MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

RETUMADO

Ĉu vi suferas pro Zoom-laceco?

Diversaj retkunveniloj ebligas al ni parole kaj vide interagi eĉ dum trudizoliĝoj kaŭzataj de la nuna sankrizo. Sed ili ne estas senriskaj kaj ne tute anstataŭas homajn kontaktojn.

Ekde la komenco de la nuna sankrizo, multaj homoj spertis diversajn teknikajn rimedojn por fora komunikado. Multaj iloj disponeblas: Skype, WhatsApp, Facetime, Webex, Microsoft Teams, Google Meet, Zoom kaj aliaj. Tiuj iloj ebligas al ni vidi kaj aŭskulti unu la alian kaj dum konversacioj inter du homoj kaj dum grandaj kunvenoj kun centoj da partoprenantoj. Kvankam tiuj iloj estis unue disvolvataj por entreprena medio, ili estas nun uzataj de vasta publiko por multaj diversaj celoj: babili kun geavoj, fari kursojn, sendi bondezirojn okaze de nova jaro, interagi kun konatoj, sekvi prelegojn, aperitivi kun amikoj kaj eĉ amindumi!

Multaj inter ni plibonigis sian teknikan nivelon kaj rapide alkutimiĝis al tiuj iloj. Tamen la retkunveniloj ne anstataŭas la fizikan renkontiĝon. Ili eĉ altrudas riskojn al nia sano. Esploristoj nomas tiun malsanon „Zoom-laceco”, difinita kiel „laceco, maltrankvilo, angoro aŭ elĉerpiĝo ligata al trouzado de virtualaj platformoj de komunikado”, laŭ Carolyn Reinach Wolf, usona psikologino.

La interŝanĝoj per retkunveniloj estas ofte ĝenataj de diversaj teknikaj malfacilaĵoj: multaj homoj ne jam kapablas zorgi pri siaj mikrofono kaj kamerao. Aliaj teknikaj problemoj venas de retaliro, aŭ de la iloj mem: kelkfoje oni renkontas malfacilaĵojn por konekti sian komputilon al la servilo, aŭ oni estas abrupte malkonektita.

Vortoj ne gravas

Esploroj de profesoro Albert Mehrabian evidentigis, ke dum normala konversacio 55 % de la interago venas de korpaj kaj vizaĝaj esprimoj, 38 % de la voĉaj tono kaj sono kaj nur 7 % de la signifo de la prononcataj vortoj. Kiam oni uzas ilojn por retkunvenoj, oni ne povas observi la korpan esprimon de niaj kunparolantoj. Ankaŭ, per kamerao kaj aliflanke de komputilaj sistemoj, ni ne kapablas rigardi niajn kunparolantojn rekte en la okulojn: aŭ ni rigardas la homon sur ekrano, aŭ ni rigardas nian kameraon kaj maltrafas la efikon de tio, kion ni diras al kunparolanto.

En normalaj konversacioj, oni kutimas legi la reagojn de niaj kunparolantoj per ties vizaĝo: ni senpene vidas kiam ili konsentas, malkonsentas aŭ volas reagi. Per tiuj vidsistemoj ni ne povas kapti la mienon de niaj alparolantoj: ofte la vizaĝo ne estas bone lumigata, aŭ la kamerao estas ne-sufiĉe bona, aŭ simple oni partoprenas en granda kunveno kaj vidas nur vizaĝojn aspektantajn same kiel malgrandaj poŝtmarkoj sur nia ekrano. Ni povas esti distrataj ankaŭ de diversaj dekoracioj videblaj ĉe ĉiu partoprenanto. Ne ĉiu havas la ŝancon instali hejmoficejon, aliaj devas komuniki meze de la vivoĉambro. Cetere, homoj povas senti sian intimecon invadita, kiam iliaj kolegoj rigardas ĉe ili per retkunveniloj.

Ankaŭ la sono estas malpli bona ol dum normala konversacio: la voĉo povas esti malrapidigita du sekundojn inter parolanto kaj aŭskultanto; oni ofte parolas plurope samtempe, aŭ estas silentoj, kaj la konversacio estas pli abrupta ol kiam oni rekte parolas al homoj.

Krome, per la plej granda parto de tiuj sistemoj, oni vidas sin mem dum la konversacio, kio estas kroma fonto de malkoncentriĝo, ĉar ni ne povas malatenti nian propran aspekton.

Nia cerbo malkoheras

Dum retkunvenoj, eĉ se niaj mensoj estas kunaj danke al la teknikaj rimedoj, niaj korpoj vere sentas, ke ni estas for unu de la alia. Nia cerbo ricevas malakordajn informojn, do ne kapablas bone reagi, ni iĝas lacaj kaj neniam povas malstreĉiĝi dum la konversacio. Dum la normala vivo, ni alkutimiĝis al restado en diversaj lokoj kaj kun diversaj homoj por laboro, familio kaj distraĵoj. Kiam ĉiuj interagoj trairas retkomunikilojn kaj la saman komputilon, tabulkomputilon aŭ poŝtelefonon, nia cerbo ne estas trankviligata de tiu miksaĵo.

Homoj kutimas interrenkontiĝi jam de pluraj centmiloj da jaroj, sed retkunvenoj iĝis ĝeneralaj nur de kelkaj monatoj. Verŝajne nia cerbo bezonas iom da tempo por alkutimiĝi al la nova situacio. Aliflanke, ni povas esperi, ke la sankrizo ne daŭros tro longe, kaj ke ni baldaŭ revenos al pli fizikaj homaj interagoj.

tspa
Thierry SPANJAARD
korespondanto de MONATO en Francio

Thierry Spanjaard loĝas en Marsejlo, Francio, kaj laboras kiel konsilisto pri komunikado kaj merkatiko.


Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 04, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Thierry Spanjaard el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-03-06