PolitikoUSONODua provo neŭtraligi prezidenton TrumpLa 5an de januaro okazis la lasta fazo de elektoj por la federacia senato en la usona ŝtato Georgio, unu el la ŝtatoj, en kiuj en la prezidentaj elektoj neatendite gajnis Biden. Georgio estas tre konservativa ŝtato, kiu en ĉiuj elektoj dum lastaj dudek jaroj voĉdonis por la konservativa kandidato – nome tiu de la respublikana partio. La unua fazo de elektoj en novembro por la federacia senato en tiu ĉi ŝtato ne havis definitivan rezulton, ĉar neniu el pluraj kandidatoj akiris la necesan plimulton de voĉoj. Tial okazis ankoraŭ unu fazo de elektoj inter la du plej sukcesaj kandidatoj por ĉiu el la du senataj postenoj de la ŝtato, kaj en ĉiu el la du la demokrata kandidato neatendite venkis kontraŭ la respublikana kandidato. Unu el la du respublikanaj kandidatoj jam tenis la postenon dum la lasta sesjara periodo. La alia akiris la postenon en decembro 2019, kiam la tiama tenanto de la posteno demisiis pro sanproblemoj. Unika rolo de la vicprezidentoRezulte de la sukcesoj de la demokratoj en Georgio, la nombro de demokratoj en la usona senato, kune kun du formale sendependaj senatanoj, kiuj ĉiam voĉdonas kun la demokratoj, egalas al la nombro de respublikanoj – 50 por ĉiu el la du partioj. Tia proporcio kreskigas la verŝajnecon de nedecidaj rezultoj en senataj voĉdonoj. Por findecidi tiajn rezultojn la novelektita vicprezidento Kamala Harris rajtas doni la decidan voĉon pro sia konstitucia rolo kiel prezidanto de la senato. Malsamaj opiniojLaŭ opinio de multaj fakuloj pri politikaj aferoj, la neatendita rezulto en Georgio okazis parte pro la konduto de Trump post la novembraj elektoj kaj pro blinda fideleco al li de preskaŭ ĉiuj el la respublikanaj kandidatoj. Laŭ aliaj, tio estas rezulto de elekto-procedura fraŭdo, falsado de elektorezultoj kaj aliaj proceduraj „neregulaĵoj”. Simile, post la novembra venko de Joe Biden en la prezidentaj elektoj, la tiama prezidento Donald Trump rifuzis akcepti tiun rezulton, daŭre asertante, ke la venko de Biden estas rezulto de fraŭdado kaj misnombradoj de voĉoj dum la elekta proceduro1. Li kaj liaj apogantoj iniciatis proksimume 60 jurajn procedurojn en kelkaj el la ŝtatoj, en kiuj li asertis tiajn erarojn. La juĝistoj plejparte rifuzis konsideri la koncernajn aferojn, kaj juĝa enketado kaj procesoj ne sukcesis. Tumulta kongresa kunsidoLa 6an de januaro okazis komuna kunsido de ambaŭ ĉambroj de la usona Kongreso (parlamento) por formala nombrado de la elektaj voĉoj. Ordinare tio estas nur solenaĵo, kiu havas la celon oficialigi la rezulton de la novembraj elektoj en la ŝtatoj: ĉi-foje, 306 por Biden kaj 232 por Trump. Multaj respublikanaj kongresanoj intencis kontesti la rezultojn pro „neregulaĵoj” dum la elektoj. Samtempe ekster la parlamentejo estis okazanta samcela multnombra protestado. Tamen dum la kongresa proceduro eksteruloj penetris en la parlamentejon, rompinte la vitran parton de fenestroj. Aliajn grupojn de eksteruloj libervole enlasis (aŭ eĉ invitis) gardistoj de la parlamentejo. Tiutempe la kongresanoj estis translokitaj en sekuran lokon. Post forigo de la invadintoj kaj eksteruloj kaj aresto de proksimume 60 el ili la kongresanoj reiris al la ĉefa salono por daŭrigi la nombradon de la voĉoj. La kontestado de la elekto-rezultoj, kiun planis respublikanoj, ne okazis. Kiu kulpas?Iuj asertas, ke Trump mem apogis tiun atakon en la samtaga parolado. Tamen la jam okazintaj enketadoj rivelis anticipajn komplot-preparojn tagojn antaŭ la parolado (inkluzive preparitajn eksplod-materialojn), kaj la registraĵoj de la parolado de Trump rivelas, ke li specife alvokis al pacaj protestoj sed ankaŭ al forta luktado kontraŭ „ŝtelo de la elektoj” kaj uzis la vortojn „ni neniam rezignos” kaj „ni neniam cedos”. Aliaj asertas, ke temas pri provokado efektivigita de malamikoj de Trump por preventi planitan laŭleĝan kontestadon de la elekto-rezultoj dum la kongresa kunsido. Efektive, ĉiuj