LiteraturoESEOKaŝnomojMi ofte demandas min, kial tiom da verkistoj kaŝas sin malantaŭ kaŝnomoj. Ĉu ili estas tro modestaj, aŭ ĉu ili timas, ke ili estos atakitaj de furiozaj legantoj? Pri kelkaj aŭtoroj mi jam scias la respondon. Ekzemple, dum jarcentoj eldonistoj rifuzis eldoni verkojn de inaj aŭtoroj. Eble pro tio la franca romanistino Amantine Lucile Dupin ĉiam uzis la plumnomon George Sand, per kiu ŝi estas universale konata, dum la angla aŭtorino Mary Ann Evans nomis sin George Eliot (alia George!). InfanromanojLa situacio iom ŝanĝiĝis, sed eble ne sufiĉe ankoraŭ. Sendube la plej sukcesa hodiaŭa verkisto de infanromanoj estas J. K. Rowling, tutmonde konata kiel aŭtorino de la serio Harry Potter, de kiu aperis multege da tradukoj. Ŝi ja estas virino, sed per la nuraj inicialoj oni ne rekonus tiun fakton. Alia infanromano, kiu estas tutmonde konata en multege da lingvoj (ankaŭ versio en Esperanto ekzistas), estas Alico en Mirlando. La aŭtoro estis angla matematikisto, nome Charles Dodgson, sed ŝajne li ne volis, ke la publiko sciu, ke li, kiel alte respektata matematikisto kaj aŭtoro de verkoj pri sia scienca fako, skribas librojn por infanoj. Do li adoptis la kaŝnomon Lewis Carroll. Oni rakontas, ke la Reĝino Viktorio, patrino de granda familio, estis tiom ravita post legado de Alico en Mirlando, ke ŝi postulis, ke oni havigu al ŝi la aliajn librojn de la aŭtoro. Ŝi certe seniluziiĝis, ricevinte kvanton da pezegaj volumoj pri matematiko kaj logiko. En EsperantoClaude Piron estas konata nomo inter niaj legantoj. Profesie li estis psikologo, kaj li verkis seriozajn librojn pri sia fako kaj pri Esperanto, sed ankaŭ krimromanojn kaj la malprudan poemaron Malmalice sub la pseŭdonimo Johán Valano. Plie li verkis sian romanon Ĉu ŝi mortu tra-fike? sub plia kaŝnomo: Johán Balano („balano” estas la ekstremaĵo de la peniso, do intence maldeca esprimo). Simile, la tre respektinda doktoro Kálmán Kalocsay kaŝis sian veran nomon sub la pseŭdonimo Peter Peneter, kiam li publikigis sian erotikan poemaron Sekretaj sonetoj. Oni supozas, ke tiuj respektataj profesiuloj ne deziris embarasi siajn familianojn per siaj pli malseriozaj skribaĵoj, aŭ ke ili volis klare distingi inter sia profesia aktiveco kaj sia triviala verkado. Sub sepdek kvin pseŭdonimojLa irlanda verkisto Brian O'Nolan uzis la du plumnomojn Flann O'Brien kaj Myles na gCopaleen. Sub la lasta, li verkis la satiran irlandlingvan romanon An Béal Bocht (La povra buŝo), kiu estas rigardata kiel la plej bona irlandlingva romano de la 20a jarcento. Sed eble la plej kurioza uzado de pseŭdonimoj estas tiu de la portugala poeto Fernando Pessoa kaj de la hispana poeto Antonio Machado (sendube la plej elstara hispana poeto de la 20a jarcento). Pessoa estis rimarkinde fekunda verkisto. Li verkis ne nur sub sia propra nomo, sed kreis proksimume sepdek kvin aliajn, el kiuj tri estas la plej notindaj, nome Alberto Caeiro, Álvaro de Campos kaj Ricardo Reis. Li ne nomis ilin „pseŭdonimoj”, sed „heteronimoj”. Machado konis la verkaron de Pessoa kaj mem kreis du imagajn poetojn, Juan de Mairena kaj Abel Martin, kiujn li priskribis kiel „apokrifajn”. De tiuj malaŭtentaj poetoj li inventis plenajn biografiojn, kun la datoj kaj lokoj de iliaj naskiĝo kaj morto, detaloj de ilia vivo, kaj listoj de iliaj verkoj. La supozatajn versarojn de tiuj poetoj verkis Machado mem, sed ili ege malsimilas lian ceteran poezion, kiu estas de grandega sed profunde malĝoja beleco, spegulanta la tragikajn cirkonstancojn de lia vivo. Oni povas supozi nur, ke Machado provis malpezigi sian malfeliĉon per tiuj malseriozaj kaj ne tute kompreneblaj „apokrifaj” versoj. Je mia unua legado de la poemoj atribuitaj al Mairena kaj Martin mi supozis, ke temas pri veraj personoj, kaj mi surpriziĝis, kiam mi malsukcesis trovi iliajn nomojn en la historio de la hispana literaturo – kompreneble, ĉar ili neniam ekzistis. OssianTute malsimila al la ĉi-supraj okazoj estis tiu de la skota poeto James MacPherson. Li iĝis fama per la publikigo de la impona epopea poemego Ossian. Li pretendis, ke ĝi estas angligita versio de antikva kelta manuskripto, kiun li ie malkovris. Sed tia manuskripto neniam aperis, kvankam multo en la teksto de MacPherson evidente devenas de irlandaj kaj skotaj fontoj, kiuj inkludas manuskriptojn kaj buŝajn tradiciojn kaj legendojn, longe konatajn en ambaŭ keltaj landoj. Laŭ la legendoj, Ossian estis irlanda poeto kaj militisto, filo de la triajarcenta heroo Fingal (gaele: Fionn) MacCumhail. MacPherson asertis, ke la epopeo estas verko de Ossian mem. Kiam kleruloj en Skotlando akuzis MacPherson pri trompo kaj fraŭdo, li reagis per publikigo de la kompleta teksto en la gaela. Oni asertas, ke li mem tradukis sian anglalingvan publikaĵon en la gaelan, kaj prezentis ĝin kiel originalon. La tuta afero estas ankoraŭ temo de disputo. Ĉu estas akceptebla tia konduto, estas ankaŭ disputende. La angla poetino Elizabeth Barrett Browning eldonis poemaron sub la titolo Sonetoj el la portugala. Tamen la sonetoj tute ne devenis el la portugala. Ili estis verkoj de Elizabeth mem. Oni povas konsenti (aŭ ne, se vi volas!), ke la uzado de kaŝnomoj en literaturo estas laŭleĝa kaj absolute ne malhonesta. (Intenca fraŭdo estas tute alia afero.) Eĉ kontribuantoj de artikoloj en MONATO kelkfoje skribas sub pseŭdonimoj. Tion ili ja rajtas fari, ĉu ne? Garvan MAKAJ'
Garvan Makaj', pseŭdonimo de Garbhan MacAoidh, estas plurlingva tradukisto kaj verkisto, kiu kontribuas al MONATO ekde 1988.
|