HobioBUŜTUKOJGuinness-rekordulinoDe pli ol 23 jaroj la slovakino Antónia Kozáková (46-jaraĝa), konata ankaŭ kiel „buŝtuka Tonka”, kolektas paperajn buŝtukojn. Nun ŝi havas pli ol 118 000 pecojn kaj estas monda rekordulino. La kolektantino loĝas en la pitoreska vilaĝeto Ruska ĉe la slovaka-ukraina limo je ĉirkaŭ 500 km oriente de la ĉefurbo Bratislavo. La buŝtukojn ŝi konservas en bela kaj komforta familia domo, en kiu estas „buŝtuka ĉambro”. Laŭ ŝi, paperaj buŝtukoj havas fortan ĉarmon kaj potencon. Ili povas unuigi homojn tra la tuta mondo. Danke al la buŝtukoj ŝi ekkonis multajn famajn homojn. Ekzemple, la slovaka eksprezidento Andrej Kiska kaj la aktuala hungara prezidento János Áder subskribis buŝtukojn el ŝia kolekto. Kozáková organizis kvin regionajn buŝtukajn ekspoziciojn en Slovakio. Ŝi havas ok slovakajn atestilojn kaj en 2011 gajnis la titolon „Rekordulino de la jaro” en Slovakio. La kolektantino ricevis tri atestilojn de la Guinness-libro de mondaj rekordoj: la unuan en 2006 pri kolektitaj 21 000 buŝtukoj, la duan en 2007 pri 30 000 kaj la trian en 2012 pri 50 000. La nombro de buŝtukoj en ŝia kolekto ŝanĝiĝas preskaŭ ĉiusemajne. Ne nur amikoj el Slovakio, sed ankaŭ homoj el Hungario, Francio, Norvegio kaj aliaj landoj helpas ŝin en la kolektado. Pliaj sciindaĵojMultaj siaspecaj kaj ekskluzivaj buŝtukoj troveblas en la kolekto de Kozáková. La plej malgranda buŝtuko longas 8 cm, kaj la plej granda longas ĝis 12 m. La plej malnovaj buŝtukoj devenas de la periodo 1940-1960. Buŝtukoj havas diversajn motivojn. Ne estas mirige, ke en ŝia unika kolekto troviĝas buŝtukoj kun portretoj de la imperiestrino Elizabeto de Aŭstrio-Hungario (Sisi), de la usona kantisto kaj reĝo de rokenrolo Elvis Presley, de la brita rokgrupo The Beatles kaj de la usona aktorino kaj filmstelulino Marilyn Monroe. Aliaj buŝtukoj bildigas gitaron, aŭton, trajnon. Iuj buŝtukoj similas al monbiletoj aŭ havas vidaĵojn de Berlino, Budapeŝto, Parizo, Afriko. Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
|