E”, la greka epsilon, evoluis el la fenica He, do „h”, dum eta – H, η – estiĝis el tute alia signo, nome ĥet, kiu staras por la konsonanto „h” en la latina kaj la okcident-greka. Alia semida sistemo estas la etiopa por la amhara kaj la eritrea. Ĝi tamen devenas de la sabea, la sud-araba, sed la alfabeta ordo de ĝi estas tute alia. Tian devenon havas ankaŭ la tifanag-skribo de la tuaregoj. Surprize, la mongola galik baziĝas sur aramea skribsistemo! Ĝi plene prezentas vokalojn. La taja kaj la laosa estas plene hind-devenaj. La japanaj kana-sistemoj havas signaran ordon laŭ hinda modelo. Frieder WEIGOLD
Germanio
|