Moderna vivoLOĜANTAROĈu lasta censo en Britio?La unua oficiala censo en Britio okazis en 1801, kaj ekde tiam oni faris censon ĉiun dekan jaron, escepte de 1941. La censo planita por marto 2021 estos do la 22a censo, sed probable ĝi estos la lasta. La ideo de censo (popolnombrado) estas tre malnova. Jam antaŭ 6000 jaroj en Babilono la aŭtoritatoj kolektis informojn pri ĉiuj loĝantoj kaj registris ilin sur argilaj platoj, por ke oni povu taksi, kiom da manĝaĵoj estos bezonataj. En Britio la unua granda kolektado de donitaĵoj pri la lando okazis en 1085, kiam la reĝo Vilhelmo ordonis kompili la dokumenton, kiun oni poste nomis Domesday Book [dumzdej buk], „libro de la lasta juĝo”. Tio ne tre similis al moderna censo, ĉar oni ne kolektis informojn pri unuopaj malgravaj homoj, sed ĝi estis valora dokumento kaj por la tiamaj administrantoj kaj por estontaj historiistoj. Se oni legas pri la historio de hazarde elektita vilaĝo en Britio, tre ofte oni trovas, ke la unua mencio pri ĝi aperis ĝuste en tiu libro. Dumnoktaj gastojLa censo en 1841 estis la unua „moderna” censo en Britio, ĉar en tiu jaro, almenaŭ en Anglio kaj Kimrio, oni donis al la loĝantoj de ĉiu domo formularon, kiun oni devis plenigi, informante pri ĉiu homo, kiu troviĝis en la domo en specifa tago. Tio restas ĝis hodiaŭ la baza principo: se oni havos dumnoktan gaston en sia domo la 21an de marto 2021, oni devos skribi ties nomon en la formularo. Aŭ tajpi: oni esperas, ke hodiaŭ la plej multaj homoj plenigos la formularon rete. Tio signifas, ke estontaj generacioj ne povos admiri nian manskribon tiel, kiel ni povas admiri la manskribon de niaj prapatroj en la malnovaj censoj, kiujn oni regule enretigas post la forpaso de cent jaroj. Dum longa tempo censoj provizis la registaron per fidindaj informoj pri la loĝantaro, kiujn oni uzis por planado: pri klerigado, ekonomio kaj transporto. Sed hodiaŭ la registaro ricevas amason da pli aktualaj informoj per multaj aliaj rimedoj, ĉefe komputilaj, kaj tial oni supozas, ke ne plu okazos censoj post 2021. Ĉu demandi pri ĉio?La precizaj demandoj en la censo variis tra la jaroj. En 2021 oni demandos pri la nomo kaj naskiĝdato de ĉiu loĝanto kaj gasto en la domo. Por la gastoj oni petos nur la kutiman adreson aŭ la loĝlandon, se temas pri eksterlandano. Pri la loĝantoj oni demandos, kiajn familiajn rilatojn ili havas inter si. Cetere oni demandos pri la speco de konstruaĵo, pri la nombro de dormoĉambroj, ĉu oni posedas aŭ luas ĝin, kiel oni hejtas ĝin, kaj kiom da aŭtoj aŭ kamionetoj la domanaro disponas. Poste sekvos aparta sekcio por ĉiu loĝanto: nomo, naskiĝdato, sekso, geedza stato, sekso de geedzo aŭ partnero, kaj ĉu oni loĝas pli ol 30 tagojn jare en alia loko. Oni demandos, en kiu lando oni naskiĝis, zorgante distingi inter la kvar landoj, el kiuj konsistas Unuiĝinta Reĝlando: Anglio, Kimrio, Skotlando kaj Nord-Irlando. Se oni naskiĝis ekster Unuiĝinta Reĝlando, kiun en Esperanto oni kutime nomas, koncize sed malprecize, „Britio”, oni skribu, kiam oni lastfoje alvenis en Britio, kaj kiel longe oni intencas resti. Oni priskribu sian „nacian identecon”: brito, anglo, kimro, skoto, nord-irlandano aŭ alia: oni rajtos skribi ĝis 18 literojn. Angloj estas blankajLa demandon pri „nacia identeco” sekvos dubinda demando pri „etna grupo”, por kiu oni povos elekti unu el ĉirkaŭ 19 grupoj aŭ mem elpensi ion. La preciza demando varios laŭ la lando (Anglio, Kimrio ...), sed ŝajne, laŭ la nun reganta etnografio, „anglo” estas subkategorio de „blanka”. La demando estas deva: oni ne rajtas ne respondi. Tamen, ĝis nun oni ne punis ĉiun, kiu antaŭ dek jaroj skribis en la koncerna kampo, ke oni estas „homo”. Oni ankaŭ ne sendis inspektiston por mezuri ties haŭtkoloron. La sekva demando, pri religio, estos unu el la malmultaj ne-devaj demandoj: oni ja rajtos ne respondi. Post tio oni demandos pri lingvoscio, sed nur iomete: Kiu estas onia „ĉefa lingvo”? Se tiu ne estas la angla, kiom bone oni scias la anglan? En Kimrio, sed nur tie, oni demandos, kiom bone oni scias la kimran. Pri eventuala scio de aliaj lingvoj oni demandos nenion. Ne eblos do ricevi informojn pri esperantistoj en Britio, se neniu el ili pretendos, ke Esperanto estas ties „ĉefa lingvo”. Eĉ ne eblos ekscii, kiom da homoj en Britio scias la bengalan, kiu laŭ kelkaj taksoj iam estis post la angla la lingvo kun plej multaj parolantoj en la lando. Ĉu kovimo influos la respondojn?Sekvos demandoj pri pasportoj kaj pri ĝenerala saneco, kaj tiuj, kiuj aĝos almenaŭ 16 jarojn, povos, se ili volos, respondi la nedevajn demandojn pri siaj seksa orientiĝo kaj genra identeco. Poste oni deve respondos pri kvalifikoj kaj klereco kaj pri sia laboro, se oni laboras. Preskaŭ ĉe la fino staros jena demando: „Kiel vi kutime iras aŭ veturas al la laboro?”. Kredeble oni finredaktis la demandaron antaŭ la nuna epidemio. Eble oni aldonos klarigan tekston por helpi nin interpreti tiun demandon: ĉu oni volas scii, kiel oni kutime iris antaŭ la epidemio, kiel oni esperas iri post la epidemio, aŭ ĉu oni volas informiĝi, ke ankoraŭ tre multaj el ni, de ĉirkaŭ unu jaro, „dumtempe” laboras hejme? Edmund GRIMLEY EVANS
korespondanto de MONATO en Britio
Edmund Grimley Evans estas esplorinĝeniero en la komputila fako kaj tradukinto de pluraj libroj en Esperanton. La aŭtoro de tiu ĉi teksto voĉlegas sian kontribuon
|