MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

ĈINIO

Kamparanoj en urboj

Ĉinio havas socialisman politikan sistemon kaj liberan merkatan sistemon (iom similan al la kapitalisma), kaj antaŭ pli ol kvardek jaroj pli ol naŭdek elcentoj el la ĉinoj estis kamparanoj. Ili laboris en kamparo de sunleviĝo ĝis sunsubiro, kun vizaĝo al la tero kaj dorso al la ĉielo, kaj ili vivis malriĉan vivon en sia vilaĝo. Tamen, post aplikado de la politiko „Reformado kaj Pordomalfermo”, kelkaj milionoj da kamparanoj siatempe junaj forlasis sian hejmon (kiu situis precipe en relative malriĉaj regionoj) kaj komencis labori en urboj por ricevi pli multe da mono.

Per tiu mono ili konstruas novajn loĝdomojn en siaj vilaĝoj. Kiam ili perdas laborkapablon, ili deve reiras hejmen por pasigi sian maljunan vivon. Ili sendas siajn infanojn al pli bonaj lernejoj por ricevi pli bonan instruadon, kaj pro tio multaj el ili ne plu havas multe da mono.

Ĉu kamparano aŭ urbano?

Nuntempe tiuj homoj (kies nombro estas kelkdek milionoj) estas multaj en la urboj (ĉu grandaj, ĉu malgrandaj). Ili laboras tie, sed ne havas propran loĝdomon. Ili loĝas en luataj loĝejoj, kaj nur dum la Printempa Festo (la plej grava tradicia festo en Ĉinio) ili revenas al la propra vilaĝa domo por festi kun siaj familianoj.

Ili estas nek urbanoj nek kamparanoj, kaj ili ricevas la specialan nomon „kampara laboranto”.

xuji
XU Jinming
korespondanto de MONATO en Ĉinio

Xu Jinming estas emerita policisto, diplomito en armea universitato. Li laboris kiel tradukisto ĉe El Popola Ĉinio.


Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 08/09, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xu Jinming el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-06