MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

KOSOVO

Grandaj ŝanĝoj en malgranda lando

Grandaj ŝanĝoj trafis etan Kosovon dum la pandemia jaro 2020. Ĝi havis kvar sinsekvajn ĉefministrojn. Plie, la prezidenton, la parlamentestron kaj kelkajn deputitojn arestigis Speciala Prokuroro por Kosovo en Hago.

Temas pri jenaj ĉefministroj: Isa Mustafa el LDK (Demokratia Ligo de Kosovo, la plej malnova partio, kiun fondis Ibrahim Rugova en 1989), Ramush Haradinaj el AAK (Alianco por la Estonteco de Kosovo), Albin Kurti el VV (Memdecida Partio) kaj Avdullah Hoti el la jam menciita LDK.

Novaj elektoj

Baldaŭ okazos novaj eksterordinaraj elektoj laŭ la decido de la Konstitucia Kortumo, ĉar la lasta registaro ne estis starigita konforme al la leĝo. Dume, la eksan prezidenton Hashim Thaçi el PDK (Demokratia Partio de Kosovo), kiun post la fino de la milito 1998-1999 fondis la eksaj anoj de UҪK (Naciliberiga Armeo de Kosovo), la parlamentestron kaj prezidanton de PDK Kadri Veseli kaj ankaŭ kelkajn eksajn gravajn komandantojn de UҪK alvokis kaj prijuĝas pro krimoj dum kaj post la milito en Kosovo Speciala Tribunalo en Hago.

Tio ne signifas, ke la tuta Naciliberiga Armeo estas kulpa! Multaj batalantoj falis, defendante la vivon de la popolo kontraŭ la ŝtata terorismo de la miloŝeviĉa reĝimo. Miloj da civiluloj pereis kaj milojn da virinoj seksperfortis anoj de serbaj milicioj1. Fakte, UҪK eĉ kunordigis iujn el siaj operacoj kun NATO.

Amara sperto

La plej nova ŝtato de Eŭropo pasigis kelkajn jarojn sub protektorato de UN – ĝis februaro 2008, kiam ĝia parlamento proklamis sendependecon de Kosovo, kaj EULEX (organizaĵo de Eŭropa Unio por ordigado de juraj kaj politikaj aferoj en Kosovo), anstataŭis UNMIK de UN. KFOR, trupoj de NATO, plurestis enlande por gardi la limojn kaj la ŝtatsekurecon de Kosovo.

La popolo multe esperis je libera vivo. Tamen realigi tiujn esperojn notinde malhelpis la korupteco de la kosova registaro kaj aliaj ŝtatorganoj.

Parto de la kosovanoj estas etnaj serboj kaj aliaj minoritatoj. Iuj el ili plu konsideras Kosovon parto de Serbio. La konstitucio de Kosovo garantias al ili sufiĉe multajn rajtojn, interalie dek lokojn en la parlamento. La serba estas oficiala lingvo de la ŝtato. Samtempe, dum la 80 jaroj, kiam Kosovo estis parto de Serbio, multaj albanaj kosovanoj konsideris sin sub fremda jugo.

La homoj aparte seniluziiĝis pri kelkaj eksaj komandantoj de la Liberiga Armeo. Kelkaj eksaj gvidantoj de la liberiga movado aŭ de la malnova partio LDK neatendite fariĝis milionuloj, profitante de siaj postenoj, kio vekis ĝeneralan malkontenton. Sekve la junularo amase migris okcidenten.

Pliaj ŝanĝoj

Tiel, antaŭ unu jaro, la partio VV estrata de Albin Kurti akiris plej multe da deputitoj kaj komencis entrepreni seriozajn decidojn por vigligi la ekonomion kaj por haltigi la malpleniĝon de Kosovo. Sekvis manipuladoj fare de pli malnovaj partioj, el kio rezultis falo de la registaro post malpli ol du monatoj. Oni atendas denove la venkon de tiu partio en la baldaŭaj novaj elektoj.

bame
Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio
1. Por justeco necesas mencii, ke UҪK estas simile kulpa: ekzemple, laŭ la anglalingva vikipedio, 90 000 serboj kaj aliaj ne-albanaj kosovanoj iĝis rifuĝintoj dum la milito, kaj 164 000 serboj (ĉ. 75 %) kaj 24 000 romaoj/ciganoj (ĉ 80 %) fuĝis post la retiriĝo de Jugoslavia Armeo; centoj da diversgentaj civiluloj estis murditaj aŭ pereintaj (la sorto de multaj el ili ne estas konata ĝis nun). Entute ĉ. unu miliono da tiutempaj loĝantoj de Kosovo iĝis rifuĝintoj (ĉ. 600 000 fuĝis el Kosovo, kaj 400 mil interne). [red.]

Bardhyl Selimi (1945) finstudis pri matematiko en la universitato de Tirano. Li estas kunlaborinto de PIV. Pro sia rolo en la plifortigo de la albana Esperanto-movado li estis honorita per Diplomo pri Elstara Agado de Universala Esperanto-Asocio.


Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 04, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-03-06