MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Arto

MUZIKO

Notoj de Mozart ekvidas lumon post 248 jaroj

La pianisto Cho Seong-jin ludis kiel mondan premieron pecon de Wolfgang Amadeus Mozart [mocart] (1756-1791) la 27an de januaro ĉi-jare, la 265a naskiĝdatreveno de la komponisto. La prezentado, rete elsendita, okazis kadre de la festivalo de la Mozart-Semajno en la granda halo de la Salcburga Mozarteum-Fondaĵo (SMF).

La premiero de Alegro en D-maĵoro K626b/16 daŭris unu minuton kaj tridek kvar sekundojn. La 17-jara Mozart komponis ĝin frue en la jaro 1773. Oni supozas, ke ĝi estis kompletigita fine de lia tria vojaĝo en Italio aŭ baldaŭ post la reveno al Salcburgo.

Malkovro

La komponaĵo ekvidis lumon nur en 2018, kiam SMF aĉetis la eluziĝintan manuskripton manskribitan de Mozart mem. Ĝia antaŭlasta posedanto estis la familio de franc-nederlanda inĝeniero, kiu aĉetis ĝin de pariza brokantisto malfrue en la 1920aj jaroj. Konfirminte ĝian aŭtentikecon, la fondaĵo decidis publike prezenti la antaŭe nekonatan muzikaĵon de Mozart.

La manuskripto komence apartenis al la lasta filo de Mozart kaj poste fariĝis kolektaĵo de aŭstra amatora muzikisto. Sekvinte nekonatajn vojojn, ĝi estis enmanigita al viena antikvaĵisto en la 1880aj jaroj. Post lia morto ĝi estis prezentita al aŭkcio en 1899 kaj ŝanĝis siajn posedantojn en kelkaj sekvaj aŭkcioj. Malgraŭ ke ĝia ekzisto estis siatempe rimarkita de la katalogo Köchel, bedaŭrinde ĝi ne altiris plian atenton.

Pianisto

La honoro premiere ludi la pecon estis donita al la 26-jara korea virtuozo Cho Seong-jin, aljuĝito de la unua premio en la 17a Internacia Ŝopena Pianokonkurso en 2015. La pianisto plenverve enblovis vivon al la muziknotoj, kiuj de sia naskiĝo estis dormantaj 248 jarojn sur papero. Li diris, „Tio, kion mi plej ŝatas ĉe la muziko de Mozart, estas, ke ĝi similas al rakonto. Mi povas ankaŭ senti iajn operecajn momentojn eĉ en lia pianomuzika repertuaro. Mi ĉiam ĝuas ludi Mozarton, de kiam mi estis infano.”

La pianomuzikaĵo estis publikigita je la tago de la premiera prezentado, kaj albumo titolita „Naŭdek kvar sekundoj de nova Mozart” aperis ĉe Deutsche Grammophon.

sung
CHO Sung Ho
korespondanto de MONATO en Koreio

CHO Sung Ho estas eksprofesoro pri biologio kaj aktivis en la movado interalie kiel ĉefredaktoro de La Espero el Koreio. Li ankaŭ estas fervora amanto de klasika muziko kaj verkis korelingvan libron Klasika muziko sur scenejo.


Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 04, p. 25.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cho Sung Ho el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-03-06