MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

El mia fotelo

Lingvolerniga pandemio

Antaŭ nelonge aperis konsilo pri konservado de la cerbosano, kiam oni maljuniĝas, kaj rekomendo por eviti la malsanon de Alzheimer: la lernado de muzikinstrumento aŭ la studado de nova lingvo. La aŭtoro preskaŭ decidis sekvi la konsilon, sed, kiam komenciĝis la pandemia krizo, la afero ŝajnis eĉ pli urĝa, kaj cetere ĝi ŝajnis tre bona metodo por pasigi la tempon kaj eviti enuon dum la kronvirusa izolado.

Ĉar mi eble apartenas al la grupo konsiderata plej atakebla de la viruso, mi interesiĝis pri ambaŭ proponoj: tiu pri muziko kaj la alia pri lernado de nova lingvo. Muziko, bone ... sed kiu lingvo? Antaŭe mi amuzis min farante komparon inter malpli disvastiĝintaj latinidaj lingvoj: unuflanke la rumana, la kataluna, la okcitana ktp, kaj aliflanke pli „gravaj”, kiel la hispana, la portugala kaj la itala. La francan mi ekskludis, ĉar ĝi estas malplej simila (strukture kaj prononce) al la ceteraj. Mi preskaŭ inkludis Esperanton, ĉar, kvankam gramatike tre malsimila al latinidaj lingvoj, ĝia vorttrezoro ŝajnas esti je pli ol 60 % latindevena.

Post iom da entuziasmo mi turnis mian atenton al la ĝermanaj lingvoj pro la fakto, ke enciklopedio pri la lingvoj de la mondo indikas, ke la ĝermanaj idiomoj estas la plej disvastiĝintaj, precipe la usonangla. Dum la tempo de la brita imperio pli influhava estis la angla de Anglio, sed ne plu. Laŭ la usonanoj ni vivas en „la jarcento de Usono”, ne plu en tiu de la Unuiĝinta Reĝlando, kiu nuntempe minacas disiĝi. Do, kiam mi enuis pri la legado de romanoj, mi decidis iom pli esplori la strukturon kaj historion de la ĝermanaj lingvoj kaj samtempe provi lerni la bazajn elementojn de du al mi nekonataj ĝermanaj lingvoj, la islanda kaj la afrikansa.

Posttagmanĝa rendevuo

Ekde la apero de la pandemio mi apenaŭ forlasas la domon aŭ nian ĝardenon, krom por iri al mia kuracisto aŭ al apoteko. Mi efektive restas kvazaŭ malliberule en mia hejmo. Post la matenmanĝo mi kuras dekfoje laŭ la tuta longo de la ĝardeno. Poste mi praktikas muzikon, kvankam mi tute ne estas lerta muzikisto. Pro tio mi ĉiam ludas private en aparta ĉambro, kiam neniu familiano aŭ amiko ĉeestas por aŭskulti min. Tiel estas neniu por plendi, ke mi misludis la melodion aŭ por kritiki mian fuŝludadon.

Je la 11a horo mi trinkas kafon kun mia edzino, kiu, malkiel mi, ja muzikas. Tamen pri muziko ni ne konversacias. Kelkfoje partoprenas iu amiko aŭ amikino, kiu alvenas prudente protektate per masko. Post la kafo mi laboras per komputilo, verkante artikolon aŭ skribante korespondaĵojn. Poste mi tagmanĝas kun mia edzino, kaj plue mi studas la elektitajn lingvojn – ne tro profunde, sed sufiĉe por iom konatiĝi kun ili. Mi cetere ne ambicias majstri en ili.

La afrikansa

Do mi decidis provi iom lerni kaj kompari la ĝermanan lingvon kun la plej facila gramatiko, nome la afrikansan; kaj tiun kun la plej kompleksa kaj malfacila gramatiko, la islandan. La afrikansa devenas de la nederlanda lingvo parolata de la kolonianoj el Nederlando, kiuj setlis en la Kabo-regiono de Sud-Afriko en la 17a jarcento. Ekde tiam la lingvo simpliĝis kaj adaptiĝis al la kondiĉoj en Afriko. Ĝi alprenis vortojn el diversaj afrikaj kaj eksterkontinentaj idiomoj, ekzemple baie („tre”) el la malaja, kaj gogga („insekto”) supozeble el iu bantua lingvo.

Mi iom pli scias pri la angla, do per tiu mi komencos. La lingvo de Anglio devenas de la anglosaksa (malnova angla), kiu estis fleksia lingvo, kiel la germana, kun abundaj deklinacioj, konjugacioj, malregulaj verboj ktp. Ĝi havis tri genrojn de substantivoj kaj tri artikolojn. Tamen, dum la jarcentoj post la invado de Anglio fare de ĝermanaj triboj la angla lingvo iom post iom draste ŝanĝiĝis. Malaperis ĉiuj el la substantivaj kazoj krom genitivo, kiu formiĝis simple per la litero s, kun apostrofo ('s), post substantivoj. Malaperis la genraj distingoj, vira, ina kaj neŭtra, krom pri la sekso de personoj kaj (malofte) bestoj. Difina artikolo nun limiĝas al unu, nome the.

Mi neniam renkontis iun ajn, kiu parolas la afrikansan, ĝis mi iam manĝis kun mia edzino en restoracio en Skotlando. Niaj ĉetablaj najbaroj estis juna paro, kiuj konversaciis en lingvo, kiun ni ne komprenis. Mia edzino, kiu estas tre scivola pri fremdaj lingvoj, gaele demandis al mi, kiun lingvon ili parolas. Mi respondis, ke ĝi sonas kiel iu dialekto de la nederlanda. Al la sama demando, kiun ŝi faris angle al la paro, la viro respondis, ke temas pri la afrikansa. Li aldonis, ke lia edzino estas sud-afrikanino, kaj ke li estas skota.

