PolitikoUSONOĈu Trump rajtos re-prezidentiĝi?Kio estas la rilato inter la eksprezidentiga proceduro kontraŭ Trump kaj lia eventuala kandidatiĝo en 2024? La 20an de januaro Joe Biden oficiale prezidentiĝis por kvar jaroj. En 2024 okazos novaj elektoj por decidi ĉu li, alia demokrato aŭ, eventuale, membro de alia partio iĝu la nova prezidento ekde januaro 2025. En la nuna momento Donald Trump estas la plej verŝajna kandidato de la respublikanoj. Sed nun lia ĵusa prezidenta oficperiodo finiĝis, kaj – paradokse! – la proceso kun la formala celo eksprezidentigi lin, kvankam iniciatita, ankoraŭ ne komenciĝis. Pro la fakto, ke Trump malsukcesis kontraŭ Biden en la novembraj elektoj, la nuna proceduro ne estas necesa por eksprezidentigi lin. Krome, tiu proceduro, se ĝi entute okazos 1, ne povos rekte malhelpi, ke li denove iĝu prezidenta kandidato en 2024. Por atingi tiun celon, necesus unue konvikti lin per proceso, kiu rezultas el jura proceduro. Tiu rezulto rajtigus la Kongreson denove voĉdoni kun la celo decidi, ĉu eksprezidento Trump rajtos denove kandidatiĝi. Simpla plimulto sufiĉus por leĝe malpermesi tion. Sen tia plimulto lia rajto restus sekura. Dan MAXWELL
korespondanto de MONATO en Usono
1. Ne estas klare, ĉu tia ĉi proceso en la usona senato entute povos nun okazi: aŭdiĝas voĉoj, ke „eksprezidentigo” – post kiam la prezidenta oficperiodo jam finiĝis – estas principe neebla, kaj do tiaspeca proceso estus sensenca kaj nekonstitucia. Nu, se oni rigardu al politikistoj el pravigeble ciniketa vidpunkto, eĉ se tio estas nekontestebla, tio ne signifas, ke la proceso ne okazos. (red.)
|