MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

INTERNACIA REKONO

De enmigrinto al stelulino

En januaro 2021 la taja restoracio Boo Raan en la flandra marurbo Knokke-Heist ricevis sian unuan Michelin-stelon pro kuirarto. En si mem tio apenaŭ estas novaĵo. Miloj da restoracioj tutmonde ricevas Michelin-stelojn. Tamen tiu ĉi okazo estis aparta.

Fine de la pasinta jarcento Dokkoon Kapueak loĝis kun siaj avino, frato kaj kuzo en la ĝangalo de norda Tajlando. Siajn gepatrojn, kiuj laboris en la ĉefurbo Bankoko, ŝi vidis nur unu fojon jare. Kiel kutime en Tajlando, la knabino devis zorgi pri la familianoj kaj kuiri por ili. Moran, la avino de Dokkoon, instruis al ŝi kiel trovi fruktojn kaj manĝeblajn legomojn en la naturo. La avino estis severa, kaj postulis bonajn manĝojn por si kaj por la aliaj.

Plej bona restoracio

Kiam ŝi estis 18-jara, Dokkoon ekrevis pri pli facila vivo, kaj ŝi kontaktis siajn geonklojn, kiuj jam antaŭ multaj jaroj elmigris al Eŭropo. Ili pagis la vojaĝkostojn kaj venigis ŝin. Alveninte en Belgio, Dokkoon eklaboris en taja masaĝejo. Unu el ŝiaj klientoj tie estis Patrick, kun kiu ŝi apenaŭ parolis. Sed iun tagon li demandis, ĉu ŝi povas rekomendi tajan restoracion. Ŝi respondis, ke ŝi estas malriĉa, kaj neniam iras al restoracio, kaj humure aldonis „kaj krome, mi kuiras pli bone ol tiuj en restoracioj!”.

Patrick insistis: „Do vi kuiru por miaj gastoj kaj mi pagos vin.” Tiu kuirvespero ne estis la lasta. Intertempe Patrick malfermis restoracion en kiu Dokkoon estas la ĉefkuiristo. Kaj ŝiajn kapablojn ekkonis la juĝistoj de Michelin, kiuj atribuis al ŝi unu stelon kaj nomas la restoracion „la plej bona taja restoracio en Benelukso”.

pape
Paŭl PEERAERTS
korespondanto de MONATO en Belgio

Paŭl Peeraerts dum dek jaroj laboris kiel entreprena ĵurnalisto en la firmao Agfa-Gevaert kaj poste dediĉis sin ĉefe al MONATO, unue kiel ĝia redakcia sekretario, kaj poste ankaŭ kiel redaktoro.


La aŭtoro de tiu ĉi teksto voĉlegas sian kontribuon

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 03, p. 9.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-02-17