Post tiu renkontiĝo mi komencis interesiĝi pri la afrikansa. Dum la tre mallonga enkonduko al la nederlanda, kiun mi ricevis, mi lernis, ke tiu lingvo uzas du artikolojn, nome de kaj het, kaj ke la gramatiko hodiaŭ estas iomete pli simpla ol tiu de la germana. La afrikansa, tamen, eĉ pli simpligis la gramatikon. Kiel la angla, ĝi uzas nur unu difinan artikolon, nome die. Simile malaperis la genroj kaj la fleksioj, krom la aldono de la finaĵo -e post kelkaj adjektivoj kaj la ekzisto de genitivo, kiu esprimiĝas per la adverbo se.

En pluraloj de substantivoj kaj adjektivoj la interna litero d malaperis, samkiel la fina -t en vorto kiel pos, origine post („poŝto”); kaj literkombinaĵo kiel sch iĝis sk, dum ch iĝis ĉiam g. Jen kelkaj ekzemploj de afrikansaj vortoj: reg (nederlande recht), lug (nederlande lucht), wa (nederlande wagen). Do, kvankam la afrikansa retenis kelkajn restaĵojn de la nederlanda, ĝia strukturo iĝis eĉ pli simpla ol tiu de la angla, kio igas ĝin verŝajne la plej simpla el ĉiuj ĝermanaj idiomoj.

La islanda

Pri la islanda mi sciis preskaŭ nulon, ĝis ni pasigis iom da tempo en Rejkjaviko. Post tiam mi iom legis pri la lingvo, sed malmulton lernis. Tamen mi provu priskribi la malmulton, kiun mi komprenis. Ni komparu la afrikansan kun la islanda, kiu al mi ŝajnas la plej malfacila ne nur inter la ĝermanaj lingvoj, sed eble kompare kun preskaŭ ĉiuj hindeŭropaj. Mi trovas ĝin eĉ pli kompleksa ol la klasikaj pragreka kaj latina. La substantivoj estas dividitaj en plurajn kategoriojn, kaj ĉiuj havas malsamajn regulojn pri deklinacio. Plie, la formo de preskaŭ ĉiu islanda vorto, ĉu substantivoj, verboj, numeraloj, artikolo ktp, ŝanĝiĝas laŭ ĝia funkcio en la frazo. La vokaloj konstante „mutacias”: a kaj o al e; u al y; au al ey ktp. La formo de pluralaj vortoj tute ŝanĝiĝas, ekzemple glas iĝas gler; dagur iĝas degi; taka iĝas tekinn. Do multaj vortoj fariĝas (almenaŭ por lernantoj) ne plu rekoneblaj. La vortoj uzataj en frazoj ofte tute ne similas kapvortojn en la vortaro.

Malgraŭ sia malfacileco la islanda estas fascina lingvo, precipe por persono kiel mi, kiu hejme parolas la gaelan. Kiam, antaŭ mil jaroj, norvegoj setlis en Islando, ili parolis esence la saman lingvon, kiun iliaj posteuloj hodiaŭ parolas. Je la komenco de la setlado tiuj vojaĝantaj vikingoj kaptis sklavojn el Irlando kaj Skotlando kaj kunportis ilin al Islando. La plimulto estis gaelparolantaj virinoj. Onidire, la islandanoj estas proksimume je 70 % de norvega deveno kaj ĉirkaŭ 30 % de gaela origino. Kvankam estis neniu simileco inter la gaela lingvo, kiu apartenas al la kelta lingva familio, kaj la islanda, kiu anas en la nord-ĝermana familio, pluraj personaj nomoj menciitaj en la islandaj sagaoj, kaj ankoraŭ uzataj hodiaŭ, estas gaelaj, dum en la vortaro de la gaela lingvo (specife en la skotgaela) troveblas diversaj vortoj el la lingvo iam parolata de vikingoj (do, efektive, islandaj esprimoj). Precipe ili konsistas el vortoj, kiuj rilatas al maro, ŝipoj, apudmara geografio ktp, sed ne estas nur tiaj. Plie, la prononco de la gaela de Skotlando inkludas sonon, kiu ekzistas en preskaŭ neniu alia lingvo krom la islanda kaj la skotgaela, nome la tiel nomatan antaŭaspiritan konsonanton, kiu sonas kiel „hp” aŭ „ht”. Ĝi konsistas el aŭdebla spiro antaŭ la konsonanto.

Postvivuloj

Dum la pandemio mia edzino serĉis en nia malnova kolekto de libroj kaj diskoj, kaj ŝi trovis skatolon kun serio da epizodoj de teledramo dissendita en 1976, kun la titolo „Postvivuloj”. Temas pri eta grupo de homoj, kiu postvivas pandemion, kiu mortigas la plimulton de la homaro. Eble ŝajnas iom masoĥisme, ke ni amuziĝas, spektante filmon pri katastrofa pandemio dum vera monda pandemio, sed ni ja ĝuas la rakonton. Tiel ni (ĝis nun) pasigas la tempon dum la pandemio!

gmck
Garbhan MACAOIDH
Irlando

Garbhan MacAoidh estas plurlingva tradukisto kaj verkisto, kiu kontribuas al MONATO ekde 1988.


Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 05, p. 24.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-05-07