Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Spirita vivo

OPINIO

Kial preĝi?

Dum tiu ĉi pandemio, bona amiko, mem ateisto, sed unu el tiuj ateistoj, kiuj ankoraŭ ne komprenas, ke ili mem estas kristanoj (kaj se ili tion komprenus, tion neniel ili agnoskus), demandis min, kiucele preĝi. Li substrekis, ke bezonatas nur nuda kaj pura scienco, ne tiom preĝado. Alia voĉlegis al mi ĵurnalan raporton pri la nunaj vakcinad-kampanjoj kaj asertis, ke ĉio solviĝas per scienco, kaj ke religioj, kaj kompreneble kristanismo, nenion solvas.

Mi komprenis la zorgon de la unua, kaj kion celas la dua; mi demandis ambaŭ, ĉu ili ne subtenus kaj akompanus familianon aŭ amikon malsanan, aŭ provus konsoli kaj helpi orfon. Certe jes, respondis ili. Jen ĝuste tie komenciĝas la tasko de religioj, kaj religioj bezonas preĝadon; por religiaj homoj estas nepenseble helpi, konsoli kaj subteni, eĉ vivi, sen preĝado.

Bezono

Per preĝado religia homo ricevas fortojn por antaŭeniri, des pli en malfacilaj kondiĉoj – demandu kiun ajn bravan monaĥinon, ekzemple – kaj same kiel aero ne kuracos malsanulon, sed ne eblas sen ĝi vivi, iaspeca preĝado estas bezonata. Kompreneble ekzistas multaj homoj, kiuj ne vidas neceson preĝi por alfronti la malfacilaĵojn de l' vivo. Tamen, plurfoje nur Dio kaj ilia konscienco scias, kiom da fojoj ili enkore deziris povi preĝi, aŭ revis je iu Dio, kiu fulme punu malbonulojn. Eble mi troigas, sed se ni ĉiuj same kiel ili sopirus je Dio, ĉio multe pli bone irus en tiu ĉi mondo ...

Mi ne estas konvinkita!

Por multaj homoj estas tre malfacile kredi je Dio (kaj kompreneble je la utilo de preĝado), ĉar ili ne vidas celon en tiu ĉi universo. Kaj se la universo nek sencon nek celon havas, racio neniel povas ekspliki ion, kio tutsimple ne ekzistas.

Ĉu eble ankaŭ racio estas rezulto de nura hazardo? Se la evoluo de la universo estus alimaniere okazinta, ĉu povus esti, ke racio ne ekzistus? La tiama kardinalo Joseph Ratzinger kaj nuna emerita Papo en unu el siaj verkoj sin demandas: „La afero estas scii, ĉu kio realas, fontis el hazardo kaj neceso, tio estas, el neracio; ĉu racio estas nura kromefiko de io neracia, aŭ daŭre estas vera tiu ideo, kiu konsistigas la ĉefan konvinkon de la kristanaj fido kaj filozofio: ‚ in principio erat verbum’, ‚je la komenco de ĉio estis la kreivo de racio’ (...) ĉu racio povas rezigni pri la prioritato de io racia antaŭ io neracia, pri la origina ekzisto de la logos kaj ne nei sin mem?” Nu, bone, sed kie estas Dio?

Kie estas tiu Dio?

Akcepti la ekziston de Dio povas esti rezulto de religia sperto, kio ne esprimiĝas per konceptoj, sed tutsimple estas perceptata, aŭ konkludo post analizo de tio, kion oni kutimas nomi pruvoj. Ĉiaokaze ne temas pri afero tute nekonata, kiu senaverte kaj surprize aperas antaŭ la homo, sed temas pri demando, kiun almenaŭ iufoje en la vivo oni alfrontas. Tamen, al la religia fakto ne aplikeblas kutime uzataj mezuriloj. Ne eblas konstrui iaspecan maŝinon por Dion vidi, same kiel ne eblas mezuri fidon. Se oni akceptas la hipotezon pri iu Dio, kiu el nenio kreis universon, oni devos konkludi, ke Lia naturo estas tute malsimila al tiu de Lia kreitaĵo. Do, senesperaj estas la provoj Lin mezuri pere de la kutimaj laboratoriaj teknikoj. La „solidaj” pruvoj vane serĉotaj (teologiaj, kosmologiaj ktp) rilatas al malfacile aplikeblaj kategorioj pri homaj spertoj 1.

Joseph Ratzinger analizas en Enkonduko en kristanismon, kial por multaj estas tiom malfacile kredi je iu Dio: „(la homo) ... devas ŝanĝiĝi por kompreni, kiom blinda li estas, fidante nur je tio, kion li vidas. Manke de tiu ŝanĝo, se oni ne kontraŭstarigas sin al la kutima inercio, ne eblas fido. Jes, fido estas konvertiĝo, je kiu la homo komprenas, ke li postkuras iluzion, se li akceptas nur la videblaĵon. Jen kial fido estas nepruvebla; ĝi estas ŝanĝo de si mem, kaj nur tiu, kiu ŝanĝiĝas, ĝin ricevas. Kaj ĉar nia kutima inercio trenas nin alidirekten, fido estas ŝanĝo ĉiutage nova; nur je longdaŭra, dumviva konvertiĝo ni komprenas, kion signifas la frazo ‚mi kredas’.” 2

Tial fido surprize konsistigas iaspecan vojon al scio. Kaj se estas fido, ŝprucas preĝo.

Preĝo ne estas prembutono

Dum preĝado, same kiel dum konversacio, ni sentas nin akompanataj. Plurfoje, dum tiaspeca konversacio, ni komprenas, kie kuŝas la kerno de niaj problemoj. Kompreneble preĝo ne estas prembutono, kiu aŭtomate liveras la deziratan rezulton. Ankaŭ ne temas pri io, kion Dio bezonas. Preĝo estas por homo. Ĝi estas maniero komunikiĝi, senti sin proksima al Dio.

Jes, fojfoje ŝajnas, ke ne estas respondo. Sed ... povas esti, ke ni ne kapablas aŭskulti. Ne ĉiam ni bezonos vidi flaman arbetaĵon 3 por kompreni, ke Dio respondas. Kvankam mirakloj ja ekzistas, ni ne postulu ĉiam havi spektaklaĵojn en la stilo de Spielberg.

Ĉio, kion Dio deziras signale komuniki al ni, necese transiras nian materian realon. Ni do provu esti kapablaj kapti la mesaĝon, kiu povas troviĝi en unuavide sensignifa detalo, kiu post dua rigardo igas nin levi la okulojn kaj diri: „Dankon! Mi komprenas!”.

1. Okaze de mirakloj, troa scienco povus tenti nin kalkuli la potencon de la gravita escepto, kiu kaŭzas levitacion de sanktulo, aŭ la akvodenson sub la piedoj de Sankta Petro, kiam li provis marŝi sur Galilea Lago. Ĉiaokaze, temus pri interesa sed senfrukta ekzerco.
2. Joseph Ratzinger. Enkonduko en kristanismon, paĝo 13.
3. Eliro 3,2.
agfu
Alberto GARCÍA FUMERO
korespondanto de MONATO en Kubo
Alberto García Fumero estas licenciulo pri sciencoj de la religioj, finis distancan kurson pri teologio ĉe la kuba instituto pri religiaj sciencoj „Patro Félix Varela” kaj estas regula kunlaboranto de katolika revuo.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 07, p. 13.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alberto García Fumero el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-06-05