Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Eseoj

JAPANIO

Kien Japanio iros post la dua malvenko?

La 30an de aprilo 2019 la japana imperiestro abdikis la tronon favore al sia filo, kaj finiĝis la 30-jara Hejsej-erao1. Kia erao estis Hejsej? Ne malmultaj homoj karakterizas ĝin kiel „perditaj 30 jaroj” de la japana ekonomio, aŭ „la dua malvenko” de Japanio. Kion signifas la unua kaj la dua malvenkoj?

Unua malvenko

Antaŭ 80 jaroj Japanio milite defiis la mondordon, kune kun aliaj faŝismaj landoj, kaj unuafoje malvenkis en 1945. Do kio estis la kaŭzo de la unua malvenko?

Orgojlo. Japanio, kiu en Azio la unua sukcesis en modernigo de la socio, venkis Ĉinion kaj Rusion kaj forprenis germanajn interesojn en Azio dum la unua mondmilito. Sekve, surbaze de sia tromemfido pri sia milita potenco, la japana popolo arogante elektis militon kontraŭ la mondo, kaj mizere fiaskis.

30 jaroj da ekonomia kresko

Post la malvenko en la milito, japanoj koncentriĝis al rekonstruado de sia ekonomio, kaj ĉirkaŭ 30 jarojn poste realigis mirakle altan ekonomian kreskon. Japanio fariĝis la due plej granda ekonomia potenco post Usono. En la komenco de la 1990aj jaroj la japana industrio produktis 80 % de industriaj robotoj, 60 % de ŝipoj, 70 % de komputilaj memoriloj, 80 % de ilmaŝinoj kaj 90 % de likvakristalaj ekranoj en la mondo. Oni atribuis la ekonomian sukceson ĝis la dua duono de la 1980aj jaroj al faktoroj kiel bonkvalita laborforto, harmoniaj rilatoj inter kapitalistoj kaj laboristoj, alta teknologio kaj produktiveco, japanstila administrado, sperta kunlaboro inter industriistaro kaj burokrataro, kaj alta nivelo de monŝparado de la popolo.

Rezulte la popolo ĝuis la fruktojn de la ekonomia kreskado. De 1987 ĝis 2000 la laŭkapa malneta enlanda produkto (MEP) de Japanio superis tiun de Usono. Fakte en tiu epoko ŝajnis, ke ekonomia kreskado, bonfartiga politiko kaj demokratio triope harmonie kunlaboras por subteni stabilan kaj prosperan socion. De la mezo de la 1970aj jaroj ĝis ĉirkaŭ la mezo de la 1990aj jaroj pli ol 90 % de la popolo konsideris sin apartenantaj al la meza klaso.

Multaj politikistoj, entreprenistoj kaj laboristoj ebriiĝis de eŭforio. La borsa kaj nemoveblaĵa merkatoj entuziasme vigliĝis, atingante senprecedence altajn prezojn, kaj evidente kreskigante ekonomian vezikon. Kun abunde gajnita mono japanaj firmaoj eksterlande ĉasaĉetis kompaniojn kaj nemoveblaĵojn. Kiam en 1989 nemoveblaĵa filio de Mitsubishi aĉetis la konstruaĵon Rockefeller en Novjorko, kaj Sony aĉetis Columbia Pictures Entertainment, usonanoj indigne diris, ke la japanoj foraĉetas la animon de Usono.

Veziko eksplodis

Tiu prospero tamen ne longe daŭris. Komence de la 1990aj jaroj okazis subita falo de prezoj en borsa kaj nemoveblaĵa merkatoj. Alivorte, la veziko eksplodis kaj kondukis la japanan ekonomion kaj popolan vivon al longa deflacia kaj stagnada stato. Oni ekparolis pri 10 jaroj perditaj, poste 20 jaroj perditaj kaj finfine 30 jaroj perditaj. Kiel montras la unua grafikaĵo, post 1995 la japana MEP stagne restis ĉirkaŭ 5 duilionoj da usonaj dolaroj, aliflanke la ĉina MEP preterpasis tiun de Japanio en 2010 kaj jam en 2014 ĝi fariĝis duoble pli granda ol la japana. En 1995 la japana MEP okupis 17,6 % de la tutmonda, sed en 2018 ĝi falis ĝis 5,7 %. En 1990 inter la G7-landoj (la sep plej gravaj industriaj landoj: Britio, Francio, Germanio, Italio, Japanio, Kanado kaj Usono) la laŭkapa MEP de Japanio okupis la unuan lokon, sed en 2018 ĝi falis ĝis la lasta post Italio. Tio signifas, ke Japanio baldaŭ ne plu estos membro de la klubo de progresintaj landoj.

Fariĝis tre malfacile dividi la torton inter la dungintoj kaj la dungitoj, ĉar oni scias, ke jam ne grandiĝas la torto mem. La dua grafikaĵo klare montras, ke dum la lastaj kelkdek jaroj nur japanaj laboristoj suferis de malkresko de salajroj. Perdiĝis multaj faktoroj, kiuj kontribuis al la supera pozicio de japanaj industrioj kontraŭ alilandaj industrioj, precipe tiuj en aziaj landoj. Japanaj industrioj perdis komercan kaj teknikan konkurenckapablon kontraŭ ĉinaj, koreaj kaj tajvanaj industrioj, kiuj poste aĉetis japanajn firmaojn por plifortigi sian kapablon de produktado.

