MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

ĈINIO

Hejmeniri per lifto

„Finfine mi povas reveni hejmen per lifto”, diris 70-jara virino kun ĝojoplena mieno, loĝanta en apartamento en la kvina etaĝo.

En decembro 2020 solenaĵo pri instalado de liftoj okazis en la kvartalo Zhongshan de la urbo Jiaxing (provinco Zhejiang). Partoprenis ne nur reprezentantoj de la kvartalanaro, sed ankaŭ rilataj estroj de la loka registaro, kaj kompreneble ankaŭ respondeculo de la liftokompanio.

Malnovaj problemoj

Nuntempe en ĉinaj urboj facile videblas multaj altaj loĝdomoj, ĉar antaŭ ĉirkaŭ 15 jaroj Ĉinio konstruis multajn domojn por plibonigi la vivkondiĉojn de urbanoj. Plej multaj loĝdomoj estas 6-etaĝaj, kaj ne instaliĝis liftoj en ili. Nun tiuj domoj apartenas al la tiel nomataj malnovaj kvartaloj, kaj en ili loĝas multaj maljunuloj, kiuj havas problemon por atingi sian hejmon situantan super kelkdek ŝtupoj.

Novaj projektoj

Pri tiu problemo la ĉina registaro konscias, kaj ĝi ellaboris politikon favoran ĝuste al tiaj homoj. Estas tiel, ke la lokaj registaroj povas disponigi propran monon por instalado de liftoj en la malnovaj kvartaloj, kaj en 2019 la registaro de la urbo Jiaxing faris projekton por instalado.

La ĉefa detalo estas, ke la bezonata monsumo estas dividita: duonon disponigas la loka registaro kaj la alian duonon la uzantoj de la liftoj. Tiu projekto estas facile akceptebla de la loĝantoj, kaj ankaŭ realigebla.

xuji
XU Jinming
korespondanto de MONATO en Ĉinio

Xu Jinming estas emerita policisto, diplomito en armea universitato. Li laboris kiel tradukisto ĉe El Popola Ĉinio.


La aŭtoro de tiu ĉi teksto voĉlegas sian kontribuon

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 05, p. 11.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xu Jinming el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-04-15