PolitikoSLOVAKIODefia rolo por slovaka diplomatoLa 15an de januaro 2021 la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (UN) aprobis la nomumon de eksa slovaka ministro pri eksterlandaj aferoj por la posteno de speciala sendito de UN por Libio. Ján Kubiš anstataŭis la libanan diplomaton Ghassan Salamé. Salamé servis kiel la estro de Subtena Misio de UN en Libio (angle: United Nations Support Mission in Libya, UNSMIL 1) en la jaroj 2017-2020. Sed la 3an de marto 2020 li anoncis, ke li demisias de sia posteno. De tiam la provizora estro de UNSMIL estis usona diplomatino Stephanie Turco Williams. Nun la Ĝenerala sekretario de UN António Guterres nomumis al ĉi tiu diplomatia posteno la slovakan diplomaton. KarierdiplomatoKubiš estas respektata kaj sperta 68-jaraĝa profesia diplomato. Li komencis sian profesian karieron en la diplomatia servo de Ĉeĥoslovakio, kaj post la disfalo de la respubliko li daŭrigis diplomatian servon en Slovakio. En 1993 li servis kiel konstanta reprezentanto de Slovakio ĉe UN kaj en aliaj internaciaj organizaĵoj en Ĝenevo, kaj en la jaroj 2006-2009 li estis slovaka ministro pri eksterlandaj aferoj en la registaro de Robert Fico. Kubiš havas pli ol 40-jaran sperton en la kampo de multflanka diplomatio kaj parolas kvin lingvojn. Li okupis oficojn de ĝenerala sekretario de Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (1999-2005) kaj de ĉefo de Ekonomia Komisiono por Eŭropo (2009-2011). Li servis ankaŭ kiel speciala kunordiganto de UN por Libano (2019-2021), kaj antaŭe kiel speciala reprezentanto de UN en Irako (2015-2018) kaj en Afganio (2011-2015). En 2013 li ricevis francan honoran distingon „Komandoro de la Honora Legio” pro eksterordinara persona kontribuo al mondpaco kaj sekureco. DefiojLaŭ diplomatoj, la nova posteno de Kubiš en Libio estas politike tikla kaj unu el la plej defiaj en la mondo. Libio estas en ĥaoso kaj malordo ekde 2011, kiam la reĝimo de la gvidanto Muamar Kadafi estis perforte renversita. La naftoriĉa Libio havas nuntempe du rivalajn registarojn: la internacie agnoskitan registaron en Tripolo, kiun subtenas UN, kaj la registaron kun sidejo en la orienta parto de la lando, kiu estas lojala al la milita komandanto Ĥalifa Haftar. Oni esperas, ke Kubiš, kiel kariera multflanka diplomato kun riĉa sperto en diversaj landoj, signife kontribuos al paca solvo de la krizo en Libio. 1. UNSMIL estas nur politika (ne milita) organo de UN, kiu estis kreita la 16an de septembro 2011 kun sidejo en Tunizo (Tunizia respubliko). La ĉefa celo de UNSMIL estas subteni ŝlosilajn libiajn instituciojn en postkonflikta klopodo krei juran ŝtaton, kontroli kaj raporti pri homaj rajtoj ktp.Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Lia tuta profesia vivo estas ligita kun diplomatio. Li laboris en diversaj altrangaj postenoj en la ministrejo pri eksterlandaj aferoj kaj eksterlande.
|