Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Lingvo

OPINIO

Lingvoj mortas en lulilo

La skribanto loĝas en la ĉuvaŝa respubliko, unu el la landoj, kiuj formas la rusan federacion. Oni parolas ĉi-okaze pri „respubliko” kaj ne pri „regiono” (en Rusio, tiaj estas la „moskva regiono”, la „leningrada regiono” ktp), ĉar la ĉuvaŝoj, lastaj heredantoj de la volgaj bulgaroj, estas ĉi tie la plej multnombra etno. La ĉuvaŝa lingvo estas do la sola vivanta derivaĵo de la ogura branĉo de la tjurk-altaja lingvofamilio. Unesko enlistigis ĝin inter la minacataj lingvoj en 1993, kvankam post la kolapso de Sovetio oni perleĝe establis en la respubliko ĝian samrangecon kun la rusa lingvo.

Disrompiĝo

Ĉuvaŝio ne estas riĉa regiono. La ĉuvaŝoj serĉantaj pli komfortajn vivkondiĉojn devas tial translokiĝi. Tiuj, kiuj iras de la kamparo al la urbo, fakte ĉesas paroli sian lingvon por ne montri sian devenon. Tiel kreiĝis „disrompiĝo” inter la kamparo kaj la urbo (la „progresanta mondo”), kie dulingveco estis (kaj iel plu estas) forte malinstigata. En la lokaj universitato kaj malsanulejo, la skribanto estas „varbita” (kvankam lia gepatra lingvo, la itala, estas „forta” lingvo) kontraŭ plurlingva edukado por liaj idoj.

Malaktualiĝintaj esploroj

Estas interese rimarki, ke la plimulto de la ĉi tie ekzistantaj antaŭjuĝoj baziĝas sur malaktualiĝintaj esploroj plenumitaj en Usono dum la 1950-1960aj jaroj inter hispanlingvaj enmigrintoj. Tiam oni povis ofte legi, ekzemple, ke: „Surbaze de iuj studoj, dulingvaj infanoj efektive havis rezultojn pli malaltajn ol la unulingvuloj”, sed tio ŝuldiĝis ne al la lingvaj kapabloj, sed al la malpli alta soci-ekonomia statuso de enketitoj. Aŭ ke: „Inter la malfavoraj aspektoj de dulingvismo oni substrekas la malfruan evoluon de la lingvaj kapabloj de la infanoj kaj la tendencon al konfuzo pri la interrilato vorto-signifo ktp. Krome [...] dulingvuloj averaĝe bezonas la helpon de parolterapiisto pli ofte ol unulingvuloj”. Aliflanke, laŭ rusa scienca artikolo, „kvankam dulingveco ne malhelpas la disvolviĝon de eksterparola inteligenteco, tio kaŭzas malfavorajn efikojn rilate al la disvolviĝo de funkcia inteligento”.

Daŭraj stereotipoj

La daŭra persisto de tiaj pseŭdosciencaj antaŭjuĝoj kaj de stereotipoj (ofte kondukantaj al la ne-transdono de onia gepatra lingvo pro „honto” pri sia deveno kaj al la emfazado de supozataj malbonaj aspektoj de denaska plurlingveco, kio fakte estis refutita de la scienco en la lastaj 30 jaroj) estigas en Rusio iom post iom unulingvecon, damaĝe al minoritataj lingvoj. Rusigo jam nun disvastiĝas ne nur al urboj, sed ankaŭ al pli grandaj kamparaj centroj.

ripm
Massimo RIPANI
korespondanto de MONATO en Rusio
Massimo Ripani estas ĵurnalisto en Rusio kaj fakulo pri lingvaj minoritatoj.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 07, p. 17.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Massimo Ripani el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-06-05