MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

INVENTEMO

Originalaj horloĝoj el gramofonaj diskoj

En la lastaj jardekoj de la pasinta jarcento, amason da vinilaj diskoj kolektis muzikŝatantoj, ĉar en tiu periodo diskoj estis la plej bona maniero registri muzikaĵojn. Tamen, la vivo rapide progresis kaj aperis pli modernaj manieroj registri muzikon. Rezulte, por multaj homoj vinilaj diskoj fariĝis kvazaŭ superfluaj objektoj. Hodiaŭ, el tiuj gramofondiskoj, lertaj homoj kapablas krei neimageblajn aferojn.

La 34-jaraĝa litovo Laurynas Mazeliauskas kun sia amiko Žilvinas Kuprėnas grandkvante akiras malnovajn jam nenecesajn gramofondiskojn el Germanio. Amiko amase kaj malaltkoste ilin aĉetas en germanaj muzikbazaroj kaj portas al Litovio. Utilajn diskojn li prenas por si mem, kaj aliajn li transdonas al Laurynas kaj Žilvinas. El malnovaj diskoj ili faras originalajn horloĝojn. Laurynas konfesis, ke la ideo venis en lian kapon antaŭ dek jaroj en Barcelono. Tiam li vidis, ke strata pentristo sur diskon pentris ajnan bildon. „Tiam min frapis la ideo, ke disko povas esti ne nur surpentrita, sed ke eblas per lasero ankaŭ transformi ĝin en praktikan artverkon. Per aldono de mekanismo oni povus krei originalan surmuran horloĝon. Horloĝo el malnova vinila disko povus simboli longvivecon”, komentis Laurynas.

La sukceso de ideo

Por ke lasermaŝino gravuru sur la diskon deziratan motivon unue necesas prepari la maketon kaj poste doni ĝin al la maŝino. Ĝi ĝuste transmetas la motivon sur la vinilon. Unuan provon Laurynas faris el disko, kiun al li donis lia avo. La rezulto estis ege sukcesa. Ĉiuj amikoj kaj konatoj multe laŭdis la eksperimenton. Pasiiĝinte pri la ideo ambaŭ viroj decidis, ke sur diskoj devos aperi simboloj kompreneblaj por ĉiuj: nomoj de muzikaj grupoj, siluetoj de mondskale famaj urbaj monumentoj, sportaj simboloj, diversaj abstraktaj elementoj, porokazaj motivoj rilataj al Valenteno, Novjaro kaj aliaj festoj. En ok jaroj da aktivado Laurynas kaj Žilvinas kreis ĉirkaŭ kvincent modelojn de murhorloĝoj.

Vinilaj horloĝoj estis surpriza novaĵo. La originalaj memoraĵoj rapide elĉerpiĝis. Gravuraĵoj de simboloj de litovaj urboj kaj korbopilkaj motivoj estis la plej popularaj en Litovio. Dume eksterlandanoj tre ŝatas horloĝojn kun simboloj de elstaraj muzikgrupoj, aŭ aŭtoj kaj motorcikloj.

Kiam la artistoj kreis sian interretan paĝon Crop Shop, ilin trafis petoj el aliaj landoj. Homoj sendis fotojn, kaj ili petis sur la diskoj eternigi iliajn hejmbestojn: hundo, kato, akvaria fiŝeto ... aŭ eĉ laboreja ĉefo. Kune kun la fotoj, multaj sendis ankaŭ la diskojn.

Kontraŭaj sentoj

Antaŭ Kristnasko kompanioj pli aktiviĝas en serĉado de donacoj por siaj dungitoj. Antaŭe ili kutimis donaci diversajn tasojn, ombrelojn kun kompaniaj emblemoj, sed nun ili strebas al pli originalaj ideoj kaj malkovris la vinilajn horloĝojn, sur kiujn ili aldonas aŭ kompanian simbolon aŭ ajnajn surskribojn, festajn dezirojn ktp.

Laurynas konfesis, ke ne ĉiuj homoj traktas ilian agadon same. „Okazas, ke iu, rigardante iaman vinilan diskon, el kiu estis farita horloĝo, bedaŭras, ke oni difektis bonan objekton, kaj la homo demandas sin, ĉu vere estis inde senvalorigi ĝin. Sed mi ne konsentas pri tio, ke ni detruas bonajn aferojn. Tiuj diskoj amase vendiĝas en germanaj pulbazaroj kontraŭ prezo inter 20 kaj 50 cendoj, kaj ni transformas ilin en artajn objektojn. Vere, ni ne detruas vinilajn diskojn; ja niaj produktoj ĝojigas multajn”, li klarigis.

last
LAST
korespondanto de MONATO en Litovio
Laimius Stražnickas estas litova ĵurnalisto jam dum 35 jaroj. Li esperantistiĝis en 1974 kaj estas kunlaboranto de MONATO ekde 1991.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 06, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-05-04