Moderna vivoKONKURSOPremio por miljara arboJam kelkajn jarojn oni povas sekvi kun intereso la internacian konkurson Eŭropa arbo de la jaro, kiun ĉiujare organizas Asocio de Mediopartnereco (angle Environmental Partnership Association, EPA). La konkurso, lanĉita en 2011, volas atentigi pri arboj kiel gravaj naturriĉaĵoj, kaj gravas ne beleco, grandeco aŭ aĝo de la arbo, sed precipe ĝia historio rilate al homoj kaj la natura medio, kie ĝi kreskas. Ĉi-jare la rezultoj de la internacia konkurso publikiĝis dum la internacia unutaga konferenco Ni plantas por estonteco – plantado de tri milionoj da arboj en Eŭropo, kiu okazis en Bruselo. Partoprenis la konkurson 14 arboj el 14 eŭropaj landoj. Voĉdonis pli ol 604 000 homoj el tuta Eŭropo, kaj pintan sukceson havis la tiel nomata arbo de sorĉistinoj en Hispanio, kiu gajnis kun subteno de 104 264 voĉoj. La duan lokon atingis grandega kaj majesta platano en Kalabrio (78 210 voĉoj), kiu estas hodiaŭ la plej granda platano en Italio. La trian premion gajnis platano en Dagestano (66 026 voĉoj). Arbo de sorĉistinojLaŭ botanikistoj kaj kultivistoj, la venkinta hispana ilekskverko (Quercus ilex) en la regiono Aragono havas proksimume mil jarojn. Hispanaj legendoj rakontas pri tempoj, kiam sorĉistinoj dancis kaj festis ĉirkaŭ ĉi tiu kverko. Hodiaŭ ĉirkaŭ la kverko lokaj homoj renkontiĝas por okazigi diversajn festojn kaj eventojn. Oni parolas pri tio, ke ĝia longviveco dependas de zorgoj de bonaj najbaroj kaj de dancoj de sorĉistinoj. Majesta platanoEn la itala regiono Kalabrio, kiu situas en la plej suda parto de la duoninsulo, troviĝas ekzemplero de Platanus orientalis. Oni supozas, ke ĝi estis plantita de monaĥoj, kiuj alvenis al Kalabrio antaŭ pli ol mil jaroj kaj konstruis tie la ermitejon Sant'Elia. Ĝia trunko estas eble eĉ pli maljuna. Ĝi estas tute kava kaj havas aperturon pli ol tri metrojn larĝan. Kiu eniras, tiu havas la senton esti en nekredebla kaverno. Muta gardanto de moskeoLa antikva oriento estas plena de legendoj kaj misteroj. Laŭ unu el ili, la granda reganto de Oriento, Nader Ŝaho, flegis ĝermojn de platano, kiu ornamis la terenon de la moskeo en la historia dagestana urbo Derbent, kiu estis fondita en la mezo de la kvina jarcento. La orienta platano (Platanus orientalis) havas 284 jarojn kaj estis dum sia longa vivo muta atestanto pri multaj vizitantoj kaj elstaraj artistoj, kiel interalie ankaŭ la verkisto, literatura kritikisto, publicisto kaj decembristo (partoprenanto de la ribelo en decembro 1825 en Rusio) Aleksandr Aleksandroviĉ Bestuĵev, kiu admiris ĝian grandecon kaj majestecon. Hodiaŭ ĉi tiu platano ornamas la centran parton de la moskeo, kaj lokaj loĝantoj kaj vizitantoj plue kreas novajn legendojn pri ĝi, poemigas ĝin kaj prezentas ĝin ankaŭ en pentraĵoj. Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Li esperantistiĝis kiel memlernanto en 2010.
|