Moderna vivoSPORTOSkiado mondpokalaSlovakoj entuziasme ĝojkrias. La 20an de marto la 25-jara slovaka skiistino Petra Vlhová havis grandegan sukceson: ŝi venkis en la monda konkurso pri skiado 1 kaj tiel unuafoje akiris la grandan „kristalan globon” por la plej bona skiistino en la mondo. Dum la tuta skisezono ŝi akiris entute 1416 poentojn. La duan kaj trian lokojn atingis respektive la bonegaj svisaj skiistinoj Lara Gut-Behrami (1256) kaj Michelle Gisin (1130). Vlhová specialistiĝis unue pri slalomo. Poste ŝi pliboniĝis en slalomega skiado, kaj en ĉi tiu jaro ŝi montris sian grandan talenton ankaŭ en la tiel nomataj rapidskiaj fakoj, ekzemple en slalomo super-G. Ŝi, kiel la sola skiistino, finis ĉiujn skivetkurojn (31) de la ĉi-jara monda pokalo. Ŝi estis inter la tri plej bonaj skiistinoj entute 10 fojojn: sesfoje ŝi estis la unua, dufoje la dua kaj dufoje la tria. En la grupo de la 10 plej bonaj mondaj skiistinoj ŝi estis en la skisezono 2020/2021 entute 30 fojojn. Severa trejnistoLaŭ sportfakuloj, Vlhová gajnis la mondan pokalon danke al sia strikta kaj konscia prepariĝado. Ankaŭ la itala skitrejnisto Livio Magoni – kiun italaj skiistinoj ne akceptis en la pasinteco, ĉar li estas tre postulema en la trejnado – ludis gravan rolon en ŝia sukceso. Sed Vlhová akceptis liajn metodojn, kaj ne estas mirinde do, ke ŝi akiras unu sukceson post alia. Ekzemple dum la pasintjara mondpokala vetkurado ŝi ricevis „malgrandajn globojn” por siaj rezultoj en slaloma kaj paralel-slaloma skiadoj. Ĉu plia sukceso?Vlhová ankoraŭ ne havas medalon en vintraj olimpiaj ludoj. Ŝi havos la ŝancon pri tio venontjare en Pekino. Slovakoj „tenas firme la dikfingrojn”, por ke la modesta skiistino realigu sian revon. 1 En la monda pokalo oni akumulas poentojn el kvar skiaj fakoj: slalomo, slalomego, slalomo super-G kaj malsuprenira skiado.Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Li esperantistiĝis kiel memlernanto en 2010.
|