Nun jam estas klare, ke Japanio suferas pro „dua malvenko” en kiu degeneris la ora triangulo de ekonomia kreskado, bonfartiga politiko kaj demokratio. Do, kio estas la kaŭzo de la dua malvenko? Orgojlo. Troviĝas kompreneble multaj faktoroj, kiujn oni povas rigardi kiel kaŭzojn de la mallonga prospero kaj regreso de Japanio. La plej granda faktoro estis la malkresko de la loĝantaro, alivorte, maljuniĝanta socio kun malpli da infanoj. Kvankam jam delonge fakuloj tion antaŭvidis kaj proponis apliki tujajn eblajn rimedojn, la politikistoj ne serioze intervenis.

Industriistoj ne ŝanĝis strategion

Industriistoj komforte daŭrigis sian ĝistiaman strategion surbaze de sukcesaj spertoj. Mitsubishi, Hitachi kaj Toshiba alkroĉiĝis al la nukleaj centraloj, sed pro la katastrofo de Fukuŝimo, kaj la sekva altiĝo de kostoj de konstruado, ĉiuj planoj por eksporto kaj konstruo de centraloj en Britio, Vjetnamio, Litovio, Usono, Tajvano kaj Turkio fiaskis. Tiuj mempravigaj kaj orgojlaj sintenoj de politikistoj kaj entreprenistoj malhelpis renovigon kaj evoluigon de la politikaj sistemoj, industriaj sistemoj kaj pintaj teknologioj.

La Federacio de entreprenistaj grupoj, la komandoturo de la japanaj industrioj, havas 19 prezidantojn kaj vicprezidantojn; el ili 7 estas el la grupoj Mitsubishi, Mitsui kaj Sumitomo, kaj aliaj el Nippon Steel, Toyota, Tokio Marine (asekuro) k.s. Ĉiuj estas viroj, pli aĝaj ol 63, kaj neniam laboris por aliaj kompanioj.

Oktobre 2018, kiam Nakaniŝi Hiroaki, eks-prezidanto de Hitachi, enoficiĝis kiel prezidanto de la Federacio, li unuafoje enkondukis komputilon en la prezidantan ĉambron. Preskaŭ samtempe iĝis sciate, ke la ministro respondeca pri retsekureco neniam tuŝis komputilon. Nun la registaro, konsciante pri la malrapideco kaj malglateco de la cifereca transformiĝo de la socio, decidis starigi vicministerion pri ciferecigo, kiu ekfunkcios en septembro 2021. Dum japanoj komplezis al si resti en komfortaj varmaj fontoj, dorlotate de flatadoj, ekzemple de „Japanio kiel la unua: Lecionoj por Usono”2, aliaj landoj preterpasis Japanion en teknologia renovigo kaj produktiveco.

Malgraŭ ĉio, japanoj kontentas

Tiel longdaŭra ekonomia stagnado kaj malgrandiĝanta enspezo de laboristoj nepre malfavore efikis al la vivnivelo kaj feliĉo de la popolo. Tion evidentigas la mondskala raporto pri feliĉo fare de organo rilata al UN en 2021. La enketo baziĝas sur subjektivaj opinisondadoj kaj objektivaj ciferoj. Laŭ la raporto superajn poziciojn monopolis nord-eŭropaj landoj, kaj Japanio okupis la 56an rangon. Estas tamen strange, ke la plimulto de la japanoj estas kontentaj pri sia vivo. Enketo de la Kabineta Oficejo raportis en 2019, ke 73,8 % de la japanoj estas kontentaj kaj 25 % ne. Ankoraŭ pli notindas, ke 85,8 % de la junuloj inter 18- kaj 29-jaraĝaj estas kontentaj pri sia nuna vivo.

Por multaj gejunuloj, kiuj grandiĝis dum la perditaj 30 jaroj, la erao de pligrandiĝanta ekonomio estas pasintaĵo, kaj ili ŝajne akceptas la hodiaŭan realon kiel donitaĵon nek ŝanĝeblan nek ŝanĝendan. Nuntempe, ĉar ĉiuj klopodas postvivi la kronvirusan pandemion kaj vivteni sin, preskaŭ neniu demandas pri la kaŭzoj kaj sekvoj de la dua malvenko. Ĉu la japanoj jam komencas retiriĝi al sekvaj 40 jaroj perditaj?

tiis
ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Isikawa Takasi estas pensiulo, naskita en 1942, kiu laboris por sveda kaj japana kompanioj ĉefe en la fakoj justico kaj revizorado.

1. Pri la eraonomoj en Japanio vidu https://eo.wikipedia.org/wiki/Hejsej-epoko.
2. Ezra F. Vogel Japan as Number One: Lessons for America, 1979.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 05, p. 26.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-04-05