MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

MEZA EŬROPO

Viŝegrada Grupo jubileas

Antaŭ 30 jaroj, en la historia hungara urbo Viŝegrado (hungare: Visegrád) estis solene fondita tiel nomata Viŝegrada Grupo kun la celo fortigi la reciprokan politikan kaj ekonomian kunlaboradon inter la landoj de la mez-eŭropa regiono. Tiutempe oni ne atribuis al tiu evento grandan signifon, sed ĝia 30-jariĝo igas pripensi, kiaj estas ĝiaj favoraj kaj malfavoraj flankoj kaj kia estas ĝia estonteco.

Historio

Viŝegrada Grupo estis fondita la 15an de februaro 1991, kiam la plej altaj reprezentantoj de Ĉeĥoslovakio (Václav Havel), Hungario (József Antall) kaj Pollando (Lech Wałęsa) renkontiĝis en Viŝegrado1 por renovigi kunlaboron inter la tri landoj kaj kvar nacioj. Ili subskribis deklaron pri reciproka kunlaboro kaj kreis tiel nomatan Viŝegradan Triangulon. En 1993 Ĉeĥoslovakio pace dispartiĝis en du sendependajn kaj suverenajn ŝtatojn - Ĉeĥa Respubliko kaj Slovaka Respubliko - kaj la neformala kromnomo de la Viŝegrada Grupo konforme ŝanĝiĝis al Viŝegrada Kvaropo (aŭ simple V4).

V4 iom post iom fokusiĝis al la regiona dimensio de kunlaboro – pli precize, sur la kampoj, kiuj ligas ilin, ne dividas ilin.

Notinda sukceso

La fakton, ke la kunlaboro de mez-eŭropaj landoj en la formo V4 transdaŭris 30 jarojn, eblas en historia kunteksto konsideri klara sukceso, kiu fortigis la stabilecon de Meza Eŭropo, eliminis la duflankajn konfliktojn kaj kverelojn ene de la grupo kaj akiris multsignifan eŭropan dimension per reciproka kunlaboro. Hodiaŭ ĉiuj membroj de V4 estas membroŝtatoj de Eŭropa Unio (EU) kaj, de 2007, parto de la ŝengena zono.

Pripensinda karaktero

La V4-landoj notinde ofte agas individue kaj ĉiu por si mem aŭ konkurencas unu kun aliaj. Se ĉiuj V4-landoj atingas interkonsenton dum diskuto, tio estas bonega; se ili ne atingas interkonsenton, tio neniun ĝenas. Nesufiĉa emo serĉi komunan pozicion en iuj kampoj kondukas ne al solvo de problemoj, sed nur al ilia prokrasto.

Do ne estas mirinde, ke ĝia individua diplomatia manovrado kaŭzis multajn komentojn, fojfoje favorajn, fojfoje malfavorajn, pri ĝia senageco aŭ eĉ senbezoneco. La manovrado de V4 rezultas de tio, ke la grupo estas nur neformale amika najbareca komunumo de landoj.

Mez-eŭropa klubo

Diplomatoj kaj ĵurnalistoj ŝerce diras, ke V4 estas malgranda mez-eŭropa klubo ene de pli granda eŭropa klubo. La vero estas, ke malkiel aliaj internaciaj organizaĵoj aŭ regionaj grupoj, krom Internacia Viŝegrada Fonduso2 (IVF) V4 ne havas institucion en la formo de konstanta centra organo.

Tamen ĉiuj V4-landoj subtenas ĝian nunan institucian formon kaj kadron, kio estas tute komprenebla, ĉar ĝi alportas multajn avantaĝojn. Unu avantaĝo estas la fleksebleco de V4 kiel grupo, kiu permesas al ĝi laŭbezone reagi al la aktuala internacia evoluo kaj adapti la intensecon de kunlaborado al la realaj bezonoj de la partneroj. La dua estas la fleksebleco de kunlaborado, kiu donas agospacon ankaŭ por la mez-eŭropaj landoj mem, kion tamen amaskomunikiloj ofte kritikas kiel kialon de malalta diplomatia agado.

Fonduso

La baza misio de Internacia Viŝegrada Fonduso estas stimuli kunlaboradon inter civitanoj, neregistaraj organizaĵoj, publikaj kaj edukaj institucioj kaj neprofitocelaj organizaĵoj. IVF disvastigas demokratiajn valorojn kaj subtenas la civilan socion ne nur en la regiono de Viŝegrado, sed ankaŭ ekstere, en la landoj de Okcidenta Balkanio kaj Orienta Partnereco3.

IVF subtenis pli ol 60 projektojn en la regiono de Okcidenta Balkanio ekde 2008 kaj donis stipendiojn al 177 studentoj, kiuj povis studi en la V4-landoj. En la regiono de Orienta Partnereco la fonduso nuntempe havas 34 aktivajn projektojn kun valoro de 1,1 milionoj da eŭroj.

Ĉu plivastigo?

Dum la 30 jaroj de ekzistado de V4 aperadis ankaŭ ideoj pri ĝia plivastigo. Tamen ĉi tiuj proponoj ne estis sukcesaj, kaj la ĉefministroj de V4 decidis uzadi nur la malvastan formon V4+, t.e. kunlabori nur kun la plej proksimaj amikaj landoj. V4 estis kaj estas ofte komparata kun organizaĵoj kiel Benelukso aŭ Nordia Konsilantaro. Ĉi tiuj komparoj ne estas adekvataj, ĉar tiuj organizaĵoj estas fonditaj en aliaj internaciaj kondiĉoj kaj havas precize destinitajn kaj difinitajn organizajn strukturojn kaj formojn de reciproka kunlaborado.

Disfalo? Apenaŭ!

Ĝenerale oni povas konstati, ke V4, kiu prezentas merkaton kun proksimume 65 milionoj da loĝantoj, funkcias laŭ nuntempe normala kaj solide establita formo de malgranda regiona kunlaborado en elektitaj kampoj. Estas neniu kialo dubi, ke ĝi, kiel regiona formo, havas signifon kaj perspektivon. Pro tio disfalo de V4, kiun iuj ĵurnalistoj kaj politikaj analizistoj aŭguras, ne estas probabla en proksima estonteco.

1. La fondo-loko ne estis elektita hazarde kaj havas historian signifon por la landoj de Meza Eŭropo. Jam en 1335 la mez-eŭropaj regantoj ĝuste tie faris decidojn pri gravaj ekonomiaj aferoj, precipe pri la doganfavoroj por la interlanda komercado, kaj tiel formis la unuan ekonomian aliancon en la viŝegrada spaco.
2. Internacia Viŝegrada Fonduso kun sidejo en slovaka ĉefurbo Bratislavo estis fondita en 1999. La ĉiujara Internacia Viŝegrada Tago celebrata la 15an de februaro estas ĝia iniciato.
3. Orienta Partnereco, iniciatita de Pollando, estis fondita en 2009 kiel diplomatia projekto de EU. Ĝi prezentas platformon, kiu subtenas eŭropan integradon kaj celas plivastigi la rilatojn kun la ses eks-sovetiaj respublikoj Armenio, Azerbajĝano, Belorusio, Kartvelio, Moldavio kaj Ukrainio.
haus
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Li esperantistiĝis en 2010.


Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 05, p. 3.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-04-05