AktualeREZULTOJGajnis la premiojn ...Okaze de la 40-jara ekzisto de MONATO, kaj por memorigi sian forpasintan ĉefredaktoron Paul Gubbins, la revuo starigis la Premion Paul Gubbins por Nova Ĵurnalisma Talento. Jen la gajnintoj: Gajnis la unuan premion de 250 eŭroj: Alparuh Pelem per la artikolo RUSIO: Konstituciaj amendoj kaj naciaj minoritatoj (MONATO 2020/10, p. 6). Gajnis la duan premion de 100 eŭroj: Janusz Sulzycki per la artikolo EKOLOGIO: Valoro de ĉiu birda nesto (MONATO 2020/06, p. 22). Gajnis la trian premion de 100 eŭroj: Alexander Mikishev per la artikolo USONO: Ĉu forgesi la historion? (MONATO 2020/08-09, p. 10). Gajnis la kvar postajn premiojn (senpagan abonon de MONATO): Terry Watts (ESEO: Ĉu oro estas mono? (MONATO 2020/11, p. 17)), Paola Tosato (ITALIO: La padova ekonomio dum la pasinta jarcento (MONATO 2020/12, p. 16)), Elisabeth Zannier (INSTRUADO: Poligloto instruas (MONATO 2021/02, p. 10)) kaj Françoise Zawadi (SOCIO: Virinoj: kontraŭ militoj kaj torturoj (MONATO 2020/05, p. 10)). Al ĉiuj sincerajn gratulojn! Ankaŭ ĉi-jare ni bonvenigas kontribuojn. Vidu jen la detalojn. Redakcio
|