Moderna vivoKOVIMOPandemia obezecoLa kronvirusa pandemio influas la sanstaton de homoj, ne nur forprenante la vivon de infektitoj, sed ankaŭ laŭ aliaj ne-rektaj manieroj. Enketado de privata instanco pri dungado, farita komence de ĉi tiu jaro, montris, ke 32,7 % de la koreaj plenkreskuloj atingis korpan plipeziĝon de averaĝe 5,8 kg en unu jaro. Laŭ raporto de la korea Nacia Asekura Servo pri Sano (NHIS) obezeco ĉe viroj kreskis de 45,7 % en 2018 al 47,8 % en la pasinta jaro. Notinde estas, ke la obezeco de viroj havantaj inter tridek kaj kvardek jarojn atingis la plej altajn nivelojn, respektive 54,0 % kaj 52,6 %. Obezeco estas difinita de la Monda Organizaĵo pri Sano kiel unu el la kvin plej danĝeraj mortokaŭzoj. Ĝi estas taksata kiel nova speco de epidemio de la 21a jarcento. Kovimaj efikojFakuloj precizigis, ke la ĉefa kaŭzo de la lastatempe multiĝinta obezeco estas la kovima pandemio. Ili analizas ĝian efikon de la vidpunkto de kvar faktoroj. La plej grava el ili estas manko de fizika aktivado rezulte de hejma laborado anstataŭ laboreja deĵorado, neeblo korpe ekzerciĝi en publika sportejo, kaj tiel plu. Laŭ la supre menciita esploro la tempo de korpa ekzercado de plenkreskuloj draste mallongiĝis, de 4,9 horoj ĉiusemajne antaŭ la pandemio al 1,9 horoj nun. Alia grava faktoro estas la konsumado de hejmliverata manĝaĵo, kiu plejmulte estas grasa kaj dolĉa, kun tro da kalorioj. Laŭ la sama esploro, la mendoj de liverata manĝaĵo kreskis de 1,4 fojoj, antaŭ unu jaro, al 3,5 fojoj ĉiusemajne. Pli da multkaloria manĝaĵo kune kun malpli da korpa ekzercado kontribuas al pliiĝo de obezeco. La tria danĝera faktoro estas deprimo kaj streso. Alia raporto de NHIS montris, ke la nombro de psikiatriaj konsultoj multiĝis je 10,4 % en unujara periodo, dum la tuta nombro de vizitoj al hospitaloj malkreskis je 12,5 %. Interalie maldungiĝo, malfacilaĵoj por esti dungita, hejma laborado, interdoma bruo kaj maloftaj vizitoj al lernejo kondukas homojn al deprimo kaj streso. La mensaj malordoj stimulas la elsekrecion de kortizolo – tiel nomata streshormono – kiu instigas la volon manĝi kaj do la akumuladon de korpa graso. La lasta faktoro estas mallongiĝo de dormotempo, verŝajne pro neregula ĉiutaga agado kaj absorbiĝo en komputilaj ludoj. Manko de sufiĉa dormado kondukas al malplia sekrecio de leptino – la apetit-rega hormono – kaj male, al plia sekrecio de grelino – la apetito-stimula hormono – kiu entute igas homojn avide manĝi. Danĝero al infektitojObezeco kaŭzas ne nur diversajn malsanojn ĉe plenkreskuloj: ĝi povas ankaŭ endanĝerigi la staton de kovimaj infektitoj. Laŭ raporto de Public Health England (Publika Sano de Anglio), publikigita en julio pasintjare, obezeco pligrandigas la riskon de morto de kovimaj viktimoj je kelkdek elcentoj, probable pro ekscesa grashisto kaj akumulado de graso, antaŭinflama kaj hiperimuna reagoj, kaj trombozo. Fakuloj avertas homojn kun kronikaj malsanoj – inkluzive de obezeco – aparte prizorgi sian sanon kontraŭ la kovima pandemio. CHO Sung Ho
korespondanto de MONATO en Koreio
Cho Sung Ho estas eksprofesoro pri biologio kaj aktivis interalie kiel ĉefredaktoro de
La Espero el Koreio. Li verkis artikolojn pri gentekniko en MONATO kaj
Kontakto.
|