konsekvencoj de la penetro de eksteruloj en la parlamentejon kaj de tiea tumulto, malordo kaj interrompo de la parlamenta kunsido estas klare malutilaj al Trump kaj liaj subtenantoj kaj utilaj al iliaj kontraŭuloj. Laŭ ankoraŭ aliaj, Trump faris eraron, ne antaŭvidante la eblon de provokado dum la amasaj protestaj eventoj, kaj li pagis pro tio jam antaŭ ol la enketado pri la evento rivelis tion, kio vere okazis kaj kiu kulpas. La rezultoj de enketado pri tio, kiuj estas la penetrintoj kaj kian rilaton ili havis al la protestado, ankoraŭ ne estas diskonigitaj, kvankam partaj informoj iom post iom aperas. Novaj provoj pri eksprezidentigoKvin homoj mortis en la okazaĵoj, inter ili unu policisto, unu nearmita virino, kiu estis inter la protesta grupo ene de la parlamentejo kaj estis pafmortigita, kaj du homoj mortintaj pro „naturaj kialoj” (koratako kaj troa ekscitiĝo/streso). Dum la postaj tagoj okazis diskuto inter la kongresanoj pri tiu okazaĵo kaj pri ilia reago al ĝi. Oficiala rezulto estis novaj iniciatoj por eksigi prezidenton Trump. La unua estis la provo fari tion plej rapide sur bazo de la 25a amendo al la usona konstitucio. Tiu amendo ebligas eksigon de prezidento, interalie se tiu partoprenis en aŭ instigis ribelon kontraŭ la ŝtato. La sukceso de tiu proceduro dependis de la apogo de vicprezidento Mike Pence. Sed li ne donis sian apogon, klariginte ke tia eksprezidentigo de Trump ne servus intereson de Usono kaj ne estus konforma al la konstitucio. Eksprezidentigi postfakte?Sekve la plimulto de la ĉambro de reprezentantoj, en kiu la reganta plimulto estas demokratoj, voĉdonis por reuzi la proceduron jam aplikitan en decembro 2019 por iniciati eventualan eksigon de prezidento Trump (angle: impeachment). Ĉi-foje dek respublikanoj voĉdonis kun la demokratoj por iniciati la proceson pri eksprezidentigo okazonta en la senato. Por eksprezidentigo necesas aprobo de du trionoj de la senatanoj. Tion eblus atingi, se pore voĉdonus, krom ĉiuj demokratoj, almenaŭ 17 el la 50 respublikanoj. Nur kvar respublikanoj signalis, ke ili eventuale estos pretaj fari tion. La formalaj akuzo kaj pledo por eksprezidentigo de Donald Trump (aprobitaj en la ĉambro de la reprezentantoj la 13an de januaro) estis liveritaj al la senato nur la 25an de januaro, kelkajn tagojn post la fino de la oficperiodo de Trump kaj lia jama eksprezidentiĝo la 20an de januaro. MotivojKian sencon do havus tia eksprezidentigo, se Trump tutegale foriras je la tago de la inaŭguro de Biden? La vera malantaŭkulisa intenco verŝajne estas preventi lian eventualan rekandidatiĝon en 2024 2. Li ricevis pli ol 74 milionojn da voĉoj en 2020. Tio estas pli da voĉoj ol ĝis nun ricevis ĉiu ajn alia kandidato en antaŭaj elektoj, krom lia oponanto Biden, kiu ricevis pli ol 81 milionojn da voĉoj. Tial multaj opinias, ke en 2024 Trump denove estos forta kandidato. Malhelpo al lia nova kandidatiĝo povus okazi nur, se oni sukcesus konvikti lin nun, tiel ke la nova kandidatiĝo estos malebla. Dan Maxwell
korespondanto de MONATO en Usono
Dan Maxwell estis kunlaboranto en perkomputila tradukprojekto kun Esperanto kiel pontolingvo kaj nun instruas ŝakon. 1. Notindas, ke la opinion, ke la elekto-rezultojn falsis amasaj fraŭdado kaj misnombradoj, havas senprecedenca nombro da usonanoj. Gallup, konata kaj ĝenerale sufiĉe respektata firmao pri sondado de publikaj opinioj, jam longe antaŭ la kompletigo de la elekto-rezultoj, trovis fine de septembro 2020, ke nur 44 % da respublikanoj konfidas pri procedura ĝusteco de la elektoj; post la elektoj 83 % de la respublikanoj opiniis, ke Joe Biden fakte ne venkis en la elektoj; entute 62 % de la pridemanditaj usonanoj (82 % da respublikanoj kaj 46 % da demokratoj) diris, ke la elektojn influis misinformado. (red.)2. Laŭ la jarfina opiniosondo fare de Gallup, petite nomi la plej admiratan personon, usonanoj plej ofte nomas Donald Trump (18 %), Barack Obama (15 %) kaj Joe Biden (6 %). (red.)
|