MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

USONO

Maltoleremo: danĝera modo

La demisio de la literatura agento Colleen Oefelein de la konata novjorka literaturagentejo Jennifer De Chiara povintus esti tute ordinara evento, kiun neniu rimarkus en la urbo mem, des malpli en la lando. Sed la kialoj de la demisio estis tiom ne-ordinaraj en Usono, ke la novaĵon publikigis multaj amaskomunikiloj, inkluzive Newsweek.

S-ino Oefelein malfermis kontojn ĉe la sociaj retejoj Gab kaj Parler, kiuj ne estas ŝatataj de la nova demokrata estraro (post fermo de sia tvitera konto Trump ekuzis Parler). Komence, tion publike deklaris la agentejo mem en sia tvitera kanalo, kaj iom poste la novaĵon konfirmis s-ino Oefelein. Ŝi opinias, ke ŝi estis maldungita pro tio, ke ŝi estas kristanino kaj havas konservativan vidpunkton. La situacio onin malĝojigas des pli pro tio, ke s-ino Oefelein skribis nenion kritikan pri la demokrata partio, nek en Gab, nek en Parler.

Demisioj kaj forgesoj

Alia ekzemplo estas la afero pri Bari Weiss, kiu demisiis el sia posteno ĉe New York Times, kie ŝi redaktis la rubrikon „Opinioj”. Sian demision ŝi klarigas surbaze de la daŭra ĉikanado de kolegoj kaj ne-libereca etoso en la redaktejo. Krome, la politologo Andrej Illarionov estis maldungita de instituto Cato1 pro sia traktado pri la Kapitolo-sturmo okazinta en januaro kiel provoka ago de demokratoj.

Tiuj eventoj absolute malkongruas kun la bazaj principoj de Usono. Memorindas, ke la unua amendo en la usona konstitucio protektas la rajton je libereco de religio, parolado kaj gazetaro. Ĝi protektas ankaŭ la rajton je paca protesto. Usonanoj – almenaŭ parte – lastatempe verŝajne forgesas tiun amendon, kies ignorado povus estigi pluan disiĝon de la usona socio.

Bedaŭrinde, maltoleremo al aliaj opinioj lastatempe iĝas danĝera fenomeno. Ĝuste toleremo estas la plej grava avantaĝo de Usono ekde ĝia komenciĝo. Ĉu la epoko ŝanĝiĝas?

1. Instituto Cato estas usona publika organizaĵo pri politik-esplorado, kiu okupiĝas interalie pri la principoj de individua libereco.(https://www.cato.org)
mksv
Alexander MIKISHEV
korespondanto de MONATO en Usono

Alexander Mikishev estas lektoro, instruas kaj esploras en Hjustono, Teksaso. Esperanton li eklernis en 1979.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alexander Mikishev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-03-23