MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Hobio

PASIO

Bredi ekzotajn papiliojn

Antaŭ dek jaroj litovo Tomas Solovejus vizitis ekspozicion pri tropikaj papilioj. Kaj lin tuj ekregis la ideo bredi ekzotajn papiliojn hejme. Ili impresis lin per siaj koloroj, kaj iuj el ili per sia grandeco.

Solovejus rakontas, ke la vera laboro komenciĝis per papiliaj krizalidoj – ĉirkaŭ duoncenton da ili li akiris en nederlanda papili-bieno. Por ke la krizalidoj transformiĝu al papilioj, necesis ilin gardi en kondiĉoj proksimaj al ilia vivmedio – temperaturo de proksimume 28 gradoj kaj humideco de ĉirkaŭ 80 %. Post du semajnoj el inkubatoro ekflirtis papilioj.

Pluraj evolufazoj

Papilioj estas insektoj kun pluraj evolufazoj. Plenkreskaj papilioj ovumas kaj el la ovoj venas raŭpoj (larvoj), kiuj manĝas kutime foliojn de plantoj. Ĉiu papilia specio havas siajn preferojn. Ekzemple, la sud-amerika papilio Caligo memnon, ankaŭ konata kiel „Striga Okulo”, vivas en bananaj plantejoj kaj ĝiaj raŭpoj manĝas bananfoliojn, kaj ankaŭ putrantajn bananojn. Ĝi vivas tri monatojn.

En Litovio estas tre malfacile planti bananujojn. Tamen Solovejus konstatis, ke ĉi tie eblas trovi plantojn, kiuj povas anstataŭi tropikajn nutraĵojn. Tial papilioj, ŝatantaj bananfoliojn el Sud-Ameriko, povas nutri sin per folioj de kanao (Canna) kaj sukcese trapasi sian vivociklon. La raŭpoj el aliaj papiliaj specioj (ekzemple Morpho peleides) volonte manĝas grimpajn plantojn. Ankaŭ ĉi-lastaj ne kreskas en Litovio, sed trifolioj taŭgas. La raŭpoj de noktaj papilioj avide ronĝas foliojn de pirujoj, ĉerizujoj aŭ prunujoj.

Solovejus serioze pripensis unu jaron, per kiuj novaj papilioj riĉigi sian kolekton. Necesis ja havigi plantojn por nutrado de la raŭpoj de novaj papilioj. „Fakte en la litova klimato eblas en unu jaro bredi du generaciojn de papilioj el krizalidoj. Maturaj papilioj tuj zorgas produkti generacion kaj demetas ovojn. Ĵus aperintaj raŭpoj nutras sin ĉirkaŭ du monatojn. Poste ili trapasas pliajn du semajnojn en kokonoj. La novaj papilioj havas tempon demeti siajn ovojn”, emfazas la papilia bredanto. Li aldone rimarkigas, ke la vivo de noktaj papilioj iomete malsamas: iliaj raŭpoj aŭtune enfermiĝas en kokonoj, kie ili restas ĝis la printempo.

Noktaj papilioj

La litovoj ofte opinias, ke noktaj papilioj ne havas okulfrapajn kolorojn kaj ne aspektas belaj. Tamen Solovejus kredas, ke tropikaj noktaj papilioj estas tre belaj. Ekzemple la papilio Argema mittrei havas tre longajn flugilojn kaj imponan vosteton. Plej granda en la mondo estas nokta papilio Attacus atlas. La larĝo de ĝiaj flugiloj atingas pli ol 30 cm. Fakte noktaj papilioj ne bezonas manĝi, kaj ili eĉ ne havas buŝon. Tiuj imponaj papilioj vivas nur dek tagojn.

Spertiĝinte en papilia bredado, Solovejus kreis retpaĝon. Li nomis ĝin kupukupu. Tiu vorto signifas „papilio” en la indonezia lingvo. Preskaŭ ĉiuj papilioj en la tropika kolekto de Solovejus devenas el la indonezia regiono kaj el Sud-Ameriko.

Hodiaŭ Solovejus ne dubas, ke eblas bredi papiliojn en sia hejmo, se emo sufiĉas kaj kondiĉoj permesas. Li ofte parolas pri tio al gelernantoj kaj interesatoj. Hodiaŭ tropikaj papilioj fariĝas pli popularaj en geedziĝaj kaj aliaj festoj. Papilioj simbolas tenerecon, purecon kaj novan komencon.

Post kiam papilio mortas, Solovejus inspiras ĝin al nova vivo – en kadro kiel murornamaĵo.

last
LAST
korespondanto de MONATO en Litovio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 07, p. 27.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-06-05