TurismoRANGLISTOPlej bonaj plaĝoj en KuboLa usona retpaĝaro TripAdvisor en sia elekto Travellers Choice 2021: Best of The Best (La elekto de vojaĝanto en 2021: la plej bonaj el la plej bonaj) klasifikis kubajn plaĝojn inter la 25 plej bonaj en la mondo. En la ranglisto troviĝas plaĝoj de la insuleto Cayo Santa María kaj de la banurbo Varadero. La insuleto Cayo Santa María, kiu okupas la duan lokon, troviĝas norde de la centra provinco Villa Clara. La plaĝoj de la insuleto famas pro sia blanka sablo kaj kristalpura marakvo. Tiu kuba paradizo, konata kiel „La Blanka Rozo de la Reĝa Ĝardeno”, estas 13 km longa kaj 2 km larĝa. La insuleto havas 11 km da ĉarmaj plaĝoj, inter kiuj plej konataj estas Perla Blanca (blanka perlo), Las Caletas (la havenetoj), Cañón (kanjono) kaj Cuatro Puntas (kvar pintoj). Varadero, la dek-dua loko en la ranglisto, estas unu el la plej allogaj celoj por vizitantoj de Kubo. Ĝi situas je 120 km oriente de Havano en la nordo de la okcidenta provinco Matanzas. La ĉemara urbo havas 52 hotelojn kaj internacian flughavenon. Oni konsideras ĝin la plej grava turisma loko en la lando. Sekura landoDum la internacia foiro pri turismo FITUR, okazinta en Madrido en 2018, Kubo ricevis premion pri elstareco kiel lando plej sekura por turismo. Ĝin akceptis Manuel Marrero Cruz, la tiama ministro pri turismo kaj nuna ĉefministro de Kubo. La vizitantoj alte taksas Kubon kiel sekuran landon, kio estas ĝia avantaĝo. Dum la pandemio de kovimo oni plenumas rigorajn normojn kontraŭkronvirusajn. Estas PĈR-testoj por turistoj. Ĉiu hotelo disponigas kuracistan helpon kaj izoladon de infektitoj. Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo
|